2012/07/30

Tigroj kreskas en Nepalo

Post longa laboro de lokaj kaj internaciaj organizajxoj, la nombro de tigroj en Nepalo, kreskas - estas ja bonega novajxo por naturamantoj de la tuta mondo.

Entute estas 176 tigroj en la lando, tio estas plimultigxo de 21, laux la konservistoj. Ili cxi tie celebris la Mondan Tagon de Tigroj dimancxe.  La tigro-censo en 2010 montris ne Npalo donas logxejon al 155 tigroj.

Inkluzive al Nepalo, la mondo nun laboras por koservado de tigroj, precipe en la 13 landoj de Azio.

WWF, la internacia organizajxo por koservado de naturo petis al registaroj de tiuj landoj por "nulo-mortigo" de la sovagxaj mambesto.

Dum la komenco de la 20a jarcento, la loĝantaro de la sovaĝa tigro ĉirkaŭ la mondo estis taksita al esti pli ol 100,000. Sed la lastaj nombroj montras ke estas malpli ol 3,500 sovaĝaj tigroj sume.

Nepalo donas logxejon por la speco de tigroj, kiuj troviĝas ankaŭ en aliaj partoj de suda Azio.

2012/07/28

Silko fluanta...

Saluton. Mi estas Razen Manandhar. Mi logxas en Katmando, Nepalo. Mi ne estas kantisto sed mi volas donici al vi Esperanto-kantojn el Nepalo. Jen mi esperantigis faman kanton de Nepalo, "Resham Firiri". Mi verkis/tradukis gxin laux la fama melodio. Bonvolu gxui gxin kaj, se tio placxas al vi, pusxu la butonon "saxati". Dankon.

2012/07/27

Esperanto125 - ni celebras 125jarigxon de Esperanto en Nepalo

All over the world, people celebrate 125 years of Esperanto today. One language cannot replace another and we can't kill one's mother language to make somebody politically superior. I believe in equality of all languages of the world. Do you?

हलिं न्यंक थौं एस्पेरान्तो भाय् या १२५ दँ हनाच्वन। छगू भासं मेगु भाय्यात विस्थापित यायेफइमखु अले छम्हसित राजनीतिकरुपं बल्लाकाबिइत सुनांनं थःगु मां भाय् त्वःतेफइमखु। जितः संसारया दक्वभाय्या समान अधिकारय् विश्वास दु। छितः दुला?

En al tuta mondo, oni celebras 125jariĝon de Esperanto hodiaŭ. Unu lingvo ne povas anstataŭi alian lingvon kaj oni ne povas forlasi sian gepatran lingvon por politike fortigi alian personon. Mi kredas je egaleco de ĉiuj lingvoj de la mondo, ĉu vi?






Ni, nepalaj esperantistoj, celebris la 125jariĝon de Esperanto en Thamel.Venis Poshraj, Navin, Nabinlan, Navaraj, Bishwa kaj Razen (mi). Aliaj multaj estas en Vietnamio por partopreni en la UK. Tamen, tio ne estas malmulta en nepala movado ĉar tiom da homoj venas kutime dum aliaj Esperanto-aranĝoj.

Ni diskutis pri Esperanto-movado de Nepalo. Ni analizis la veron kaj raportojn kiuj troviĝas en kelkaj eksterlandaj bultenoj. Ni kredas ke la movado de devas esti en poŝo de unu aŭ du personoj. Ni planis kiel ni povas disvastigi Esperanto-movado en Nepalo. Nun estas kelkaj lokaj organizaĵoj kiuj kunlaboras por la movado.

Trinkumis ni en gaja etoso kaj gratulis unu la alian por nia daŭra ĉeesto en Esperanto-movado. Tre bedaŭrinde, malnovaj esperantistoj (tiuj kiuj lernis Esperanton en 1990 kaj antaŭe) nun ne volas veni al nia landa asocio kaj tiuj kiuj poste lernis ne havas tempon por veni al la asocio.

Estas ĝoja ke ni kune estis dum tiu grava tago.

2012/07/26

Vizito de koreaj esperantistoj

Mi gxoje renkontis Nam Kyo Yong "Sxongxo" hodiaux. Li estas korea esperantisto el Ulsan, kiu venis al Nepalo kun liaj juaj gelernantoj. Mi hazarde trovis lin dank' al Facebook. Li metis lian foton kun informon ke li venos al Nepalo. Do mi tuj donis al li mian telefonnumeron kaj renkontigxo sukcesis.


Venis telefonfoko eble je la 10.30a. Li diris ke li estis en Thamel. Do mi tuj iris por saluti lin. Li fakte etis la sola esperantisto de lia urbo kiam li eklernis gxin per lernu.net. Kaj nun li instruas Esperanton al dekoj da geknaboj, lernante gxin. Li venis kun tiu grupo kaj promenos en montoj dum unu semajno.


Vespere mi denove iris al Thamel por sidi kun li kaj saluti liajn gelernantojn. Mi, Poshraj kaj Hari estis kun li dum vespermangxo.
Intertempe, mi auxdis ke kelkaj esperantistoj de Turkio venis al Nepalo. Neniu informis min pri tio. Cxu iu scias? Mi deziras renkonti ilin. Poshraj informis min ke ankaux li auxdis ke s-ro Shree Pokhrel akompanis lin sed ne torvigxas detaloj. Mi deziras renkonti ilin.

2012/07/18

Festivalo de Gatamugao



Jen la fino de rizplantado. Oni nun volas ĝui vivon senprobleme. Nepalanoj en Katmando-Valo hierŭ (2012.07.17) celebris la festivalon de Gatamugao (gathamugaa).

Oni kredas ke li estis demono en Katmando kiu donis problemojn al la civitanoj. Oni decidis mortigi lin. Iu rano misgivids lin kaj li falis en marĉo.

Nun, en tago de hieraŭ ĉiujare, homoj kreas grandan figuon de la demono Gatamugao ĉe vojkruĉoj. Oni metas pentritajn maskojn kaj ankaŭ grandajn virseksorganojn sur ĝi. Vespere oni bluligas la figuron, ĵetas pladojn de strangaj manĝaĵoj en vojkruĉoj kaj metas feran najlon sur pordoj por ke la animo de la demono re revenu al ni. Ni portas ferajn ringojn por ke la animo de la demono ne tuŝu nin. 

Oni vidas ke tiu ĉi festivalo estas pli antikva ol alveno de Budhismo aŭ Hinduismo.

Se vi havos sancxon veni en Nepalo dum tiu periodo, ni kune bruligos la demonon!

2012/07/17

Francio 2012 plano lauxtaga

Mi gxojas anonci hodiaux ke mi vojagxos en Francio dum unu monato! Mi ekflugos de Katmando la 2an de auxgusto al Parizo. De tie, mi rekte vetros al Gresillon ["Gresillon"](Kulturdomo de Esperanto   -   Kastelo ) Greziljono).

En Greziljono, mi instruos Esperanton al komencantoj per montrado de bildoj pri Nepalo. Tio pli malpli estos konversacia rondo kun komencantoj kaj progresantoj. Mi prelegos per bildoj pri sia Himalaja lando Nepalo. Eblas elekti inter dek diversaj temoj :

  • Geografio kaj naturo, inter la Ganga malaltebenaĵo kaj la regiono de alta montaro.
  • Historio inter monarĥio, civila milito kaj respubliko
  • Politiko de la pasintaj jardekoj. Socio kun klasosistemo kaj riĉecdiferencego
  • Lingvoj : 123 diversaj lingvoj el hindo-ariaj, tibeto-birmaj kaj dravidaj grupoj
  • Kultura diverseco kun ses pli grandaj etnoj en Nepalo.
  • Religioj kun hinduistoj, budhistoj kaj kristanoj
  • Virinoj kaj virina libereco en Nepalo, laŭleĝe kaj reale
  • Esperanto-movado en Nepalo. Internacia Himalaja Renkontiĝo

Bonvolu viziti : http://gresillon.org/spip.php?rubrique8&lang=eo

Estas du sekcioj:

1. 2012-aŭg-04/11 : Turisma kultura semajno kun ekskursoj posttagmeze Mi estos instruanta Esperanton kune kun Lala Ralalarisoa MG kaj Carlo Bourlot IT. Kaj mi faros  prelegoj kun bildoj pri Nepalo.
[pli da detaloj:  http://gresillon.org/spip.php?rubrique31&lang=eo ]
2.  2012-aŭg-11/20 : Pupteatra festivaleto kaj gitara improvizado
Mi estos instruanga kune kun Bert Schumann DE. Kaj mi faros Prelegoj kun bildoj pri Nepalo.

La 18an, mi veturos al Pluzeko ["Plouezec"] por alia agrabla Esperanto-programo. La 16ajn Internaciajn Renkontiĝojn de Pluezek kiuj okazos de la 18a ĝis la 25a de Aŭgusto.


Vi scias mi certe blogos pri mia vojagxo - tiom ofte kiom eblos. Kaj cxi foje, mi planas ankaux fari filmetojn, kiujn mi motros al vi per Youtube.

Bonvolu, viziti min ofte kaj sendu al mi sugestojn, kritikojn. 

Mi nun sercxas iu kiu povas atendi min cxe la flughaveno kaj porti min gxis la trajno al Montparnasse kaj denove gxis Le Mans.

Due, post la 25a de auxgusto. Mia programo finigxos. Mi tre tre deziras vivi dum kelkaj tagoj en Parizo kaj gxui mondfamajn vididajxojn, ekz, Ifelturo, Muzeo de Louvre, palace de Versailles ktp. Mi estos tre felicxa se iu gastigos min kaj ankaux cxicxeronos min.

Jen mia lauxtaga plano:

3. Vendrede - alvenos je 14h25 en flughaveno CdG,normale veturos (per Air-France-buso rekte) ĝis          Montparnasse, de tie ekveturos je 17h40 al Le Mans, kie Louis akceptos min.
4.
5.
6.
7.
8.
9.
10.
11.Pupteatra festivaleto por infanoj, junuloj, familioj de sabato, 11-a ĝis lundo, 20-a de aŭgusto 2012

Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kurso
12.
13.
14.
15.
16.
17.
18. Veturos al Pluzeko
19.
20.
21.
22.
23.
24.
25. Revenos al Parizo
26.
27.
28.
29.
30.
31.
1.
2.
3. Reflugo de Parizo al Katmando (Nepalo) je la 22:25 hrs !!!!

=
Kontaktoj gravaj:


ORGANIZANTOJ:

Maison Culturelle de l’Espéranto
Château de Grésillon
49150 SAINT MARTIN D’ARCE
France
  • http://pluezek-esperanto.net/ -   marbordo22@yahoo.fr  - Tel: 02 96 35 73 06
Plouezec Esperanto
5, Hent Toul Broc'h
FR 22470, Plouezec
Fnrace


TURISMA SEMAJNO 4a-11a de aŭgusto 2012

TURISMA SEMAJNO 4a-11a de aŭgusto 2012
PROGRAMO de la posttagmezaj EKSKURSOJ

5 (dimanĉo )
vizito de Baugé + Dolmeno
13a30  foriro el Gresillon al Place de l'Europe     buseto (9 personoj) + aŭtoj
14a30  kruco de Anĵuo senpaga
16a00  apoteko 7€ /5€ plenkreskulo, 3€ infano ≤14 jaroj, 5€ 15 ĝis 18 jaroj
18a00  alveno per veturiloj apud la dolmeno

6(lundo )
vizito de la kastelo Plessis-Bourré + la rivero Loir + Glob-ludo
13a30  foriro al Plessis Bourré        buseto (9 personoj) + aŭtoj
14a30  vizito de la kastelo Plessis Bourré 7€ (visite réservée)
16a30  kapelo de Matheflon ĉe rivero Loir
18a00  boule d  e fort en Saint Martin d'Arcé

2012/07/11

Silko fluanta - fama kanto de Nepalo en Esperanto

Mi sukcese tradukis faman kanton de Nepalo, Silko fluanta.

Silko fluanta, silko fluanta
Silko fluanta, silko fluanta
Fluas mia koro al la monto,  silko fluanta

Koko amas kokinon, kato amas katinon
Via mia amo dancas en la flor' de ĝardeno
Silko fluanta, silko fluanta
Fluas mia koro al la monto,  silko fluanta

Pafilon mi montras al bela cervo en arbar'
Cervo donis al mi amon kiel bela donaco
Silko fluanta, silko fluanta
Fluas mia koro al la monto, silko fluanta

Aviadilo, aŭtomobil' aŭ troviĝas la ĉaro
Se amo vokas min kore, venos mi per piedo
Silko fluanta, silko fluanta
Fluas mia koro al la monto,  silko fluanta

Eta bovino trinkas akvon en la rivero
Donu al mi amon kiam soifas mi pro amo
Silko fluanta, silko fluanta
Fluas mia koro al la monto, silko fluanta


Razen Manandhar
2012/06/12

2012/07/04

Infanoj liberigitaj de iliaj kontrauxlegxaj laborejoj

Hodiaŭ ni sukcese liberigis 124 infanojn (kiuj havis malpli ol 16 jarojn) el kudrejoj/brodejoj. Estis ja granda laboro, sed ni sukcesis dank' al helpo de cixuj flankoj de kunlaborantoj. En Nepalo la registaro malpermesas homojn dungi infanojn kiuj havas malpli ol 16 jarojn.

Estis tiaj kudrejoj en 36 domoj, La posedantoj de kudrejoj dungas aŭ devigas gepatrojn sendi la infanojn al iliaj laborejoj. Kaj preskaŭ nenion pagas al tiuj infanoj kiuj perdas eblecon iri al lernejoj pro la laboro. La infanoj de 10 ĝis 16 jaroj devas labori de matene je 5.00 ĝis nokte 11a.

Estis la gvido de la Distrikta Oficejo de Administrado. Ni, registaraj oficejoj kiel Virina kaj Infana Oficejo, Centra Komitato por Bonfarto de Infanoj, Nepala POlico kaj ne-registaraj organizaĵoj kiel CAR-NET, CWIN, CWISH, CDS kaj aliaj laboris. POr tio finace subtenis organizaĵoj World Education kaj Save the Children.

Laŭ la plano bezonis Rs 900,000 rupioj kaj ni ne sukcesis kolekti pli ol 300,000. Tamen ni komenicis ka operacion, pensante ke la mono iel veos.

Strange,la registaro mem ne doni smonon por tiu grava aero, sed devigas internaciaj donacantojn kontributi al tiu afero. World Education, ekz, pretas pagi por transporto de la infanoj al iliaj hejmvilaĝoj, konsili la gepatrojn, pagi monon por educado de la infanoj ktp.

Ni iris al tiuj domoj kie lokas la kudrejoj, ni simple petis la posedantojn sendi al infanojn. Ili plej parte konsentis. Ni kolektis la infanojn al iu granda domo, donis al ili sanan ekzamenon. Faris rekordon ktp. Kaj kunportis ilin al iu domo kie ili vivos dum kelkaj semajnoj. Poste ili estos transportataj al iliaj hejvilaĝoj.