2013/07/30

Budhanoj protestas en Katmando

Budhanoj en Katmando hodiaux protestis kontraux la registaro cxar gxi malpermesis ilin starigi statuon de la Budho kaj ecx forjxetis/forkaptis la idonon en la policejo. Budhanoj estas nur 9 procento en Nepalo kaj ili suferas pro la Hunduaj regisgaraj oficistoj.



2013/07/26

Felicxan Esperanto-Tagon!!!



Ni celebris la Esperanto-Tagon kun kara samideano de Koreio, S-ro Nam, kiu venis al Nepalo kun multaj gelernantoj.


2013/07/25

Virino insultita barbare, cxar sxi raportis al polico pri seksperforto



Virinoj vivas mizere en Nepalo. Pli ol tio, virinoj el malalta kasto devas akcepti barbarajn atakojn de viroj kaj de homoj el alta kasto. Jen estas la duobla teruro por virinoj el malalta kasto. Okazis antaux semajne tia evento kiu atestas ke ne ekzitas legxa sistemo en Nepalo. Tre bedauxrinde.

Tiu virino iam estis atakita en mallupo por seksaj agoj kaj sxi sukcesis eskapi. Sxi iris al la policejo por raporti tion kaj donis nomon de iu viro sxi suspektis. La polico portis tiun viron kaj pruvis ke li ne estis la persono. Do!

Sekventan tagon, homoj el tiu villagxo, nome, Belbari (distrikto Morang) kaptis sxin, bati barbare, sxiris sxiajn vestajxojn, pentris sxin per nigrajxo, donis girlando de sxuoj ktp kiel acxa insulto.


http://myrepublica.com/portal/index.php?action=news_details&news_id=58377


Virino insultita barbare, cxar sxi raportis al polico pri seksperforto

2013/07/22

Ekzameno pri Budhismo

Mi petas pardonon ke de longa tempo mi ne povis blogi. Mi estis studanta....

Finigxis mia ekzameno de Budhismo. Mi studas Budhismon (Teravada) en Lumbini Boudhisma Universitato de Nepalo. Mi devas studi:
1. Historio de Budhismo
2. Budhisma Filozifio
3. Budhismo en Nepalo
4. Budhismo en Sudorientaziaj landoj
5. Pali lingvo kaj literaturo
6. Eksplorado
Ho! Mi jam estas maljuna por studado kaj ekzamenado. Nepala sistemo postulas ke mi studu dum tuta jaro kaj ekzamenigxu en 4 hora skribado. Tio atestas kiom diligenta mi estas en la universitato. Ne gravas la ekzameno. Sed mi de nun ekverkas artikolojn pri Budhismo...ankaux en Esperanto. Cxu vi volus legi?