2013/08/31

Tertremo en Nepalo!

La tertremo hieraux nokte levis min de mia lito.....! Danke, nenio malbona okaizis. Nur tertremo kaj poste sekvis kortremo...

2013/08/23

Budhanoj vizitas templon de Suxajambhu kun specialaj drumoj en Katmando, Nepalo



Budhanoj el Nevaroj vizitas templon de Suxajambhu kun specialaj drumoj en Katmando, Nepalo. Dum unu monato, ili cxiutage vizitas la templon.

2013/08/20

Cxiutage du personoj mortas en eksterlando

Mi ne scias kial homoj volas labori en eksterlando. Trovigxas suficxe da laboro en Nepalo sed homoj volas labori en dangxeraj fabrikejoj en multaj lokoj kiel en Saudi Arabio, Irako, Israelo, Kataro, UAE, Koreio, Japanio aux en Usono.

Ili ne nur gajnas monon sed ankaux trogxias en grandaj dangxeroj. Tiom severa la situacio estas ke 726 nepalaj laboristoj en diversaj landoj mortis en unu jaro. Tio estas kiel du personoj mortas cxiutage en tiuj landoj. La raportoj diras ke la nombro de mortintoj povas kreski cxar ne venas informoj pri cixuj kontrauxlegxaj laboristoj.

Jes laboro mankas en Nepalo por cxiuj. Pro la koruptaj ministroj kaj politikistoj, ne kreskas fabrikejoj kaj laborejoj por cxiuj civitanoj sed la situacio ankaux ne estas tia ke tute trovigxas laboro. Homoj simple revas pri grandaj urboj, ricxaj landoj.

Oni diras ke mankas laboro sed se ni iras al vilagxoj, mankas laboristoj tie. Farmistoj mankas junaj laboristoj kaj oni ecx ne povas planti rizon kaj aliajn grenojn cxar cxiuj junaj homoj estas en aliaj landoj.

Jes oni ja sendas al ni monon sed tiuj mono farigxas posedo de la koncerna familio sed homoj devas mangxi rizon importitan de aliaj landoj kaj do estas tre multekostas. Do?

2013/08/08