2012/04/07

Vizito de Irana samideano


Matene vokis min Poshraj per telefono. Li diris, "Hodiaŭ okazos prelego de Irana samideano ĉe Thamelo."

Mi diris,"Ne. Eble estis eraro ĉar ne venis invito al mi." 

Poste li sendis al mi la leteron de Bharat, kiun li skribis al liaj amikoj. Estis 44 homoj kiuj ricevis la inviton kaj mi ne estis en tiu listo! Mi ne scias ĉu mi estas amiko aŭ malamiko. Eble mi estis forpetlita de mia dumviva membreco, aŭ li ne volis ke mi venu al tiu kuveno.

Mi ne volis estis ne invitita gasto de nia asocio, aŭ en sekretaj kunvenoj. Sed poste pensis ke kiam venis informo de vic-prezidanto, ne estos malbone iri tien. 

Estis nun Philip kiam mi eniris. Mi bonŝance povis paroli en Esperanto kun li pri diversaj aferoj. 

Poste venis Bharat. Li diris ke li faros liston kaj tiuj kiuj venos al la asocio devos balaii en al asocio ! 

Venis Indu kun Hamid Shaeri, la esperantisto el Irano. Poste sekvis Poshraj kaj Narendra. Do ni estis ses partoprenantoj el 44 invititoj.

Ni interese babilis, ĉefe pri Esperanto-movado en Irano kaj ĝenerale pri Irana sistemo. Li estas interessa kaj inteligenta persono. Li vizitis Nepalon antaŭ kvar tagoj kaj post kelkaj tagoj, li vizitos Baraton. Li diris ke li konas ankaŭ Hamjeh Shafee.

Je la fino venis ankaŭ Nabinlal kaj Bishwa.

Mi donacis al li libron "Vojaĝo al Muktinath" kaj salutkarton kun la bildo de Zamenhoto. Mi deziras al li agrablan vojaĝon en Nepalo.



No comments: