2012/02/27

Tri homoj mortis pro bombeksplodo en Katmando



Tri homoj mortis kaj sep aliaj vundiĝis kiam epksplodis bombo en Katmando, proksime al la oficejo de la ĉefministro kaj aliaj ministroj. Du mortis surloke kaj alian survoje al hospitalo.

La bombo eksplodigxis je la 1:25ptm (0740 GMT) apud la distrikta tribunalo, ĉe Babarmahal, estker la komplekso de registaraj oficejoj, nome, Simha Durbar.

Ankaux estis apude la oficejo de la sola sxtata importorganizanto de benzino, kiurgaso ktp. La oficejo estas dauxre kritikata pro gxia korupta strukturo, malprofito, prezkreskigxo kaj malhavebleco de benzino de multaj monatoj.

La tuta urbo estis kaptita de paniko pro la bomb-eksplodo, tamen la polico diris ke la situacio normaliĝos pots kelkaj tagoj. La polico tuj fortigis la sekurecon de la urbo.

Laŭ la raportoj, etsis la ago de tiel nomata "Unuiĝintaj Etnaj Frontoj", kiuj probable volis minaci al regisaton kiam la registaro preskaŭ decidis ne dividi la landon laŭ la etnaj grupoj, kaim la lando estos rekonstruita en federacia sistemo.

Aliaj homoj kredas ke eble tio estas la truko de membroj de la politika partio kies ĉefo estis ĵus malliberigita je korupcia skandalo.

Oni timas ke ĝi denove puŝos al alia kunarmila batalo kontraŭ la registaro. Nepalo jam multe suferis pro la Maoista batalo, kiu prenis vivojn de pli ol 13,000 homoj dum 10 jaroj. Kaj la registaro ankoraŭ ne povis fin aranĝi al sortojn de pli ol 3,000 militistoj, tiamaj.

Intertemple, la Ministro pri Homaj Aferoj petis al politikaj partioj,k civitanaj organizaĵoj kaj ĵurnaloj por pacienco kaj petis helpon por daŭrigi pacon en la lando.

Bedaŭrinde ke la akcidento okazis nur du tagoj atnaŭ la tiel nomata SAS seminario okazonta en Nepalo. Ankaŭ en 2005, okazis puĉo de la reĝo kaj ni devis prokrastigi la jam decidita Azia Kongreso.
Por detala novajxo en la angla:
http://www.bbc.co.uk/news/world-17175664
http://www.shanghaidaily.com/article/article_xinhua.asp?id=53552

La Brita Ambasadorejo publikigis gxian anoncon pri la situacio en Nepalo. Gxi infomas pri la terorisma atako en Katmando en gxia retpagxo:
http://www.fco.gov.uk/en/travel-and-living-abroad/travel-advice-by-country/asia-oceania/nepal
La anonco estis jena (gxin mi tradukis per la google-tradukilo):
"Estas ĝenerala minaco de terorismo. Atakoj povas esti indiscriminado, inkluzive en lokojvizitadita de expatriados kaj fremdaj vojaĝantoj. Tie daŭre estas izolitaj incidentoj debombo atakoj (malgranda improvizita bombojn), pafadoj kaj politika perforto tra Nepalo,inkludante en Kathmandu. Tiuj incidentoj rezultigis la morton kaj lezo de Nepalo civiluloj.Turistoj nur tre foje estis vunditaj. Tiuj agoj estas efektivigita de diversaj politikaj kajkriminalaj grupoj, speciale en la Terai (suda ebenaĵoj). Vi devus praktiki singardeco en publikaj lokoj kaj prenu loka konsilo."

No comments: