2013/11/23

23. Panoramo de Monto-Annapurna kaj boatumado



Dum vojaĝo ni ne povas sufiĉe bone dormi. Tamen, ni devis vekiĝi je la 4.30a matene. Ni estis pretaj post duonhoro kaj enbusiĝis. Ni veturis al la monteno Sarangkot kiam estis ankoraŭ malluma. La buso lasis nin je iu punkto kaj ni devis grimpi la ŝutparon per helpo de lumilo.


Estis ia miskompreno kiam ni informis pri la hodiaŭa programo. Kelkaj de niaj geamikoj ne povis marŝi kaj, almenaŭ unu devis resti malsupre. Aliaj, malgraŭ doloroj estis je la pinto de la monteto. Preskaŭ nenio videblis. Poste, kun la ora sunleviĝo, la montaro de Annapurna brilis kiel orga organamaĝo sur kapo be belulino. Ni kriis pro feliĉo kiam ni vidis la panoramon tiel proksime al niaj okuloj. Ja la grimpado donis al ni frukton de kontento.

Ni vizitis la grotojn de Davis Fall kaj Patale Chango. Venis Himlal, la loka esperantisto por akompani nin.



Ni poste boatis sur la lago Fewa dum pli ol unu horo. Kaj ni ankaŭ vizitis la tempolon de Taal Barahi, kiu situas sur eta insulo en la lago.



Ni hodiaŭ vespere okazigis etan diskutprogramon pri Nepalo. Ni tri prelegis pri diversaj aspektoj de Nepalo, je geografia, socia, religia anguloj. Venis kelkaj interesaj demandoj al ni kaj ni laŭeble klarigis ilin.


Vepera marŝado kaj aĉetumado laŭ la turisma strato de Pokhara estis amuziga.

2 comments:

Unknown said...

Saluton Razeno,
Mi tre ŝatas legi vian blogon. ĝi estas tre interesa por mi ĉar vi skribas pri landoj kiuj mi neniam vidis. Plue, mi estas nur komencanto en esperanto kaj la legado de via blogo helpas al mi. Mi ĝojas pri mia nova lingvo (estas nova por mi) kaj mi antaŭĝojas por pli da viaj rakontoj ĉe la blogo.

Koran dankon,

Mark

Razeno said...

Kara Mark,
Saluton.
Dankon por vía vizito.
Vi estas afabla.

Razeno