2013/09/22

Festivalo de Indrajatra

En Nepalo trovigxas multaj festivaloj. Plej multe da festivaloj estas celebrataj en Katmando. La urbo do nomigxas la urbo de festivaloj. Homoj el al tuta lando venas al Katmando por gxui ilin. Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo, celebras multajn festivalojn dum jaro. Unu el cxefaj festivaloj estas Indrajatra (gxin oni nomas ankaux kiel Jenjaa kaj Kumari jatra).

Okazas cxaro festival de Kumari (la vivanta diino) kaj ankaux multaj maskodancoj sur la stratoj. Jen mi prezentas kelkajn fotojn kiuj pli bone klarigas pri la festival kaj gxiaj koloroj. La fotojn mi kolektis el divesraj amikoj de mi.

En la unua tago de la festivalo la presidento, cxefministro ankaux vizitas la lokon por saluti la diinon.











2013/09/11

Mi estis tia en 1994

Mi bone deseginis tiam. Kaj mi trovis mian malnovan desegnajxon. Cxu placxas al vi?

2013/09/08

Virinoj pregxas al "viro" por ke ili protektu ilin


Ĉu vi povas imagi kion la virino faras? Ŝi simple preĝas la vir-sekorganon!!! Tio estas la kulturo de Nepalo ke virinoj preĝas al tiu simbolo, kiu reprezentas la plej grandan dion de Hinduismo, "Ŝiva".

Tio estas la bazo ke en Nepalo kaj Bharato la veroj regas la socion kaj virinoj nur sekvas kion dira la viroj. Sur la sama filozofio, la viroj regas virinon je ĉiuj anguloj de vivo.

Hodiaŭ virinoj el Hindu familioj preĝas al la dio "Ŝiva" kiun la simbolo de virsekorgano reprezentas, ke iliaj edzoj vivu longe kaj protektu ilin dum iliaj vivoj. Kaj fraŭlinoj preĝas al la dio ke ili trovu "fortan" viron. La festivalo nomiĝas "Tiz".

Almenaŭ dum unu tago, la virinoj de Hindu familio kantas kantojn kiuj temas pri iliaj suferoj pro la viro kaj familio de siaj edzoj, dancante. Ili forgesas la suferon ili ricevas dum la tuta jaro.

Strange, virseksorgano estas preĝata kiel dioj en multaj landoj. Ankaŭ ne Japanio, ĉu ne?


Jen estas kelkaj imagoj de Sxivo, trovataj amase en Nepalo kaj Bharato: