2012/03/23

Pahacharhe, festivalo de ĉevaloj en katmando



 

Hodiaŭ estas la lasta tago de Pahachahre, la diina fstivalo de Katmando. Estis la tago por preĝi al diinoj protektantaj kaj en tiu tago. Oni kredas ke Katmando-Valo estas protektita de diinoj en ok anguloj ĉirkaŭ la valo. Tio jam estas nia kutimo de centoj da jaroj.
La unua tago estas la ĉefa tago de Pahacharhe. Oni preĝas al diinoj en siaj temploj, invitas gastojn al hejmo kaj ankaŭ preĝas al la sin kaŝanta Ŝivo kiu aperas unu foje en la jaro. Lin oni nomas "Lukumahadjo".

Dua tago estas la Salajaa (Ghodajatra) la konkurso de ĉevalrajdantaj soldatoj. Originale, la tago estas por la ĉevalo de diino Balkumari. Laŭ legendo, en tiu tago, iu reĝo vidis ke simpla farmisto venis al la palaco en Patan kun mirakloj kaj la reĝo tuj donis lin rajton rajdi lian ŝatatan ĉevalon. Tiu farmisto poste rajdis ĝin ĝis la templo de diino Balkumari. Poste tiu tago fariĝis ĉiujara evento.

Sed eble antaŭ 80 jaroj, tiama reĝanto adoptis tiun tagon por prezenti programo de ĉevalrajtandaj soldatoj, por feliĉigi la reĝon (kaj la prezidenton hodiaŭ). La presidento, ĉefministro kaj aliaj altrangaj oficistoj sidas dum tuta tago kiam la soldatoj prezentas ludojn.

Hieraŭ estis la palankeno procesio de la festivalo: la ceremonio de tri fratinoj Diinoj kaj aliaj. Homoj metas idolojn de diinoj en malgrandaj palankenoj kaj portas ilin ĉirkaŭ la malnovaj stratoj.

Estas tri grupoj da homoj: kun flavaj, ruĝaj kaj bluaj ĉapeloj – ili apartenas al la grupoj de tri diinoj. Mi ricevis senpagan manĝeton sur la strato. Estas amuze, ĉiu grupo havas apartan koloron de ĉapeloj por distingi ilin kaj dancante, ludante muzikon (kaj drinkante arakon) ili ĝuas la festivalon surstrate.

La festivalo estas precipe de la indiĝenoj de Katmando-Valo, te, la nevaroj. Do, la enmigrantoj ne ĝuas ĝin. Ili fakte ne havas tian tradicion. Do, la ĵurnaloj ankaŭ ne prezentas pri tiu grava evento juste. Ili nur montras kiel feliĉe la presidento kaj ĉefministroj lukse ĝuas la armean ludon.

Sur la strato ankaŭ la indiĝenoj ne povas ĝui la festivalon gaje. Jam svarmis enmigrantoj en Katmando. Por novaj enmigrantoj tiu ĉi festivalo estas nenio, ili perforte klopodas ĉagreni la lokanojn. Ekzemple, ili prenas siajn aŭtojn aŭ motorbiciklojn al la loko kie oni prenas la palankinon de la diino kaj marŝas lokanoj en karnivalo. Eble ni devas atendi ĝis kiam vere venos etna autonomio en Katmando-Valo.




[fotoj krom la unua estas elsxutita de reto. Filmoj faritaj de mi mem]

No comments: