2013/11/11

Elekto antaŭen

Antaŭ ni atendas elekto de Kokstitucia Asembleo. Laŭ la registara kalendaro, okazos la elekto la 19an de novembro. Politikistoj estas okupitaj je fiŝado, ĉasado de voĉdonantoj. La civitanoj havas nun pli da elektoj ĉar kreskis nombro de pariaro.

Tamen, ni povas klare vidi ke homoj ĝenerale ne plu interesiĝas pri la elekto. En 2008 okazis la elekto de Konstitucia Asembleo. Homoj de siaj koroj laboradis tage kaj nokte por sukcesigi ĝin. Ni ĉiuj estis tiom feliĉaj ĉar fakte la elekto estis sonĝo de homoj de 50 jaroj. Venis amaso da mono el diversaj landoj, ĉar oni scias ke Nepalo estas malriĉa lando por okazigi gian grandan eventon.

Sed sed sed…

Kio okazis? La asembleo estis arangixta por du jaroj. La membroj faris neion dum tiu periodo. Ili estis pli interesaj pri iĝo de ĉefministro, vojaĝo eksterlanden kaj kolektado de mono por sia partio. La membroj troviĝis vendantan sian pasporton, drinkantan en la strato, misuzantan de sia povo, batantan al homoj kaj tiel plu. Ili ne hontis fari tioin. Kaj, ili poste decidis ke la asemloeo daŭru dum du pli da jaroj.

En kvar jaroj. Ili faris nenion notindan. Ili daŭre ricevis salajron, uzis monon kaj povon de la resgistaro, daŭre batalis por iĝi ĉefministro kaj? La konstitucio estis bagatela afero por ili. Oni decidis ke Nepalo estis sekulara kaj federacia lando je la komenco. Sed dum kvar jaroj ili ne povis decidi kiel kaj kial la lando estu sekulara kaj federacia. La registoj ĉiam estis Hinduanoj kaj ili ne akceptis saman staton de aliaj religioj. Samtempe, ili ne akceptis ke federacia sistemo etas pli bona. La regantoj ĉiam estas altkastaj Hinduanoj kaj ili ne akceptis egalan staton de aliaj lingvoj, etnaj grupoj ktp. Do?

La samaj homoj nun kontestas por la elekto. Ili neniam petis pardonon por ilia malsukceso kaj por vana elspezo de mono dum la kvar jaroj. Tio estas la kialo ke homoj ne interesiĝas pri la elekto.

Kelkaj homoj eĉ anoncas stikon ktp. La registaro jam deklaris ke tiuj homoj estos arestitaj por sukcesigi la elekton.

Por esti for de tiu fia tumulto, ni decias vojaĝi en aliaj urboj kaj ankaŭ ne Sikimo kun miaj kelkaj geamikoj.

Mi poste metos rakontojn kaj fotojn.

No comments: