2013/12/24

Feliĉan Novan Jaron 2014 ! Estu ĝi la jaro de Everesto !



Feliĉan Novan Jaron 2014 ! Estu ĝi la jaro de Everesto ! Ni planas promeni apud la Everesto kun nia internacia flago en 2014. Cxu vi ankaux venos kun ni?

2013/12/15

Felicxan Zamenhoftagon 2013





Ni, membroj de "Nepalaj Esperantistoj" celebris Zamenhoftagon hodiaux en nia oficejo en Thamel. Ni memoris la doktoron, lian kontribuon al la homoaro kaj promesis ke ni uzos gxin tiel kiel eblas en nia cxiutaga vivo. Amen.

2013/12/11

11-12-13 !

Kion vi opinias pri tiu eksterordinara dato?

2013/12/04

Plene sukcesis la unua IEKo en Nepalo

Ne eblas por nepalanoj ofte vojaĝi eksterlande. Do, estas nia deziro inviti esperanitsojn el divesaj landoj por ke ni kune ĝuu la internacian lingvon. Venis nova evento en malgranda mondo de Esperanto –movado de Nepalo.

Nepalaj Esperantistoj estas nova organizo de energiaj geesperantistoj de Nepalo, fondita ne antaŭlonge. Ni organizis Internacian Ekskurson de Katmando (IEK) de 13a ĝis 26a de novembro, 2013. Estas la nova aŭtuna program por nepalaj kaj eksterlandaj gesamideanoj por kune vojaĝi, koni geesperantistojn, diskuti pri Esepranto-movado kaj diskonigi nepalan kulturon al la mondo pere de Esperanto. De longa tempo ni havas timilan programon por printempo sed estas la unua por tiuj kiuj volas ĝui aŭtunon en Nepalo.

Naŭ geesperansitoj el Francio kaj Germanio venis por partopreni en la IEK. , Kune kun nepalanoj, ili vojaĝis al diversaj vidindaĵoj de Katmando-Valo, Sikkim, Darjeeling, Chitwan kaj Pokara dum 12 tagoj. Unue ili estis en budhismaj kaj hinduismaj sakntejoj de Katmando – Baoudha, Taudaha, Chovar, Changu Nayran kaj Bhaktapur. Poste ni veturis trans la landlimo inter Nepalo kaj Bharato. Ili ankaŭ povis ĝui la antikvan tradician dancon de Katriknach. Ni turismis en Sikkim kaj Darjeeling, provincoj en nordorienta parto de Barato. Ĝis 1975, Sikkim estas sendependa reĝlando. Ni ĝuis tieajn tipajn kulturon kaj religion. Ni ĉefe vizitis anktivajn budhismajn monaĥejojn. Bele brilis monto Kanĉenĝunga, kiu stuas meze inter Nepalo kaj Bharato. Reveninte en Katmando, ili denove promenadis en la proksima urbeto de Patan.

Malgraŭ etaj problemoj, kiuj subite aperis pro la okaziĝo de la baloto, ni plensukcese okazigis ĝin. La partoprenantoj estis tre ĝojaj, ĉefe pro la riĉa kulturo de Katmando kaj bela pejzaĝo de Sikkim kaj Darjeeling.

Ni - la membroj de Nepalaj Esperantistoj - eklaboris por sukcesigi ĝin ek de julio 1012. Ni dissendis informilojn preletere kaj ankaŭ perrete tra la tuta mondo. Ni disdonis la informilojn en la staĝoj de Grezilion kaj Pouezec (Francio) kaj en Hanoi (Vietnamio). Ni ne estic certa ĉu ni vere povos okazigi ĝin aŭ ne, pro la anonco de la baloto kaj novaĵoj pri bojkotoj kaj protestoj ktp. Eble pro tio, ĉeestis malplimulte da gesamideanoj ol ni kalkulis. Sed tiuj, kiuj venis, plene ĝuis la programon kaj eĉ promesis partopreni en la venontan ekskurson.

Dum la programo, ja vojaĝis kaj amuziĝis sed ni samtempe okazigis du prelgeojn. Ni diskutis pri geografio, kulturo, religio kaj sociaj problemoj de Nepalo. Venis mutaj demandojn de la partoprenantoj kaj ni klarigis ilin. Ni ankaŭ prelegis pri Esperanto-movado de Nepalo kaj petis la partoprenantojn paroli pri iliaj spertoj en Esperanto-mondo. Ni tiel kaptis ŝancon lerni de aliaj geamikoj pri Esperanto-vivo en diversaj urboj de nia mondo.

Post la fino de la programo, la parotprenantoj forlasis nin kaj ni sentis sin solace Estis ja longa kun vivado, kun manĝado kaj kun vojaĝado.

Ni planas okazigi la duan IEKon al bazo de la monto -Everesto en novembro 2014. Bonvenon al Nepalo. Bonvolu viziti al nia paĝo http://ekskurso.blogspot.com por ĝisdatiĝo. Ni bonvenigas vin ĉiujn al Nepalo.

Razen Mannadhar
razeno@gmail.com






2013/11/26

26. Gxis...

Post tiom longa kun vivado, kun manĝado kaj kun vojaĝado, la parotprenantoj forlasis nin kaj ni sentis sin solace kiam ni ne havis ion por labori kaj helpi ilin. La ekskurso ja finis sed ne viŝiĝis belaj memoroj de amikeco, dank' al Esperanto, en niaj koroj.

Matene mi iris al la hotelo por adiauxi la grandan grupon.

Tagmeze venis Ursula al mia hejmo. Ni longe babilis cxefe pri Budhismo. Mi akompanis sxin gxis la flughaveno.


Gxis venonta jaro!

2013/11/25

25. Patan kaj adiauxo

Estis nia plano ke la eksterlandaj gastoj vere ripozu hodiaŭ, aŭ promenu ĉirkaŭ la bazaro laŭvole. Pro tio, ni ne aranĝis ian fiksitan programon. Sed kelkaj energiaj geamikoj deziris denove vojaĝi al Patan. Do, mi gvidis ilin. Survoje ili ankaŭ aĉetumis en "Fair Trade" vendejo Mahaguthi en Kupandol. Plaĉis al ili la bela historia palaco de Malla reĝoj, kun multaj belegaj temploj ĉirkaŭaj.



Samtempe, ili estis bonŝancaj spektakli la kulturan procesion de la Nevaroj. Estis knabinoj kaj knaboj, kiuj celebris ilian juniĝon. Kaj ankaŭ estis paro de gemaljunuloj, kiuj celebris iliajn maljuniĝon; ekde nun ili estas traktata en la societo kiel gedioj.


Survoje, mi havis ŝancon inviti la partoprenantojn al mia hejmo kaj oferti teon. Estis plezuro vidi tiom multe da samideanojn en mia hejmo.



Vespere okazis adiaŭa programo. Ni dankis la partoprenantojn kaj petis pardonon pro kelkaj malfacilaĵojn kiujn ili devis toleri dum la vojaĝo. Kaj ni promesis ke la venonta fojo nepre estos pli bone aranĝita. La partoprenantoj ja montris feliĉon kaj kontenton kaj promesis ke ili revizitos Nepalon kaj partoprenos en niaj ekskursoj. Ni ankaŭ donacis ilin belan memoraĵon, faritaj el replikaĵoj de artoplenaj nepalaj tradiciaj fenestroj.

2013/11/24

24. Stupao de Paco…al Katmando

Matene ni veturis al la Stupao de Paco, ĉe alia flanko de la lago, sur monteto. La budhsima sanktejo estis konstruita antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj per subteno de japana budhisma organizaĵo. Ni devis atendi ĝis la suno brilis, por ke ni vidu ĉirkaŭajon klare. Ni trinkis varman teon apude kaj revenis.



Post manĝo, ni revenis al Katmando. Ni ĉiuj estis lacaj, post 8 taga vojaĝo en belaj urbetoj kaj ĝangaloj. Estis ĉio bona ĝis la vespere, ke ni devis atendi longe en la malluma ŝoseo pro iala haltiĝo de aŭtomobiloj.




Ni atingis en Katmando je la 8a ĉirkaŭ. Hotelo Taishin en Thamel estis aranĝita por niaj gastoj. Ili tuj enĉambriĝis, ĉar ni estis ĉiuj lacaj post tuttaga veturado.

2013/11/23

23. Panoramo de Monto-Annapurna kaj boatumado



Dum vojaĝo ni ne povas sufiĉe bone dormi. Tamen, ni devis vekiĝi je la 4.30a matene. Ni estis pretaj post duonhoro kaj enbusiĝis. Ni veturis al la monteno Sarangkot kiam estis ankoraŭ malluma. La buso lasis nin je iu punkto kaj ni devis grimpi la ŝutparon per helpo de lumilo.


Estis ia miskompreno kiam ni informis pri la hodiaŭa programo. Kelkaj de niaj geamikoj ne povis marŝi kaj, almenaŭ unu devis resti malsupre. Aliaj, malgraŭ doloroj estis je la pinto de la monteto. Preskaŭ nenio videblis. Poste, kun la ora sunleviĝo, la montaro de Annapurna brilis kiel orga organamaĝo sur kapo be belulino. Ni kriis pro feliĉo kiam ni vidis la panoramon tiel proksime al niaj okuloj. Ja la grimpado donis al ni frukton de kontento.

Ni vizitis la grotojn de Davis Fall kaj Patale Chango. Venis Himlal, la loka esperantisto por akompani nin.



Ni poste boatis sur la lago Fewa dum pli ol unu horo. Kaj ni ankaŭ vizitis la tempolon de Taal Barahi, kiu situas sur eta insulo en la lago.



Ni hodiaŭ vespere okazigis etan diskutprogramon pri Nepalo. Ni tri prelegis pri diversaj aspektoj de Nepalo, je geografia, socia, religia anguloj. Venis kelkaj interesaj demandoj al ni kaj ni laŭeble klarigis ilin.


Vepera marŝado kaj aĉetumado laŭ la turisma strato de Pokhara estis amuziga.