2012/04/01

Festivalo de Janabahadjo



[fotoj kaj filmo faritaj de mi]
Hodiaŭ okazis la ĉaro-festivalo de Janabahadjo en Katmando. La templo de Janabahadjo lokas apud la centro de la urbo. Por la jara evento de la festivalo, oni kontruas la ĉaron ekster la urbo-centro, ĉe Tindhara, antaŭ la reĝa palaco (nun ĝi estas nur muzeo). 
Janabahadjo aŭ Arjavalokiteŝor (kiun ne-nevaroj ankaŭ konas kiel Seto Machhindranath) estas la diaĵo laŭ la Mahajana Budhismo. Oni kredas ke li estas la Bodhisato, kiu ne volis fariĝi Budho kaj liberiĝi sed atendis ĝis kiam la tuta mondo estas preta budhiĝi. 
La 36-futo-longa ĉaro, farita per ligno, kiel alta turo sur kvar grandaj radoj, estis estis kontsuritaj per tradicia metodo. Oni ne martelas najlojn sed bindas tiujn grnand kostruaĵon per longaj kaj fortaj herboj.
Oni prenis la idolon de Janabahadjo en palankeno de la templo ĝis la loko de la ĉaro ĉe Tindhara hodiaŭ vespere. Sekvis longa religia rito. Kaj lokanoj tiris la grandan ĉaron laŭ la larĝa vojo kaj antikva mallarĝa strato, ĝi Ason, la historia centro de Katmando.
 La festivalo komenciĝis eble antaŭ 500 jaroj. Ĝi daŭras dum kvar tagoj kaj oni tiras ĝin tra la centra vojo de la urbo – de norda parto ĝis la suda parto, laŭ la historia reĝa palace de Hanumandhoka.
 La festivalo suferas pro stranga problemo : La registaro konstruis grandan ponton trans la strato kaj la granda ĉaro devas veturi laŭ la mallarĝa vojo. Pasintan jaron, la ĉaro perdis bilancon kaj faliĝis. Almenaŭ kelkaj homoj vungiĝis pro la akcidento. Tiaj problemoj okazas kiam enmigrantoj regas Katmandon kaj la indiĝenoj restass tro ĝentila neprotesti por konservi iliajn kulturajn rajton. 

No comments: