2012/09/29

Pupoj de la mondo


Mia amiko Atilio Orellana Rojas prelegis pri pupoj de la mondo hodiaux (2012 septembro 29a). Li prezentis pupojn de Mjanmaro, Indonezio, Barato kaj aliaj landoj.

Legu detalon cxe : http://languageequality.blogspot.com/

2012/09/28

Aviadilo-akcidento en Katmando

Deknaŭ homoj mortis en akcidento de aviadilo en Katmando

Dek-naŭ homoj mortis dum aviadilo falis surtere, tuj post ĝi ekflugis en Katmando hoddiaŭ matnene je la 6.30 a. 7 nepalanoj, 7 britoj kaj 5 ĉinoj estis kiuj mortis surloke.

La "du-engina" aviadilo "Dornier"  de Sita Air (9 NAHA) flugis je la 6.20 matene al Lukla, la plej malfacila flughaveno de Nepalo, kiu situas apud Monto-Everesto. Sed, domaĝe, ĝi trafis akcidenton apud la plej moderna flughaveno de la lando.

Oni kredas ke iu birdo trafis la aviadilon kaj la kondukistoj trovis problemon kaj do ili celis reveni al la flughaveno sed ĝi falis apud rivero Manahara, tre proksime de la flughaveno mem. Etis dometoj proksime, sed ne okazis malbonaĵo al la loĝantoj, kvankam, ili timegis pro la bruo de eksplodo kaj fajro.
Poste venis fajro-eksingiloj por savi la aviadilo sed nur por malsukcesi.

Nepalanoj estis:
•    Bijaya Tandukar (kondukisto)
•    Thakeshi Thapa (helpanto-kondukisto)
•    Ruja Shakya (helpantino)
•    Kumar Marshyangdi Magar
•    D Rai,
•    Yangchay Tamang and
•    LN Sherpa.
La brito (7):
•    Raymond Eagle,
•    Vincent Kelly,
•    Darren Kelly,
•    Christopher Francis Davey,
•    Timothy Oakes,
•    Stephen Holding,
•    Benjamin Ogden.
La ĉinoj (5)
•    Chen Yang,
•    Mingwu Qian,
•    Lin Wu,
•    Zhihua Yang kaj
•    Hui Wu.

En majo ĉi jare 15 homoj mortis pro simila akceidento de aviadilo en nordokcidenta distrikto de Mustang, en Jomsom.












2012/09/25

Masko-danco en Katmando

Baldaux omencas semajno de masko-danco en Katmando. Laux mi tio estas la plej bela sezono por viziti Nepalon, se vi havas intereson pri kulturaj eventoj. Jen:





2012/09/24

Akcidento apud monto Manaslu


Dek-unu grimpantoj al la oka plej granda monto-pinto Manaslu (8,164m) mortis surloke kiam atakis ilin ne atendita neĝo-rivero apud la montaro en vilaĝo Samagaun de la distrikto Gorkha.

La akcidento okazis je la alteco de 7,300 metroj dimanĉe je la 4a atm. Oni kredas ke eble ĉiuj estis dormantaj en iliaj tendoj kiam okazis ĝi.

Aliaj 18 personoj estis savitaj de la teamo. La policanoj, kiuj etis el la savado opinoas ke eble kelkaj aliaj homoj restas en la neĝo. Pro la malbona vetero, ili povis flugi en helikopteroj nur je la 3a posttagmeze.

Inter la mortintoj estas germaoj :

Frencoj: Ludo Challeat, Fabrice Priez, Cathrine Ricard kaj Philippe Bos,
Kanadano: Domique Ouimet,
Hispanoj: Spanish citizens Marti Gasull kaj Cristine Mittermeyer,
Italo : Alberto Magliano
Nepalano: Dawa Sherpa
(laux la jxurnaloj lokaj)

Kvin aliaj vundintoj estas tranportitaj al Katmando por pli kuracado. Kaj, 13 aliaj homoj estas daŭre kuracataj en la montaro.

La registaraj oficistoj diris le Monto Manaslu estas unu el malfacilaj celoj por grimpi pro la neatenditaj elŝloviĝo de neĝo en deklivoj. Jam multaj homoj mortis kelkfoje en la sama loko pro similaj akcidentoj.

2012/09/17

Lumanta kantas kaj dancas

Kanto de Lumanta kaj Lorna
Lorna paroas pri si
Lumanta parolas pri si

2012/09/14

NE instruas Esperanton

Nepalaj Espeantistoj (NE) hodiaŭ ekis Espearanto-kurson por komencantoj. Venis 16 kursanoj en la hodiaŭa sesio de enkonduko. Ni diskutis pri la bezono, kreo kaj disvastiĝo de Esperanto. Kaj ankaŭ enkondukis ilin pri la alfabeto de Esperanto.

Insturos ilin Narendra Raj Bhattarai, Poshraj Subedi kaj Razen Manandhar en ĉiuj vendredoj, posttagmeze je la 4a, ĉe la oficejo de NE, en Thamel.




2012/09/12

Arto aux blasfemo?

Iu junulo, nomata Manish Harijan (Man Bahadur), ekspoziciis liajn pentrajxojn en Katmando. Sed liaj strangaj petranjxoj, kiuj plejparte mokas Hindusmajn gediojn kaj budismajn bonzojn trafis malakcepton de la societo. 
Iu organizo de Hinduismo protestis kaj la registara oficejo fermils la ekpozicejon. 
La artisto diris ke tio estas lia rajto por esprimo kaj la organizajxo diris ke tio estas blasfemo. Do....




La artisto

2012/09/09

En NEspA oficejo


Hieraŭ (2012-09-08) mi iris al la oficejo de Nepala Esperanto-Asocio. Post pluraj monatoj mi etis tie. Mi atingis al la alsocio je la 12.15 psottagmeze. Venis Bharat, lia lernanto kaj Philip kiam mi atendis ilin apud la sxtuparo.

Mi rakontis mallonge pri mia vojaĝo en Francio. Bharat aldonis pri lia sperto en Ĉinio kaj Vietnamio. Li ankaŭ rakontis pri la prelegoj de Mirejo, kiun mi tre bedaxurinde ne povis renkonti en Katmando. Mi kredas ke multaj homoj sciis pri Esperanto kaj esperantistoj dum la prelego.

Mi aŭdis ke du aliaj amikoj ne povis vojaĝi eĉ post aĉetado de la biletoj. Kaj ili ne ankaŭ povos rericevis la monsumon.

Poste venis Narendra kaj Hari kaj daŭiĝis babilado. Do, en tute, ni estis 5 personoj en la ascoio.
Ni ĉiuj revenis je la 1.30a.

2012/09/08

10a Himalaja Renkontiĝo

Konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 13-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2013 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la Renkontiĝo.

La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj aŭ tendoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj servoj estas faritaj de nepalaj esperantistoj.
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en Katmando valo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj, Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel hinduoj kaj budhanoj restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo. Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj vivmanieron de homoj en la orienta parto de Nepalo. La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos busvojaĝo al kaj piedvojaĝo en la regiono je preskaŭ 600 kilometroj nordoriente kaj oriente de Katmando valo. Dum la marŝado vi trapasos multajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive Basantapur, Gufa Pokhari, Sangu, Pativara kaj Ilam. Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.

La piedvojo inter Basantapur kaj Gufa Pokhari estas plejparte tra neloĝata rododendro-arbaro. Tiu ĉi loko estas renomata kiel la “rododendro-ĉefurbo”. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de diversaj sovaĝaj floroj, inter aliaj 32 malsamaj specioj da rododendro, la nacia floro de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp kaj diversaj specioj (pli ol 250) da montaraj birdoj. Ekde la komenco vi povos observi la vivon kaj kulturon de etnaj popoloj: la Limbu-oj, Rai-oj kaj Tamang-oj. Tiuj ĉi etnoj, oni opinias, devenis de Mongolio kaj Tibeto, kaj ili estas konataj kiel senafektaj kaj honestaj. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn lingvojn, domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto da ili vivas sur altaj deklivoj sude aŭ okcidente de la riveroj Arun kaj Tambar. La vivo de tiuj montpopoloj estas modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas penega. Ilia religio similas al hinduismo aŭ budhismo, sed nuntempe Limbu-oj kaj Rai-oj preferas nomi ĝin la Kirat-religio.

Nia marŝado komenciĝos de Basantapur, kiu estas je 2.200 metroj super la marnivelo kaj ĉirkaŭita de montoj, lagoj kaj verdaĵoj. Tin Jure Dada (3.066 m) estas fama loko de la regiono, kaj de tie oni povas ĝui la sunleviĝon kaj sunsubiron funde de bela pejzaĝo. Ni tranoktos en Gufa Pokhari, loko kiu fieras pri lago kaj aliaj vidindaj naturaĵoj.


Pativara estas fama templo de bestoforma diino, adorata kaj de hinduoj kaj de budhanoj. Ĝi situas je 3.794 metroj super la marnivelo. La grandegaj montoj Kanchenjunga kaj Kumbhakarna estas bone videblaj de tie. En la sekva tago ni per buso vojaĝos al Ilam kaj Fikla, kiuj ambaŭ estas famaj pro teoĝardenoj. Post tranokto ni veturos pluen al Itahari, urbo kie loĝas multaj esperantistoj, kiuj gastigos nin en siaj propraj domoj.

Aliĝilo Aliĝilo por la 10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (de la 26a februaro ĝis la 11a de marto 2013)
Familia nomo: S-ro/S-ino……………………………………………………
Persona nomo:………………………………………………………………
Adreso:………………………………………………………………………
Telefono (kun kodo):………………………………………………………
Profesio/fako:…………………………………………………………………
Mi deziras unulitan ⃞ / dulitan ⃞ ĉambron en Katmando.

Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon al la IHR komitato.

Bankkonto: Nepal Esperanto Sangh 550-74775-6, savings account, Nepal Bank Limited, New Road, Kathmandu, Nepal.

Subskribo:………..………………………………

Dato:……………….
Kotizo

La kotizo estas 700 eŭroj por unu persono.

La menciita kotizo validas por dulita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron (por la tagoj en Katmando), bv. aldoni 100 eŭrojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj. Bv. sendi la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio kaj samtempe pagi la kotizon.

Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal. Telefono: 00977-1-6209877. Retadresoj: nespa.1990@gmail.com, luno1962@gmail.com.
Laŭtaga programo

26a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
27a de februaro: Matena vizito al Bauddha, Paŝupati Nath, kaj posttagmeza al Patano
28a de februaro: Vizito al Svayambhu kaj la malnova palacokvartalo de Katmando; post la tagmanĝo ekveturo per buso al Basantapur
1a de marto: Alveno en Basantapur
2a de marto: Piedvojaĝo de Basantapur al Gufa Pokhari
3a de marto: Piedvojaĝo de Gufa Pokhari al Sangu
4a de marto: Piedvojaĝo de Sangu al Suketar
5a de marto: Piedvojaĝo de Suketar al Pativara templo kaj la ĉirkaŭaĵo; reveno al la tranokta kampo
6a de marto: Piedvojaĝo al Taplejung, rondiro tra la ĉirkaŭaĵo kaj tranokto
7a de marto: Veturado per buso al Ilam kaj Fikal
8a de marto: Plua veturado al Itahari
9a de marto: Reveno al Katmando per buso
10a de marto: Ripoztago kaj Internacia Vespero
11a de marto: Forflugo

2012/09/04

enhejmigxo

Mi bone enhejmiĝis hodiaŭ vespere, ĉirkaŭ je la 6a.

Mi estas feliĉa renkonti miajn familianojn.

Dankon al vi ĉiuj!!!!

Baldaŭ mi finverkos longan vojaĝrakonton pri mia vojaĝo tra Francio.

Parizo2

Nun mi estas en la flughaveno de Parizo. Mi flugos post unu horo. Gxis

2012/09/03

Adiaux Francio!

Estimtaj/Karaj,

Saluton. Jen la fino de mia vojaĝo.

Adiaŭ Francio! Post kelkaj horoj mi ekos al la flughaveno CDG de Parizo. Mia unu-monata restado en Francio estis entute agrabla. Dankon al ĉiuj kiuj helpins min kaj amikiĝis kun mi dume.

Mi scias ke ne povas esti ĉio tiel kiel oni imagas. Sed mi multe ĝojas ke vi aranĝis ĉion tiel kiel eblis. 

Estis mia granda plezuro estis en la Kulturdomo de Kastelo Greziljono, Plouezec, Nantes, Lyon kaj Parizo. Miaj revoj estis tiel plenumitaj. Mi memoras vin ĉiujn kiuj ebligis mian viziton. Deziras al vi ĉion bonan !

Kore,
Razen Manandhar
razeno@gmail.com

2012/09/01

parizo2