2012/07/27

Esperanto125 - ni celebras 125jarigxon de Esperanto en Nepalo

All over the world, people celebrate 125 years of Esperanto today. One language cannot replace another and we can't kill one's mother language to make somebody politically superior. I believe in equality of all languages of the world. Do you?

हलिं न्यंक थौं एस्पेरान्तो भाय् या १२५ दँ हनाच्वन। छगू भासं मेगु भाय्यात विस्थापित यायेफइमखु अले छम्हसित राजनीतिकरुपं बल्लाकाबिइत सुनांनं थःगु मां भाय् त्वःतेफइमखु। जितः संसारया दक्वभाय्या समान अधिकारय् विश्वास दु। छितः दुला?

En al tuta mondo, oni celebras 125jariĝon de Esperanto hodiaŭ. Unu lingvo ne povas anstataŭi alian lingvon kaj oni ne povas forlasi sian gepatran lingvon por politike fortigi alian personon. Mi kredas je egaleco de ĉiuj lingvoj de la mondo, ĉu vi?






Ni, nepalaj esperantistoj, celebris la 125jariĝon de Esperanto en Thamel.Venis Poshraj, Navin, Nabinlan, Navaraj, Bishwa kaj Razen (mi). Aliaj multaj estas en Vietnamio por partopreni en la UK. Tamen, tio ne estas malmulta en nepala movado ĉar tiom da homoj venas kutime dum aliaj Esperanto-aranĝoj.

Ni diskutis pri Esperanto-movado de Nepalo. Ni analizis la veron kaj raportojn kiuj troviĝas en kelkaj eksterlandaj bultenoj. Ni kredas ke la movado de devas esti en poŝo de unu aŭ du personoj. Ni planis kiel ni povas disvastigi Esperanto-movado en Nepalo. Nun estas kelkaj lokaj organizaĵoj kiuj kunlaboras por la movado.

Trinkumis ni en gaja etoso kaj gratulis unu la alian por nia daŭra ĉeesto en Esperanto-movado. Tre bedaŭrinde, malnovaj esperantistoj (tiuj kiuj lernis Esperanton en 1990 kaj antaŭe) nun ne volas veni al nia landa asocio kaj tiuj kiuj poste lernis ne havas tempon por veni al la asocio.

Estas ĝoja ke ni kune estis dum tiu grava tago.

No comments: