2012/03/05

Kvina tago de SAS : Mi ricevis ateston!

Hodiaŭ la kvina tago de SAS. Metene mi iris al al seminariejo je la 8.10 am kaj neniu estis. Du knaboj estis puriganta ujojn en la kuirejo. Shri venis kaj diris ke li portos mian karton poste. Bharaat venis je la 8.30 kun legomoj. Je la naŭa komencis ekzerco de kantado de Esperanto-kantoj. Ni ĝoje kantis.

Intertempe la matenmanĝo estis preta kaj kelkaj homoj iris supren por manĝi. Inkluzive de Indu, kunportis mangaĵojn en la teraso. Do, s-ro Hori diris ke ni ne devas manĝi dum kurso kaj s-ro Pal ankaŭ diris ke tio ne estas deca maniero. Post la kantado kaj diskuto pri la 10 demandoj pri Esperanto, ni iris supre por manĝi. Jam ne manĝis 20 homoj kaj manĝaĵo elĉerpiĝis (devis estis mangaĵo por 60 homoj). Sanjiv donis al mi lian parton de pano.

Mi povis donaci kopiojn de mia libro "Vojaĝo al Muktinath" al barataj kaj pakistana amikoj.

Prelegis Adeel Butt pri la Esperanto-movade en Pakistano.

Ĉar restis multe da tempo por la prelego de Bharat, Hori denove kantigis nin la Internacian Himnon. Mi klopodis kaj mi bonŝance fariĝis la unua esperantisto kiu ricevis la ateston por kanti la Internacian Himnon parkere! Ankaux provis Kotha kaj Indu sed ili ne sukcesis.
[Foto: Shiva]
Kaj daŭris prelego de Bharat (la tekston legis s-ro Sri). Mukunda kaj Archana estis invitiaj por klarigi pri la junulara situacio.

Poste venis tempon por manĝi kaj mi forkuris al mia laborejo. Post la manĝo daŭris muziko-prezentado de Hori Jasuo. Ankaux mi provis ludi la nazmuzikilon.
[tiun cxi foton mi prenis el la blogo de Shiva]
Bharat rakontis pri lia artikolo en la angla lingvo pri Budhismo. Li foje legis la artikolon.Fine Hori Jasuo, SS Pal, Indu Thapaliya kaj Adeel Bhut prezentis siajn opiniojn pri graveco de Esepranto kiel ponto-lingvo de Suda Azio.

Bahrat subite/planite anoncis ke devas esti sekretario de SAS komitato, devas esti ankaŭ SAS fonduso. Hori proponis ke Bharat estu la sekretario de SAS.

Sri anoncis ke la okazonta bankedo estos senpaga. Ni havis unu horon da paŭzo.
Je la 6.30 venis multaj homoj, salutantoj kaj komencantoj, eble ĉiuj estis alinĝintoj. Ni manĝetis trinkis kaj drinkis. Mi becaurinde ne povis drinki ĉar mi devis rajdi sur motorbiciklo...

Shankar Sah kantis en la bangala lingvo kaj kiel kutime, nepalanoj kantis en Nepali lingvo. Unu sinjoro eĉ diris ŝercon en Nepali lingvo. Krom la drameto de Hori kaj Indu, neniu parolis en Esperanto. Ni ĉiuj iel dancis en la granda grupo en la malgranda spaco, puŝante unu la alian.Inter ĉiuj Deepa Thapa, komencantino, fariĝis centro de dancejo; ŝi ankaŭ ĝoje dancis kun ĉiuj.

SS Pal estis precipe malfeliĉa ĉar nenio kantis en Esperanto kaj ni montis nur la ĥaosan kulturon. Li diris, "Tia seminario ne povas okazi en Kalkoto".

Antaŭ ol mia foriro, Subhas montris malkonteto ke mi skribis ke s-ro Marko helpis nin okazigi IHRon, ke mi fondis klubon de Esperanto "kun Nevaroj". Kaj li sugestis min havi altan penson.























No comments: