2013/02/09

Maoistoj de Nepalo forlasas Maon


Post mortigo de pli ol 13,000 da homoj dum la 10jara "popola milito" kaj akiro de povo, nun la Maoistoj de Nepalo deklaras ke ili ne plu subtenas militan pricipon kaj kredas je multipartia demokrtio. Do, ili nature sekvos kapitalisman volon por akiri povon per baloto.

Estas bone ili finfine forlasas batalon. Cxu oni kredas ilin?

La gxenerala kunveno de UCPN (Maoistoj) kiu konkludis la 9an de februaro denove elektis s-ron Pushpa Kamal Dahal (Prachanda) kiel la nova cxefo de la partio. Li restadas kiel partio-prezidanto dum lastaj 25 jaroj! Simile, du vic-prezidantoj de la partio, Baburam Bhattari kaj Narayan Kaji Shrestha ankaux estis reelektitaj.

Ankaux estis decidita ke la Maoistoj ne plu mencios kaj Maoismon kaj Mao Tse-tun-on kiel gvidilo de la partio.

La kunveno ankaux preparis 98-membran centran komitaton. 

Dum al kunveno, li donis multaj disputidajn opiniojn. Li proponis ke ni okazigu referendumon pri problemoj kun Nepalo-Barato landlimo. Sendube, tio estas problemo kiun oni ne povas solvi per referendumon. Des pli, tia referendumo povas dissovigi Nepalon en Bharato, same kiel tio okazis kun Sikkim en 1975. Tiu grava afero li pikis kiam multaj homoj akuzas lin ke li staras por faciligo de barata registaro.


No comments: