2013/05/23

Freneza Everesto




Grimpis 80 jara japano Yuichiro Miura sur la Everesto hodiaux, la la jxurnalo. Gratulon al li! Li estas la plej agxa homo sur la montego de 8.848 metroj.
Kaj venis informo ke 5 eksterlandanoj mortis survoje al la montego  en Nepalo. 
Cxiujare mortas homoj sed Everesto allogas cxiujn.....!
Inter pli ol 670 grimpontoj atendantaj por la bela vetero, grimpos 141 homoj gxis dimancxo.

2013/05/16

Aviadilo falis en Jomsom



Eta aviadilo hodiax matenefalis apud la flughaveno de Jomsom. Ene estis 21 pasaĝeroj - 7 inter ili estis japanaj turistoj kaj feliĉe, neniu perdis iliajn vivojn.

La aviadilo NA-9NABO Twin Otter ekflugis de Pokhara je la 8.10 matene kaj falis de la flughaveno de Jaomsom al la apuda rivero Kaligandaki.

La flughaveno estas fifama inter la flug-kompanioj kiel unu el malfacilaj flughavenoj de Nepalo. Tamen, oni uzas ĝin tre ofte por vojaĝi al la belga loko, trans la Hiamalajo.

Estis la loko pri kiu mi skribis en mia libro "Vojaĝo en Muktinath" en 2009. Mi memoras pri tiu flughaveno dum tuta tago....beleco allogas kaj staras risko inter ni.



2013/05/15

Masko-danco de Akash Bhairav


Masko-dancoj estas unu el ne evidindaj belecoj de Katmando-Valo. De pli ol 1000 jaroj, ni havas masko-dancojn. Ĝin kontinuas la Nevaroj, la indiĝenoj de la valo.

La masko-dancoj precipe montras danco de diinoj, en kiuj ili celebras post mortigo de la diablo. Laŭ la Hidua legendo. la dioj (kompreneble, viroj) ne povis mortigi la diablon kaj do ili kreis knabinon kaj ŝi sukcese mortigis lin. Kaj post la fino, ili celebris. La danco havas diinojn, kiuj fakte estas inajn formojn de dioj. Do katmandanoj preĝas al dioj en diinaj formoj. Do, ni kredas ke nin protektas diinoj.

Okazis unu el tiaj dancoj lastmonate kaj mi sekvis ilin preskaŭ ĉiam. La danco de tiu trupo aperas unu foje en 12 jaroj kaj ili prezentas sin dum unu monato.

Jen mi prezentas al vi kelkaj fotoj de la danco.