2012/02/24

Bondezirojn al SAS

Mi tutkore deziras sukceon de la unua Sud-Azia Seminario de Esperanto, okazonta en Katmando, Nepalo.

Estas nepre ĝoja ke partoprenos homoj el Nepalo kaj Barato. Laŭ la plej nova listo mi ricevis, pli ol 40 nepalanoj ĉeestos. Ĉiu pagis 1500 rupiojn, do ni jam kolektis 60,000 rupiojn (=600 eŭrojn). Super tio, la orgatnizantoj petis monan subtenon el Germanio, Japanio kaj aliaj landoj. Inter ili iu Germano affable donacis 5,000 rupiojn. Samtempe KAEM mem decidis sendi monan subtenon por la seminario. Kaj, KAEM eble ankaxu decidis subteni iun pakistananon por vojaĝi al Nepalo, por partopreni en la seminario. Mi opinias ke tio estas granda sukceso, almenaŭ finance.

Venos el Barato sepanoj.  Tri el Kalkato, unu el Haidarabado, unu el Tirupati, 2 el Baglolo. Unu pakistanano venos per subteno de KAEM. S-ro Hori certe venos. Estas granda sukceso!

La 23an de januaro, la organizanto skribis ke “tiuj kiuj ne aliĝas la la decedita sumo kaj kondiĉo, ne rajtas partopreni.  Partoprenantoj ricevos tri vegetarajn manĝojn 2a, 3a  kaj 5a. Ankaŭ tri matenmanĝoj.  Ni ĉiuj serĉos lokon ĉi semajne por la kunveno kaj raportos sabate. Se ni ne trovos malmulte kostan lokon, tiam ĝi okazos ĉe NEspA oficejo. Ni ĉiuj laŭeble gastigu al niaj gastoj kaj ĉiuj devos informi ĝis la venonta sabate.  Pri la financaj aferoj, SAS devos mem stara, do ni ne uzos fonduson de NEspA.”

Mi aŭdis ke prelegos Bharat Ghimire, Indu Thapaliya, Mukunda Pathik, Nabin Subedi, Bishwa Gautam kaj aliaj gravaj esperantistoj. Ili certe prezentos inteligentajn prelegojn pri diversaj flankoj de Espearnto kaj suda Azio. Mi multe esperas ke vi havos multon por lerni el Nepalo kaj nepalaj esperantistoj. Tiel, ĝi estu inteligenta kunveno de inteligentuloj de la regiono.

Tamen, ni ne forgesu ke okazigo de landa konreso de NEspA estas pli grava ol ia tia internacia evento. Ni jam malfruiĝis je 16 monatoj. Mi kredas ke oni diskutos pri demokratiiĝo de Esperanto-asocioj de sudaziaj landoj dum la seminario.

Mi tre bedaŭras ke mi ne povos partopreni el tiu hitoria evento pro mia laboro. Mi deziras al vi sukcesan seminarion kaj agrablan restadon en Katmando. Dankojn!

No comments: