2012/06/29

Tago de rizo-plantado

Hodiaŭ estas la tago de rizo-plantado. Nepalanoj tre ŝatas manĝi rizon kaj tio esta plej multe manĝata aĵo en Nepalo. Plantado de rizo sekvas alveno de musono, kiu kunportas multe da pluvo.

Musono ne ĉiam venas en la ĝusta tago sed ni havas ĝustan tagon de rizo-plantado. En tiu tago, plej multe la kamparanoj, ĝuas riz-plantadon en koloplenan bienon kune kun dancado kaj manĝado.

Pro tro multe da domo-konstruado, nun mankas sufiĉe da loko por planti rizon en Katmando. Sed la amo al tiu kulturo de rizo plantado restas… Bonvolu ĝui la fotaron, kiujn mi trovis el miaj amikoj.










2012/06/27

Nepalo estas la dua plej paca lando de sudazio

Nepalo estas la dua plej paca lando en sudazio, laŭ plej nova Tutmonda Paco-Indekso. La titolon de plej paca lando ricevis Butano.

La sudodon faris Aŭtralio kaj Usona instituto por Ekonomio kaj Paco.

Laŭ la rezulto, farita en 158 landoj, Nepalo staris je 80a pozicio.

Butano staras je 19a pozicio. Kompare al tio, Barato staras je 142a pozicio. Sri Lanko, Bangladeŝo kaj Pakistano staras je 103a, 91a kaj 149a pozicio respektive.

2012/06/24

Fino de festivalo de bunga-djo

 Hodiaŭ estas la fina tago de la tri-monata festivalo de Ruĝa Maĉindranat (Arjavalokiteŝor). Oni konas gxin ankaux kiel Bungadjo. La budhisma dio estas adorata kiel al divo de pluvado.

Koincidente, hodiaŭ finis la festivalo kaj, ekde hodiaŭ pluvadis en Katmando….

Dum la lasta tago, la presidento de Nepalo vizitis la lokon kie oni montras antivan vestaĵon al la vizitantojn. Post tiu rito, oni elmetas la teran idolon de la dio kaj metas ĝin en malgranda palankeno kaj portas ĝin ĝis la vilaĝo de Bungamati, kie situas templo de la dio.

Bonvolu ĝui la videon.


2012/06/16

Somero en Katmando


Oh Dio! Estas teture! La somero ne estas tolerebla. Ĉiutage ni devas vivi ĉirkaŭ la aero de 36 gradoj. Eĉ noktoj ne estas freŝaj. Kiam vento venas, ĝi kunportan varman aeron. En kelkaj okcidentaj urboj la gradoj kreskis ĝis 46.

Katmando estis ja malvarmeta urbo ĝis antaŭ eble 10-20 jaroj. Sed post ŝvarmo de enmigrantoj, uzo de aŭtomobiloj kaj klimatiĝiloj ktp. La aero de Katmando pli kaj pli varmiĝas. Cetere, ĉar Katmando estas la valo ĉirkaŭgita de montoj, la aero formita tie ĉi ne ekstern fluas kaj akumuliĝas.

La veteron reflektas la modo de knabinoj: Ili venas en mallongaj ŝortoj, sandaloj kaj maldikaj senmanikaj ĉemizetoj en stratoj. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj ŝortoj estis "eksterordinaraj" kaj nuntempe estas kutimaj inter urbaninoj.

Ankaŭ estas la tempo por naĝado en la urbo. Troviĝas malmultaj publikaj naĝejoj kaj ili ne povas allogi homojn ĉar ne estas sufiĉe puraj. Anstataŭe, tiuj multekostaj naĝejoj estas ĉiam plena je vizitantoj.

Musono estas la kutima pluvo-portilo en Nepalo. La aero kun multe da nubo venas de orienta parto, ekz, Tajlando kaj Bangladeŝo kaj kiam ĝin ŝtopas la Himalajo, komenciĝas aro de pluvo en junio. Kutime tio venas du foje  - unue en mez-majo kaj poste mez-junio. Sed ĉi foje oni povis vidi pluvon de mez-majo kaj ankoraŭ atendas pluvado de musono. Rizo estas la ĉefa manĝaĵo de nepalanoj kaj oni kutime plantas rizon en majo kaj junio. En multaj lokoj oni klopodis planti rizon sen pluvo kaj en multaj lokoj, oni ankoraŭ atendas pluvon por planti rizon.

En vilaĝoj, homoj ankoraŭ kredas ke egzigo de ranoj aŭ plugado de nudaj virinoj (virinoj kutime ne plugas en Nepalo) donas al ni pluvon. Ni legas tiajn novaĵojn en ĵurnaloj sed ni nenion povas fari por pluvo pli ol atendi ĝin.

Dum somero oni ŝatas mallongajn vestaĵojn kaj pli da aŭton montri al la suno. Sed tio signifas bonvenigi multe da pluvo sur via haŭto. Kaj mikso de svito kaj pulvo estas aboinda gluaĵo sur via korpo. Kaj imagu, tiu ĉi estas la tempo kiam mankas al ni akvo.

2012/06/08

Hodiaux mi multe boatis

Hodiaux nia oficiala programo finigxis. Mi do multe boatis en la lago Feuxa. Post longa tempo. Mi poste metos kelkajn fotojn.
Morgaux matene mi veturos Katmanden.

Mi estas en Pokhara III
























Hodiaux nia oficiala programo finigxis. Mi do multe boatis en la lago Feuxa. Post longa tempo. Mi poste metos kelkajn fotojn.
Morgaux matene mi veturos Katmanden.


2012/06/07

Mi estas en Pokhara II

Nun mi estas en bela urbo de Pokhara. Hieraux dum tuta tago mi veturis per buso kaj survoje vizitis la belan urbeton de Bandipur.

Hodiaux ni havis kunvenon cxe Disrikta Oficejo be Bonfaro de Infanoj kaj Urbestra Oficejo de Pokhara.

Komence estis tre varma. Hodiaux posttagmeze multe pluvis kaj nun mi gxuas la fresxan aeron.








Tiel kreskas frukto (cxu jakfrukto estas gxusta Esperanto nomo?)





Mi sidas en la malseka sxtono de groto Mahendra


2012/06/06

Mi estas en Pokhara I

Mi staras en la malnova urbeto de Bandipur

Partoprenantoj de nia ekskurso



Malnova strato







Ni komencis nian ekskurson al Pokhara hodiaux. Estis cxirkaux 28 partoprenantoj el diversaj ne-registaraj oficejoj. La programo estis organizita de World Education, por montri kiel funkcias la projekto "Naya Bato Naya Paila" por preni laborantajn infanojn al edukado.