2013/03/26

Saluton

2013/03/25

Vizito de japana samideano


Vizitis hodiaux japana samideano s-ro Futatsugi Toru. Li gastigxis cxe s-ro Narendra. Mi kaj Poshraj vizitis lin kaj ni gxoje babiladis. Li restos en Nepalo dum kelkaj tagoj kaj vizitos kelkajn vidindajxojn. Li logxis 200 kilometrojn norde de Tokio. Li diris ke li lernis Esperanton antaux 4 jaroj sed li ne ofte renkontas Esperanton. Do estas malfacile por li flue paroli. 

2013/03/23

Bela Knabino de Nepalo



Jen estas "belaj" knabinoj de Nepalo!!!!

2013/03/17

Gastoj el Germanio

Venis du geviroj - Bast kaj Petra - el Germanio al Nepalo. Ili fakte estis vojaĝantaj al multaj landoj. En Nepalo, ili vojaĝis en Pokhara kaj ĉeestis en la kurso de Vipassana. Poste ili venis al mi kiel gastoj.

Ili venis la 12an de marto, laux ili a plano. Ili komence skribis al mi en Esperanto kaj petis mian gastigadon. Mi konsentis, pensante ke ili estas geesperantistoj. Poste mi trovis ke ili nur uzis kelkajn vortojn en Esperanto kaj preferis komuniki kun mi en la angla. Tio estas ne tolerinda por mi. Nur esperantistoj povas esti miaj gastoj; ne tiuj kiuj "uzas" Esperanton por vojaĝi. La 16an ili lasis min.

Mi ne plendas. Mi ĝojas ke ili venis al mi, iomete amikiĝis. Mi donis al ili liton kaj iom da manĝaĵon. Tion mi povas fari. Sed mi aliĝis al Pasporta Servo por ke venu esperantistoj ĉe mi kaj mi lernu Esperanton kun ili. 


2013/03/15

nepolitika cxefministro


Por la unua fojo en Nepalo, la ĉefa juĝisto Khilraj Regmi fariĝis la ĉefministro la ĵaŭdon, ĉar la politikaj partioj senfine batalis por esti en la plej alta seĝo de la politiko por ke ili okazigu novan voĉdonon.

La presidento de Nepalo D-ro Ram Baran Yadav promesigis lin por la posteno. Li elektis liajn ministrojn el eksoficistoj, anstataŭ politikistoj.

Ja okazis granda diskuto ĉu ĉefa juĝisto, en lia posteno, povas estri registaron aŭ ne. Homoj lasis peton kontraŭ tiu decido de la ĉefa juĝisto antaŭe kaj la Plej Alta Tribunalo ankoraŭ ne findiskutis por tiu granda politika decido. Ĝis nun estas tiel decidita ke li reiros al la tribunalo post kiam li finos lian taskon kiel la ĉefministro de la interima periodo, ĝis okazigo de la voĉdono por la nova parlamento.

La politikaj partioj, post longa batalo, venis je konkludo je la nokto de merkredo por akcepti lin kiel nova ĉefministro. Tiel okazis ĉar ĉiuj gvidistoj de ĉefaj partioj postulis tiun postenon.

Homoj el malgrandaj politikaj partioj protestis kontraŭ tiu decido.

La nova ĉeministro ja promesis okazigi la voĉdonon la plej frue. Sed, malmulte da homoj kredas ke tiu nova ĉefaministro sukcesos okazigi voĉdonon en tiu momento kiam plej multe da politikaj partioj ankoraŭ ne estas kontenta kun la nova ĉefministro.



2013/03/12

Kun francaj geesperantistoj


Ni finfine sukcesis renkonti niajn karajn geamikjn el Francio. Ni havis gajan vespermangxon cxe nepalstila restoracio. Ja estas memorinda.