2012/02/06

Nenio estas normala en Katmando





 Nepalanoj vivas en 21a jarcento. Ili uzas la plej novan modelon de auxtomobilo, komputilo aux posxtelefono (mi parolas pri urbanoj). Ili vestas sin per la plej bonkvalitaj vestajxoj. Ili ankaux iras al luksaj restoracioj. Sed ili vivas mizere cxar ili povas acxeti cxion sen ne la registaron.

La komunista registaro, kiu pavis gixan vojon al al povo post tiel nomata "popola milito",nun gxuas politikan povon sed malsukcesis doni ecx centonon de kion ili antauxe promesis dum la milito. La vivo ecx en la plej garanda urbo, Katmando, esttas simpla hxaoso. Nenio estas normala en Katmando!

ELEKTO:
Nuntempe, homoj povas gxui elektron nur du cxirkaux 14 horoj cxiutage. Kaj ili devas vivi per kandeloj cxiunokte. Imagu vivo sen elektro. Ili nek povas rigardi televidon, nek uzi komputilon aux interreton ktp. La gestudentoj ne povas studi librojn aux fari hejtaskon. La dommastrinoj devas kuiri mangxajxon sub la lumo de kandelo. Kaj oni ecx ne povas enpusxi aeron en iliaj auxtomobiloj sen elektro......

AKVO:
La registaro disdonas "trinkeblan" akvon sed gxi venas nur unu aux du foje en semajno en katmando. Do homoj devas kolekti akvon sur la tegmento. Kaj, ecx tiu akvo estas terure malpura. Oni ne poarlas pri la kvalito kiam ecxa tia akvo malfacile akireblas. Azia Evolua Banko (ADB) donis tiom multe da mono al la registaro por komenci novan projekton sed la mono plejparte iras al posxoj de kelkaj koruptaj politikstoj kaj oficistoj kaj la projekto ankoraux pendas super nenio.

BENZINO:
De pli ol tri monatoj ne suficxe haveblas benzino por auxtoj aux motrobiickloj. Homoj kredis ke trovigxos benzino post plimultigo de gxia prezo. Post la plimultigxo de kosto de benzino, la tiel nomataj studentgupoj (nur pupoj de opoziciaj partioj) organizis strikon en urboj. La sudentoj ricevis iliaj porciojn sed la popolo ankoraux devas vivi en mizero. Ecx post plialtigo de gxia prezo, benzino ne estas acxetebla.

KUIRGASO:
Simile okazis la la kuirgaso. Mankas gaso por kuiri en Katmando. Homoj ecx ne scias kiel kuiri mangxajxon. Cxio do vendigxas en la nigra merkato. Cxiuj scias ke gxin oni povas akiri se ili estas preta pagi pli, sub la tablo. Okazis ecx tiel ke homoj forkaptis auxtomobilo kun multaj kuirgaso kaj forrabis gxin. Ili pagis kontraux la gaso nur tiom kiom preskribis la registaro.

Ni suspektas ke venos tiu tago baldaux kiam homoj forrabos unu la alian...same kiel tio okazis en afrikaj lantoj dum grandaj internaj militoj.

Cxio okazas en Nepalo nur cxar en la registaro estas nur tiuj politikistoj kiuj nur sercxas krommonon, kaj ili subtenas kontrauxlegxaj komercisoj. Estas tiel malfacile vivi en Nepal.

1 comment:

Wotanimport said...

Estas tre priplorinde, ke multe da aferoj povus esti pli bona en via tiom bela lando, se la poshoj de politikistoj estus iom pli malvasta. La du najbaraj landopj de Nepalo saltas antawen kaj nur la lando en la mezo ne movighas - aw ech retroiras. Ve! Kiam shanghos tiu situacio?