2012/05/30

Maratono de Everesto


Monto Eversto, la plej alta monto-pinto de la mondo, ne estas nur por grimpi. Homoj amas esti apud ĝi kaj ilia amo al la monto-pinto kreas novajn ludojn. Maratono apud la monto-pinto estas unu el tiuj.
La 10a Tenzing-Hillary Everesto-Maratono donis titolon de venkanto de la Maratono al Phurba Tamang, la loka junulo de Solukhumbu. Li finis la kuradon en 41 minutoj kaj 31 sekundoj.
Li estas la sama persono kiu gajnis la saman titolon en jaroj 2009 kaj 2010 sed ne povis fini la agon pro vundiĝo.

Inter aliaj, Signy Henden Rustlie of Norway estis la ple maljunaj partoprenantoj kiu havis 74 jarojn. Fakte li havis ŝancon celebri lian naskiĝtagon en la kuro-tago.
Ĉijare partoprenis pli ol 150 kurantoj el diversaj landoj -- Ili estis 93 fremdlandanoj kaj 62 nepalanoj.

The Everesto Maratono estas akceptita kiel la plej alta maratono de la mondo. Ĝi komencas ĉe Gorak Shep (5184m), apud la Bazo-tendejo de Monto-Everesto kaj finiĝas ĉe Namche Bazaro (3446m). Ĝi estas 42 kilometroj longa kaj oni devas kuri sur stonetplenaj vojetoj laŭ laŭ l amontaj vojetoj Ĝi allogas naturamontojn de la mondo ekde 1987.

La kurantoj devas trapasi budhismajn monaĥejojn, historiajn monumentojn kaj ankaŭ pendantajn pontojn en la malfacile atingebla monto-regiono. Laŭ la organizantoj, ĝi estas probable la plej aventura kuro-vojo de la mondo.

La evento celebras la historia sukceso surgrimpi l Monto-pinto Everston de Sir Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay, kiu okazis la 29an de majo, 1953.

[foton kaj informon mi prenis el la reto]

Magiisto en Nepalo (en la angla lingvo)

2012/05/28

Historia bedauxro de Nepalo


Nun estas 12.20 antaŭtagmeze de junio 28a. Tio estas, la limdato de la Konstitucia Asembleo finiĝis antaŭ 20 minutoj. Do, malgraŭ la popola deziro, la asembleo ne sukcesis produkti la unuan konstitucion de Nepalo, faritan de la popolo mem. La politikaj partioj nur interbatalis por la registara seĝo sed ne povis konsenti por la plej bona estonto de sia lando. Estas ja historia bedaŭro.

La ĉefministro d-ro Baburam Bhattarai anoncis per la ŝtata televido ke okazos alia elekto de Konstitucia Asembleo la 22an de novembro 2012. Tiun decidon malakceptis aliaj du partioj, nome CPN-UML kaj NC. Strange, ili ne povis doni konstitucion, ne volas iri al popolo por baloto. Ni vidu kio vere okazos.

La registaro elspezis 9 biliono da rupioj en pasintaj kvar jaroj kaj la tuta mono, tempo kaj deziro kaj espero de popolo iris vane. Estas la grandega malsukceso de demokratio kaj Maoismo de la mondo.

Aliflanke, jam venis informo ke la popolo ekmontras malkontenton pri la ago de la politikaj partioj kaj ni vidos kio vere okazos morgaŭ. Ni multe esperas ke protesto kaj manifestacioj estu ne malpacaj.

2012/05/27

Nenio estas certa

Konstitucia Asembleo de Nepalo malsukcesis doni konstitucion (restas nur 3.24 horoj) gxis la limdato. Kreskas malordo kaj manifestacio en stratoj. Nenio estas certa. Cxu armea pucxo?

2012/05/26

Fino de la dramo



Restas nur 36 horoj por prezenti la konstitucion de Nepalo. Tio estas la laboro de 601 elektitaj membroj de la Konstitutia Asembleo dum pasintaj kvar jaroj. Tamen, tre bedaŭrinde, ni apenaŭ esperas ke ili prezentos ian konstitucion…..plej pare, la membroj interbatalis por la plej boanj seĝoj en la registaro, por ricevi mondonacon, por vojaĝi kaj por provoke popolojn por iliaj propraj profitoj. Tio estas Nepalo…

La periodo de la Asembleo esits por du jaroj. La membroj videble ne laboris sed je la fino anoncis ke ili ne sukcesis fini la laboron kaj do plilongigis la periodon. Denove, antaŭ unu jaro, plilongigis la periodon sammaniere. Ni, civitanoj nur povis montri malkontenton.

Intertempe, la asembleo konsentis ke la lando estos federala laŭ la nova konstitucio. Tamen neniu estis certa kiaj rajtoj la ŝatoj ricevos kaj kiel oni re-konstruu la administrant dividon. Samtempe oni diskutis pri nova ĉefministro, aranĝo de eksmilitantoj de Maoistoj, vojaĝoj de ministroj, krimoj, koruptoj kaj tiel plu. Venis postuloj de la indiĝenaj popoloj ke la nova konstitucio certigu iliajn idention en novaj ŝtatoj. Kaj denvoe venis protestoj de Hinduoj ke ili ankaŭ estu nomitaj kiel indiĝenoj….la postuloj daŭris. Do strikoj adis.

Sed la politikistoj ne montris seriozan intereson fini la laboron en la periodo ili mem promesis. Do, je la fino denove ili monstris deziron pli longigi la periodon. Sed, la Plejalta Tribunalo malpermesis ilin kaj kondamnis ke la ĉefministro malobeis odernon de la Tribunalo. Do, ili devas ĉion fari hodiaŭ kaj morgaŭ.

Tamen, vidu, la politikistoj ankoraŭ interbatalas kaj koplotas por faligi la registaron kaj akiri postenon en la registaro!

Nur dio scias kio okazos morgaŭ. La civitanoj, tute malesperantaj, kritikas la politikistojn en Facebook kaj aliaj sociaj retoj por silinti sin, por montri iliajn malĝojon. La historio en estonteco analizos kiel la politikistoj pasigis kvar jarojn kaj kial demokratio de Nepalo malsukcesis, eĉ post forpelo de la reĝo.

2012/05/20

2012/05/17

Poeto Chittadhar Hridaja

Hodiaŭ ni celebras la 106jara naskiĝdatreveno de poeto Chittadhar Hridaja. Li verkis poemon kaj eldonis ĝin en lia gepatra lingvo Nepalbhasha. Kaj li estis arestita, liaj libroj kaj manuskriptoj estis forkaptitaj en 1940. Tio estis la komenco de "etna ŝtato" en Nepalo. kaj nun, la registaro, kiam vidas ke aliaj etnoj ankaŭ volas partopreni en ŝtatfarado, diras ke etnaj ŝtatoj estas danĝeraj. Ironia, ĉu ne?

2012/05/14

Frakaso de aviadilo mortigis 15 homojn








Aviadilo de Agni Air,  9N AIG " Dornier "frakasis en Jomsom la centro de la distrikto Mustang hodiaŭ matene je la 9:45. La akcidento mortigis 15 homoj. Ses homoj estis trovitaj vivantaj kaj ili nun estas en hospitalo kun malmulte da espero plu vivi.

La akcidento okazis ĉirkaŭ la barako de la armejo proksime al la flughaveno kiam la aviadilo estis suteriĝonta sur la flughaveno de Jomsom. Ĝi flugis kun 18 pasaĝeroj kaj 3 deĵorantoj nur antaŭ 15 minutoj el Pokhara. Inter ili, 16 estis baratanoj kaj du estis danoj. Ili estis ontaj plilgrimoj al la fama templo de Muktinath. Kaj la danoj estis tie por pied grimpi.

La oficistoj de la flugkompanio ankoraŭ ne donis delalojn de la mortintoj kaj travivantoj. Inter ili 13 baratanoj kaj du deĵorantoj mortis. La danoj -  R Andreas and T Emilie  - estas sekuraj.

2012/05/08

Kontrauxlegxaj terposedantoj forpelitaj de Katmando




Finfine, la urbestra oficejo de Katmando hodiaŭ perforte forpelis la homojn kiuj okupis la malferman lokon laŭ la rivero Bagmati.

Ili estis fakte homoj el diversaj aliaj lokoj kiuj venis al Katmando, plej parte, sugestite de politikistoj kaj senprobleme okupis la multekostan lokon en la centra parto de la urbo Katmando.

La lokanoj de Katmando ĉiam petas al la loka oficejo forpeli ilin, ĉar ili ne nur akiras la lokon senpage, sed ili ankaŭ kreas problemojn. Antaŭ tri monatoj, la registaro anoncis keg xi estas preta donaci monon por veraj senteraj homoj. Nur tre malmulte da homoj iras por ricevi tiun subtenon. Fakte preskaŭ ĉiuj homoj, kiuj akiras teron en tiu riverbordon havas sian propran domon en Katmando aŭ en aliaj urboj. Ili venas tie nur ĉar ili deziras ricevi tiun multekostan teron senpage. Vidu ili konstruis tre modernajn domojn. 

Mi multe esperas ke oni plantu arbon en tiu loko kie niaj gefiloj povas ludi kaj ĝui etoson.


2012/05/07

Biciklado de Katmando gxis Lumbino


Okazis biciklado de Katmando ĝis Lumbino, la naskiĝloko de la Budho, je okazo de 2556a Budho tago. Venis raportoj ke partoprenis ĉirkaŭ 100 biciklantoj. La distanco inter la du urboj estas ĉirkaŭ 180 kilometroj.

Jen kalkaj fotoj:




2012/05/06

Budho-tago en la lando de Budho



Deziras al vi pacon, prosperon kaj feliĉon okaze de la la Budho.

En Nepalo, la budhanoj iras al budhismaj temploj kaj preĝas pro la paco de la mondo.

Ĉiuj diras ke la Budho naskiĝis en Nepalo. Sed budhismo de 2,500 jaroj suferas en Nepalo. En Nepalo nur 8-10 procento de popolo estas budhanoj kaj pli ol 80 homoj sekvas Hindusmon, la ŝtatan religion. Kvankam la registaro anoncis ke Nepalo de nun estas sekulara, la Hindanoj ankoraŭ volas regi la landon je nomo de sia religio.

Kaj la homoj en la registaro, ĉiam Hinduanoj, nur okupgas sin je farado de nova registaro kaj serĉado de plej mono-donaj seĝoj en la registaro.

2012/05/05

17 homoj mortis kaj 47 malaperis pro inundo

Minimume de 17 homoj mortis kaj pli ol 47 homoj malaperis, inkluzive de tri ukranaj turistoj, kiam okazis subita inundo en la rivero Seti en la Annapurna Monta Regiono de Machhapuchchhre kaj Sardikhola vilaĝoj en mateno de sabato (2012-05-05).

La rivero de Seti estis parte blokita pro terŝoviĝo kiu okazis antaŭ kelkaj tagoj je la alteco de 4,600 metroj. Kaj hieraŭ matene la kvanto de blokita akvo finfine puŝis antaŭen kaj trovis sian vojon, kiu kauzis neatendita inundo, laŭ la homoj kiuj iris tien por savi la viktimojn.

Soldatoj de Nepala Armeo ja ekis savadon de la homoj kiuj probable troviĝos en al riverbordo.

La rivero subite atakis la homojn vivantaj aŭ starantajn ĉe la riverbordo kaj kelkaj homoj troviĝis psote 5 kilometroj malsupre. Du domoj kaj 16 dometoj estis kunportitaj de la inundo.

Ĝis nun, inter mortintoj, nur Gopal Tamrakar, 70, de Kharapani kaj Archan Shrestha, 19, de Bagale Tole, Pokhara-8 estis agnoskitaj. Dhunge Buda, Chet Bahadur Thapa, Dorje Tamang, Chasme Budha, Bishnu Gurung kaj aliaj ankoraŭ ne troviĝis.

Tri ukranaj turistoj  - Ckopo Sygell, Ivan Mallkho kaj Polon Chukalla, kiuj loĝis en Traveler Guest House ankoraŭ ne troviĝis.





2012/05/02

Nova dramo en NEspA


Dramoj ne niam mankas en nia Nepala Esperanto-Asocio. Jen denove.

Nia dumviva gxenerala sekretario faras personajn decidojn je nomo de NEspA kaj sendas gxin al lia teamo de neesperantistoj. Devene.

Mi jxus trovis ke li sendis leteron al 51 homoj. Kaj mi povas diri ke malpli ol 5 inter ili kapablas kompreni kaj respondi gxin kun necesa graveco. Vi vidas ke inter la ricevantoj, ne estas mia nomo - li ne sendis tiun cxi mesagxon al dumviva membro kaj eksprezidanto de NEspA.

Kaj li skribis leteron la 25an de aprilo kaj diras ke oni devas kandidati gxis 18an de aprilo. Certe, ni cxiuj scias ke li volas esti tiel nomata "reprezentanto de NEspA al Sudazia komitato" kaj sendas informon tian por stultigi aliajn homojn en Nepalo kaj en eksterlando. Gxis kiam?

Samtempe mi vidas nomojn de Hori Jasuo, Kotha Siva Naga, S.S. Pol,  Adel Pakistano, s-ro Sasaki (Prezidanto de KAEM) kaj Probal Dasgupta (Prezidanto de UEA). Cxu vi vidis la eblecon respondi al tiu letero?

From: bharat ghimire <nespa_bharat@hotmail.com>

Date: 25 April 2012 8:20:51 AM GMT+05:45

To: Alinka Itahari <nepalaj-esperantistoj@yahoogroups.com>, <luno1962@gmail.com>, narendra Bhattrai <nrespero@hotmail.com>, poshraj <pos.subedi@gmail.com>, <himal66666@yahoo.com>, Parasar rijal <pr.rijal@yahoo.com>, <shree_pokharel@yahoo.com>, navin subedi <subedinabin@hotmail.com>, Novraj Buddha <navaraj_esp@yahoo.com>, Mukundaraj Pathik <mpathik@gmail.com>, mukunda2 chhatri <mb_kanchho@yahoo.com>, bharat Upadaja <bharatupadhyay24@gmail.com>, <archana_esperanto@hotmail.com>, <subasgautam@hotmail.com>, <cholnath@yahoo.com>, <rimalbinita@yahoo.com>, sita Ghimire <sitaghimire@nrb.org.np>, Shakuntala Dhakal <shakuntala.dhakal@yahoo.com>, philip pierce <nrc@wlink.com.np>, sudhir1 <esperantosudhir@gmail.com>, navinlal shrestha <skribu.navin@gmail.com>, Mukunda Chattrinova <muknda_chhetri@yahoo.com>, Hari Ghimire <acme_hari@yahoo.com>, Bisvambar Ghimirre <bg_yatri@hotmail.com>, Rupesh Bhattrai <rupesh556@hotmail.com>, Deepak Shrestha <dipakshrestha10322@yahoo.com>, Susma Kuikel <sus_kuikel@yahoo.com>, Nirmala Gautam <nirmalagautam50@gmail.com>, Rekha KC <rekha335@hotmail.com>, Bhagabati chapagai <abhagawati@hotmail.com>, kamala Lama <lamakamala@hotmail.com>, Sirjana Gautam <sg_gautam@yahoo.com>, Rabi Basnet <rabi252@gmail.com>, Sadana KC <sadanakc@hotmail.com>, Bholanath Baral <chbhoju814@gmail.com>, Ekraj kadaria <kadariya101@yahoo.com>, Dipika Shrestha <dipikashrestha2045@yahoo.com>, Sanjiv chauderi <sankuchy@gmail.com>, Tilaknepal ncttm <nepal_tilak@yahoo.com>, Dilli Rai <chamilingdilli@gmail.com>, bisha Gautam <bishwa.gautam@gmail.com>, Jesbant Poudel <yourssamy@gmail.com>, <lbbaniya@ntb.org.np>, Hareram Bista <hrbista@yahoo.com>

Cc: hori yasu <hori-zonto@water.sannet.ne.jp>, <kotha.nagasiva@gmail.com>, "S.S. Pol" <pssundar.11@gmail.com>, Adel Pakistano <adeelbutt84@gmail.com>, <renato.corsetti@gmail.com>, sasaki Prezidanto <ste3ru@mail.saitama-u.ac.jp>, Probal Dasgupta <probal53@gmail.com>
Subject: RE: Feliĉan Novajaron 2069

Karaj NEspA-anoj,

Nun estas tempo por elekti reprezentanto de NEspA al Sudazia komitato laŭ la decido de Unua SAS, en Katmando. Nun mi petas vin bv kandidatiĝi por ĝi senhezite ĝis venonta Sabate 18an de Aprilo.

Kriterioj:

1. Persono devas scii pri Esperanto-movado en la mondo kaj regiono.
2. Devas esti valida membro de NEspA.
3. Devas esti bona en Angla kaj Espeanto ĉar la elkektito devos komuniki per Angla al ne Esperantistoj precize al universitataj profesoroj kaj gelernatnoj. Devas krei artikon de taŭgeco de nia lingvo ktp. Kaj poste konvenkigi ilin por lenri nian ligvon. Ĉar ni celas disvastigi nian ligvon en la loko kie ĝi ne troviĝas.

Jen estas decido de Una SAS en Katmanduo.

  1. Aktivigi asociojn en ĉiuj sudaziaj landoj. 
  2. Instruii Esperanton en ĉefaj lokoj kie esperantistoj ankoraŭ ne troviĝas. 
  3. Fondi komisionojn de sudaziaj landoj. 
  4. Establi konton por Sudazio ĉe UEA. 
  5. Aperigi gazeton nomitan Sudazio almenaŭ unufoje en la jaro, rete aŭ surpapere. 
La elektita persono devas sekvi ĉiuj decidoj de una SAS.

Mi petas al ĉiuj membroj bv aktive partopreni kaj elekti reprezentanto de Sudazia komitato. Ankaŭ bv kandidadiĝi kaj havi kuraĝon por esti parto de la regiona movado.


Kore
Bharat Kumar Ghimire
Ĝenerala Sekretario

Kaj sekvis alian informon de la gxenerala sekretario la 29an de aprilo (ankaux gxin li ne sendis al mi) ke:
" Por Sudazia komitato neniu kandidatiĝis. Do, nuna sekretartio de la komitato daŭrigos ĝis NEspA havas alian decidon."



2012/05/01

Perflosa rajdo sur rivero Trishuli

Anstataux auxskulti prelegacxojn de politikistoj, kiuj kutime kaptas sxancon de Majo Tago, por allogi malricxajn laboristojn, mi verutis al Dhading distrikto por gxui perflosa rajdo.

Estas ja amuza, preter rakontado. Mi bedauxras ke mi ne povis foti sin dum rajdado, kiam venis akvo ondo de la rapidega monta riverso sur nia flosboato.

Jen kelkaj fotoj de ni: