2012/02/05

Birda Gripo en Itahario



Malgraux amaso da mono elspezata je kontrolo de birda gripo, la malsanego trovigxas denove kaj denove en Nepalo.

Nur hieraux trovigxis denove la malsano de birda gripo en la farmejo de kokidoj en la regiono de Itahario. Laux la raportoj, cxirkaux 7,000 da kokidoj mortigxis pro la malsano en Khanar kaj Itahari regionoj de Sunsari distrikto, en la orienta parto de Nepalo.

Cxefo de Diretejo de Natia Besto-Sano d-ro RAm Krishna Khatiwoda diris al la jxurnalistoj ke la birdoj fakte mortigxis pro la birda gripo.

La oficistoj suspektis pri alveno de birda gripo post mortigxo de pli ol 5,000 kokidoj en tiuj regionoj. Kaj, la raporto el brita ekzamenejo konfirmis pri alveno de tiu malsanego.

Oni avertis ke tiu gripo ankaux povas ataki al homoj kiuj vivas cxirkauxe. Unu virino kiu logxas proksime, Jastimta Rai, diris ke sxi malsanigxis pro la malsano de kokidoj.

Ihatari estas la urbo kie vivas kelkaj esperantistoj.

No comments: