2012/10/28

Vizito de francaj samideanoj

Vizito de Chritiane, Maurice, Luc, Marie kaj Brewal en Nepalo nepre estas granda okazo por ni. Post festival paŭzo mi povis akompani ilin al la vilaĝo de Pauanuti kaj Dhulikhel.

Eili estis manĝanta kiam mi atingis al la hejmo de Narendra, kie ili loĝas. Poste venis s-ro Hari kun la veturilo. Luc deziris renkonti iun s-ron Mrigendra kiu laboris iam kun la franca teamo de kosnervado, kiu etis nevo de Luc. Mi ne multe esperis renkonti lin en tiu fremda urbeto sed mi provis. Mi telefonis al unu el miaj amikoj en Panauti, s-ro Jayaram Karmacharya kaj venis surprizo – ke li konas tiun s-ron. 

Kun la franca delegito, ni estis ges-roj Bhattarai, s-ro Hari kaj "dua" filo de Bhattari, Krishna. Survoje estis terasaj rizkamparoj, kie oni rikoltas rizon.

Mia amiko Jayaram estis atendanta nin ĉe la bushaltejo. Ni atingis al la sankta riverbordo de Bramhajani kie atingis Mrigrendra. Daŭris longa babilado kaj klarigado pri la franca projekto de konservado en Panauti. Ni ĝuis la antikva arĥitekturo de Nevaroj, kiun bone knserviĝis nuntempe, dank' al la franca projekto. 

Poste ni vagadis en la antivka urbeto kun ĉikarŭ 25,000 da loĝantoj. Ili vivas trankvile, adoras heredaĵon de iliaj prapatroj kaj ankaŭ lasas modernajn aĵojn eniri. La belaj domoj kun bele cizitaj pordoj kaj fenestroj estis vere allogaj. La riĉa kulturo devas esti rezuto de laboro de miloj da jaroj.

Ni veturis al Dhulikhel, bone manĝis en Valley View Resort. La panorama de la montaro, ĉirkaŭganta la vilon kun freŝa aero donis al ni novan energion. Kaj denove ni promenis en alia urbeto Dhulikhel.  Estis ankaŭ simila nevara urbeto kun antikvaj domoj kaj temploj.

Ni survoje vizitis la grandan statuton de Ŝivo en Sanga.

Estis tute lacaj ni, kiam ni finfine alvenis hejmon je la 18a vespere.

Mi partoprenis en Esperanto-vojaĝo post longa tempo.Dankon al ĉiuj.






















2012/10/25

Dasxajno, la cxefa hindua festivalo de Nepalo

Ni ĵus celebras la hinduan festivalon "Daŝajno" en Nepalo. Estas festivalo de hinduanoj tamen, ĝin protektas la ŝtato kaj pli malpli devigas homojn celbri ĝin. Do, neniu estas malproksime de tiu ĉi festivalo. La registaro anoncas 8 tagan ferion kaj registaraj oficistoj ricevas unu monatan krom salajron.

Homoj preĝas al Hinduaj diinoj pro protektiĝi. Kaj ofertas animoalo sangon antaŭ ŝiajn templojn. Estas ka hororplenaj. ( mi ne kuraĝas meti tiajn fotojn sur mia blogo). Eĉ registaro aĉetas kelkdek animalojn por haki antaŭ hinduaj temploj. To estas devigo en multaj armeaj barakoj. En unu templo en okcidenta regiono pli ol 200 animaloj estis hakitas anaŭ iu templo.Tio estas preksaŭ ĉie en la lando.

Homoj multe manĝas viandon kaj drinkas olkoholaĵon dum la festo. Kaj ankaŭ multaj hooj ŝatas vetludi kartojn. Oni ŝatas ludi sur svingoj. kaj flugigi kajtojn. Vespere oni iras antaŭ domoj por kantante peti monon kaj manĝaĵojn

Homoj vizitas siajn familiojn dum la festivalo kaj ricevas ruĝan signon sur iliaj fruntoj. Tio estas eble la plej gravas signo de celebrado.

Stratoj de Katmando estas tiel malplenaj dum la hindua festivalo "Daŝajno" ĉar plej multe da homoj en Katmando estas enmigrantoj kaj ili reiris al siaj hejmoj por celebri la la festivalon....do, mia Katmando estias paca, larĝa, pura kaj gaja.
Svingo-ludanto

Loko kie oni jxus hakis animalon

Idolo de diino

La presidento vizitis templojn kaj malhelpis aliajn pigrimojn

 Templo de diino, kie multaj homoj pilgrimas.
Masko-danco dum Dasxajno

Malplena strato dum la festivalo

2012/10/21

Festivalo de Khokana

Tiu cxi festivalo okazis hodiaux matene en la vilagxo de Khokana, proksime al Katamndo. La nevaroj, ludas rolon de diinoj kun maskoj kaj vilagxanoj adoras ilin kiel diinoj protektantaj...
http://www.youtube.com/watch?v=QktjYiPlZZg&feature=colike

2012/10/13

Netusxebluloj en Nepalo

Jen estas Nepalo: La knabino apartenas al malalta kasto. Pro tio la knabo ne devas tusxi sxin kvankam li donacas akvon al sxi. Sxi apartenas al ne tusxebla kasto. Tia estas situacio en Nepalo, precipe inter la Hinduanoj.

La knabo povas donaci akvon al sxi sed li ne volas/povas ricevi akvon de sxi. Iam la akvo estas tusxita de malalta kastano, tiu akvo estas malpura.

2012/10/09

Mono en flughaveno



Laŭ la leĝo, nepalanoj ne rajtas porti pli ol 1.000 eŭrojn kiam ili vojaĝas eksterlanden. Sed troviĝis en aviadilo flugonta paketo kun 124,000 eŭroj!

Iam iu francdivena kriminalo (kiun nun estas en nepala malliberejo) deklaris ke li povas pasigi elefantojn en la dogano de nepala flughaveno. Viu, preskaŭ simile okazis.

La 7an de oktobro iu baratano Binod Kumar Soni, 35, estis arestita en la aviadilo kiu preskaŭ forflugis de Katmando al kiam li jam trapasis ĉiujn barilojn de sekureca ekzameno. Li estis flugonta al Dohao kun tiom mule da mono, kiu egala ĉ 12,4 miliono da rupioj.

Okazis strange. La aviadilo estis preta lasi la teron ke iu pertelefone sendis informon ke estis bombo en tiu aviadilo kaj subite okazis eksterordinara serĉado en la aviadilo. Oni ne trovis la bombon sed ja estis kontraŭ leĝa terzoro.

En la paketo estis 41.700 da eŭro, 8.560 da svisaj frankoj, 4.910 btitaj pundoj, 56.150 da Kataraj rijaloj, 184.900 da saudiaj rijaloj, 18.500 da UAE dirhamoj, 409 da Omanaj rijaloj, 1.887 da Kuvaitaj dinaroj and 405 da Bahrainaj dinaroj.

La policanoj devis konfesi ke ke policanoj helpis iun viron ricevi paketon en la aviadilo kiam li trapasis ekzamenojn.

Tiaj estas nepalaj policanoj.
Legu pli angle:

http://www.ekantipur.com/the-kathmandu-post/2012/10/06/top-story/rs-12.4m-illegal-currency-seized-at-tia/240448.html

2012/10/05

Indrajatra en Sikkim

Sikkim estas provinco de Barato, oriente de Nepalo. Vivas malmulte da
Nevaro tie, sed la registaro de tiu provico honoras etnajn grupojn de
sia provico. Kaj, jen, la Nevaroj celebras nevaran festivalon
"Indrajatra".

Cxu vi volas vojagxi al Sikkim? Eble en novembro 2013.....

--

Tia estas nia flughaveno


Pro koruptaj politikiotoj cxio ne bone funcias en Nepaalo. Jen estas la pordo de flughaveno de Katmando. Vi povas imagi kia povas esti la servo. Tamen. Mi asertas ke homoj estas bonkoraj. Do. Bonvenon al Nepalo.

2012/10/03

Indrajatra 2012

En Katmando, Indrajatra estas unu el la plej gravaj vestivaloj. Estas festivalo de masko-dancoj, cxaro-procesio de nia vivanta diino kaj multaj aliaj. Ecx nia presidento kaj cxef ministro venas poe honori nian diinon. Jen kelkaj fotoj kolektitaj: