2013/03/15

nepolitika cxefministro


Por la unua fojo en Nepalo, la ĉefa juĝisto Khilraj Regmi fariĝis la ĉefministro la ĵaŭdon, ĉar la politikaj partioj senfine batalis por esti en la plej alta seĝo de la politiko por ke ili okazigu novan voĉdonon.

La presidento de Nepalo D-ro Ram Baran Yadav promesigis lin por la posteno. Li elektis liajn ministrojn el eksoficistoj, anstataŭ politikistoj.

Ja okazis granda diskuto ĉu ĉefa juĝisto, en lia posteno, povas estri registaron aŭ ne. Homoj lasis peton kontraŭ tiu decido de la ĉefa juĝisto antaŭe kaj la Plej Alta Tribunalo ankoraŭ ne findiskutis por tiu granda politika decido. Ĝis nun estas tiel decidita ke li reiros al la tribunalo post kiam li finos lian taskon kiel la ĉefministro de la interima periodo, ĝis okazigo de la voĉdono por la nova parlamento.

La politikaj partioj, post longa batalo, venis je konkludo je la nokto de merkredo por akcepti lin kiel nova ĉefministro. Tiel okazis ĉar ĉiuj gvidistoj de ĉefaj partioj postulis tiun postenon.

Homoj el malgrandaj politikaj partioj protestis kontraŭ tiu decido.

La nova ĉeministro ja promesis okazigi la voĉdonon la plej frue. Sed, malmulte da homoj kredas ke tiu nova ĉefaministro sukcesos okazigi voĉdonon en tiu momento kiam plej multe da politikaj partioj ankoraŭ ne estas kontenta kun la nova ĉefministro.



No comments: