2012/03/06

Sesa tago de SAS: Kie post du jaroj?

[Foto: Shiva]
La unua Sud-Azia Seminario de Esperanto, en Katmando (okazis 1a-6a de marto, 2012) hodiaŭ finiĝis oficiale. 

Ĉ 20 homojr venis hodiaŭ. La kurso de Hori malfruiĝis ĉar la matenmanĝo pretiĝis malfrue. Ni kun ekantis la himnon. Kotha el Bharato ricevis la ateston kiel parkera kantanto de ĝi, sed Indu malsukcesis. 

Okazis komitata kunsido, en kiu mi ne ĉeestis.

Dum la ferma programo, la landaj reprezentantoj parolis pri la graveco de kunlaboro de la landoj de Sud-Azio. Oni ankoraŭ ne decidis kie kaj kiam okazus la venonta SAS sed oni formis provizoran komitaton kiun sekretarios Bharat (li mem promonis!). Kaj ili ankaŭ parolis pri kreo de fonduso por Suda Azio. La KAEM-ano de Nepalo, Mukunda gratulis kaj dankis cxiujn sed ne diris kial li petis monan subtenon el KAEM por SAS kaj kiom da mono venis el KAEM.

Mi proponis ke tiu kio okaizis dum pasintaj ses tagoj ne povas esti nomita kiel seminario kaj mi diris, aux ni okazigu veran seminarion pri speciala temo kaj ke gxi estu serioza, aux ni okazigu kongreson kun cxiaj partoprenantoj. Kelkaj homoj ja diris ke tia organizado ne estu nomita kiel seminario sed ĝi pli taŭe nomiĝu Sud Azia Kongreso de Esperanto (SAKE). Anstataŭ atingi konkludon, ili diris ke ni poste diskutos per reto.

Espereble iu (eble Kotha?) malfermos diskutejon retan pri Suda Azio. 

La raporto pri la seminiaro, kiun kompilas Kotha estos dissenditaj al la membroj per reto cxar li ne sukcesis fini gxin gxis hodiaux. Mi miras kial reprezentanto el Barato devis voluntuli kiam tiom mlute da gravaj esperantistoj en Nepalo kunlaboris por SAS.

Dum la tuda periodo, mi ne vidis iujn ajn el Pokhara brancxo de NEspA. Ecx la skretario Himlal ne aperis. Cxu ili ankaux ne estis kontentaj?

Hori el Japanio kaj Pal el Bharat ricevis ŝalon kaj aliaj reprezentantoj ricevis "ĥadaon" kiel donaco de honoro.

1 comment:

Unknown said...

Kara tiuj tinyurl-oj ne funkcias nun.. :(