2013/11/18

18. Kabi Langtsok kaj Fudong

De mateno ni preparis sin por veturi al malnovaj monaĥejo de Phodong kaj. Estis ĉirkaŭ 28 kilometroj de Gangtok.

Survoje estis Taŝi teraso, de kie oni povas ĝui la manoramon de la montaro. Kaj poste ni trovis ke tie iu sinjoro luas vestaĵojn de etna grupo Sherpao. Oni vesti sin per tiuj vestaĵoj kaj fotis sin kiel memoraĵo de Sikimo.

Poste, je la 10.45 ni atingis al iu sankta loko Kabi Langtsok, kie en antikvaj epokoj okais kontrakto de frateco inter etnoj Lepcha kaj Bhutia. Estis malgranda arbaro kun malgranda budhisma temple kaj troviĝis tie belaj verdaj arboj.

Survoje, ni pasis tra la akvofalo "de sep fratinoj". Estis bela kontruax densa arbaro kaj kruta monteto. Ni fotis sin kaj restis tie dum duonhoro.

Ĉirkŭ je la tagmezo, ni atingis la monaĥejon antikvan Labrang. Estis iel malsimila ol aliaj modernaj. Oni uzis ŝtonon kaj lignon por konstrui ĝin. Kaj estis bone kaj bela konstruita laŭ la tradicia arĥitekturaj reguloj. La lignajn pordojn kaj fenestroj surhavis belajn petraĵojn. Bedaŭrinde, ĝi defektiĝis dum la tertremo antaŭ du jaroj kaj oni rekonstruas ĝian eksterajn partojn. Ene sidis la imagon de la Budho en malhela ĉambro. Estis loko por ĉirkaŭ 20 lamoj por preĝi ĉiutage.

Ekstere estis junaj bonzoj, kiuj vivas en apudaj dometoj. Ĉar estas tre malproksime de la urbo, ne multaj homoj vivas tie ĉi.

Je al 1a ni estis en alia monaĥejo Phodong. Estis sufiĉe granda, kompare al la antikva monaĥejo. Junaj bonzoj studas religiajn tekstojn en apuda lernejo.

Post tagmaĝo ni vizitis la muzeon de Tibetologio sed ni jam malfruiĝis kaj ĝi estis fermata. Do ni iris al apuda monaĥejo kun granda sutpao "Chorten".

Vespere mi iris al la rendevuo kun membroj de loka nevara orgnaizaĵo. Ili estas tie ĉi malmulte, kompare al aliaj Nepal-devenaj homoj. Sed ili nuntempe multe laboras por konservi lian gepatran lingvon kaj kulturon. Mi alportis kelkdek librojn de mia gepatra lingvo kaj mi donacis la librojn al ili. Kune mi donacis la Nepali-Esperanto-Vortaron. Unu el ili interesiĝis pri Esperanto kaj li volis poste lerni ĝin. Ni babiladis pri lingvoj, kulturoj kaj kunvivado de diversaj Nepal-devenaj grupoj kaj indiĝenoj de Sikimo.


















No comments: