2012/01/25

Nepalanoj estas kvara plej multe seks-serĉantoj de la mondo!

Oni kredas ke nepalanoj estas hontemaj por paroli/diskuti pri sekso - estas tabuo inter kaj vilaĝanoj kaj urbanoj. Tiuj kiuj parolas pri tio kun iu ajn krom intimaj amikoj estas ĝenerale kritikataj. Eĉ geedzoj ne parolas pri tio en publiko. Sed, vidu, jen la Google malkovris la veron - laŭ la Google retserĉilo (eldonita en iu loka magazino), Nepalo estas la kvara lando kie homoj plej multe serĉas informon pri "sekso" en pasintaj 15 tagoj de 2012 !!!

Tio montras ke kvankam nepalaoj ne volas/ne rajtas paroli pri tio publike, eĉ en familio, la demandoj pri sekso kuŝas (aŭ staras ) en niaj kapoj kaj ni ĝenerale serĉas infomron pri tio per Google ŝercilo solece.
Sendube, sekso estas beno de la dio kaj ni ĉiuj vivas per/sur/sub/ĉe…sekso. Sed la nuntempa socioeto en nia flanko de la mondo estas tia ke oni ne rajtas eĉ pensi pri tio. Aŭ, pli rekte, la estroj de la societo ne permesas pensi, scii pri tio. Dank' al Google, aŭ la Interreto ĝenerale, homoj legas, vidas, lernas, ĝuas sekson. Tiel hipokrita estas nepala societo.

La jara raporto de la Google Insight montras ke Nepalo estas la 10a lando, kiuj plej multe serĉas informon pri sekso per Google dum 2011. Nepal staras post Srilanka, Barato, Papua Novgenio, Ithiopio, Pakistano, Bangladeŝo, Vjetnamio, Kombodio kaj Somalio. Interse, tiuj landoj estas evoluiĝantaj, malriĉaj kun fermitaj societoj. Male, homoj de Usono aŭ ĝenerale Okcidento havas malpli da intereso pri sekso, je angulo de retserĉado.

La raporto ankaŭ montras ke inter la tuta aro de nepalaj reto-uzantoj, 64 procento da homoj serĉas pri sekso. Nepalo estis seva lando inter la serĉantoj de informo relata al sekso per Google.

Nu. Ne povas estis ke homoj en historiaj epokoj ne parolis pri sekso. En Katmando, dekoj da templo havas bele cizitajn ligno-arton kun erotikaj figuroj. La plej alte odorota figuro de Hinduoj estas vira seksorgano. Ni tre bele intermiskis sekson kaj filozofion kaj kredas ke sekso estas adorinda parto de nia vivo. Do? Ĉu ni ne pensas pri sekso? Certe jes. Sekso estas nek tro laŭte babilema, nek kaŝinda afero. Tio estas tio kio ĝi estas jam de bilionoj da jaroj. Sed poste, tiel nomataj instruistoj de la regilioj perforte kaŝis originalan religon kaj prelegis ke oni evitu parolon/penson pri sekso. Kaj, la religiaj kaj kulturaj kovroj al sekso ne plu ovas teni sciemon de homoj.

2012/01/24

Tamangoj celebras novan jaron


Homoj el la Tamango-komunumo hodiaux celebris ilian Novan Jaron. La Tamangoj estas unu el nepalaj etnoj. Ili originale logxas en montoj cxirkaux la Katmando-Valo. Sed multaj el ili jam enmigris en Katmando nuntempe. Kaj, la plej granda ceremonio hodiaux ili organizis en la centro de Katmando.

Ili bonvenigas la jaron de drako cxifoje.

Mi vizitis la ceremonejo posttagemeze hodiaux. Homoj de tiu komunumo svarmis. La politikistoj prelegis. Multaj el ili diris ke ili postulas autonoman regionon en la federala sistemo. Kaj, ili ekos alian revolucion se la nuna registaro ne donos al ili ilian auxtonoman sxtaton, aux se la sxtato donota al ili estos mailpri grnada ol ilia revo.

Knabinoj de tiu komunumo en tradiciaj vestajxoj aspetis bele. Kvankam ili (almenaux en Katmando) vivas moderne, multaj el ili venis kun tradiciaj vestajxoj. La knaboj ne videblis en tradiciaj vestajxoj, tamen.

2012/01/21

Nepalaj partorenontoj al la UK en Hanojo 2012



Estis la 31a de demebro , kiam okazis kunveno pri nepalaj partoprenantoj al la UK en Hanojo. Tiam la ĝenerala sekretario Bharat diris ke neniu jam estas preta parotpreni en la UK ĉi jare. Li ankaŭ diris ke neniu eksteralandanoj jam montris intereson subteni nepalan partoprenantojn ĉi jare. Li vokis peton ke oni kontaktu lin kun la sumo por aliĝi laŭ la unua kotozo-plano. Sed neniu donis al li la sumon. Do, ni konkludis ke NEspA ne devis zorgi pri subteno al partoprenontoj.

Hodiaŭ mi hazarde surfis al la retpaĝo de UEA kaj trovis ke jam 9 nepalanoj aliĝis!
Jen la listo de aliĝintoj el Nepalo:

Nepalo
  1. S-ro Prakash Ghimire 
  2. S-ro Bishwambhar Ghimire 
  3. S-ro Bharat Kumar Ghimire 
  4. S-ro Devi Prasad Neupane 
  5. S-ro Himalal Parajuli 
  6. S-ro Parashar Rijal 
  7. S-ro Sitaram Sharam Dhakal 
  8. S-ino Indu Devi Thapaliya 
  9. S-ro Janardan Uperty 

Surprizoj ne niam mankas en nia asocio. Sed ĉifoje, ja estas plezuro por ni ĉiuj ke tiom multe da nepalanoj partorenos en la UK. Bonege!

Gratulon kaj sincerajn bondezirojn al la partoprenontoj. Kaj, mi multe deziras ligi pli da nomojn en la listo de aligxintoj.

Mi estas iom stulta. Inter ili mi ne auxdis pri Bishwambhar Ghimire (la unua aligxinto el Nepalo) kaj Devi Prasad Neupane. Ili volas elspezi tiom multe da mono por partoreni en la UK. Do, devas esti diligentaj esperantistoj, cxu ne?

2012/01/17

Vizito de ĉina ĉefministro en Nepalo


foto:  http://www.ctv.ca
Kiel granda surprizo venis la ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Katmando la sabaton (2012-01-14). Post lia nuligo de planita vizito al Nepalo antaŭ unu monato, nepalanoj timis ke li ne estis kontenta pri nepalaj politikaj evoluoj. Sed ili tiel montris ke Ĉinio ja estas amika al ĝia malgranda najbaro. Li estas la plej alt-ranga politikisto el Ĉinio kiuj vizitis Nepalon dum pasinta dekjaro.

Lia vizito estas denove, preskaŭ sekreta - nek la ĉina ambasadoro al Nepalo nek nepala ambasadoro al Ĉinio sciis ke li vizitos al Nepalo tiel subite. Li revenis el Doha kaj vizitis Katmandon, ŝajnis ke nur kelkaj homoj en Katmando sciis pri lia plano. Eble, la ĉefministro ne volis fanfaroni pri lia plano pro timo de tibetanaj refuĝintoj.

Dum lia 5-hora restado en Katmando, li havis gravajn kunvenojn kun estroj de nepala registaro - kun la presidento Dr Ram Baran Yadav, la ĉefministro Dr Baburam Bhattarai kaj aliaj politikistoj. Li tiel pli larĝigis la amikeco, interkompreno kaj interhelpemo. La ĉina ĉefministro montris deziron helpi Nepalon je evoluo de akva elektro-produktejo, konstruado de diversaj aliaj konsruaĵoj. En tute Nepalo ricevos helpon kio igalas al la sumo de 55 miliono da eŭroj je paco-farado, pli fortigo de polico ktp.

Ĉinio ĉiam estas amika al Nepalo ĉar ĝi estas unu el gravaj najbaroj. Ĉinio neniam povas toleri ke Nepalo iĝos centro de kontraŭ-cixaj agadoj. Alanistoj tie ĉi opinias ke Ĉinio volas subteni Nepalo je la kosto ke Nepalo konsentas je ĉina policio de unu-Ĉinio, te, Nepalo ne subtenu tiel nomata "liberigo de Tibeto". 

Antaŭ la alveno de la ĉefministro, la registaro plifortigis la sekurecon de la urbo. La policanoj arestis centojn da tibetaj refuĝintoj kiuj estis protestantaj sur la strato. Kaj ili estis liberigita post forflugo de li.

2012/01/16

Veturo sur ŝarĝveturilo


La sabaton kaj dimanĉon mi vojaĝis al vilaĝo Bijayapur de Dhading. Vivas tie miaj malproksimaj parencoj. Mi iris tien kun mia familo. Ĉar mankas busoj kaj multaj homoj volis reiri al sia vilaĝo, ne estis sufiĉe da seĝoj en la buso. Do, mi klopodis sidi sur la tegmento de la buso! Estis mallarĝaj vojaoj laŭ la montoj kaj estis danĝera valo apude. 

Mi ĝuis la estoson vilaĝan kaj manĝaĵo freŝan. 

Dimanĉe mi revenis. Ni devis marŝi dum du horoj kaj duono kaj kiam atingis al la ŝoseo, denove mankis busoj. Kaj do, ni pretigis sin grimpi sur ŝarĝveturilo kaj sidis surgenue kaj veturis al Katmando. Iel estis tre aventura vojaĝo.

Mi bedaŭ ke mi ne povis ĉeesti en la Esperanto-kunveno, tamen.

2012/01/14

Nepala knabino gajnis internacian titolon en Ĉinio



Knabino el Nepalo Samriddhi Rai sukcesis ricevi titolon de "Miss Personality" en la monda konkurso de Miss Tourism Queen International, pasintsemajne.

Ŝi staris kontraŭ 92 konkursantoj el diversaj landoj kaj prenis la titolon je nomo de Nepalo. Ŝi gajnis Miss Nepal Tourism en la jaro 2011 unue por partopreni en tiu ĉi internacia evento. 

Mi ne scias ĉu tia moderna/okcidenta modo elekti knabinon laŭ la korpa figuro aŭ oni dire lertaj respondoj estas bona aŭ ne. Ankaŭ en Nepalo kelke da komunistaj virinoj ĉiuj jare protestas (kiel rito), sed iliaj filinoj troviĝas en stratoj kun tro mallongaj jupoj aŭ ili studas en Usono kaj do… estas vane protesti kontraŭ la okcidenta vento se vi mem ne povas doni al ili bonan edukon kaj introuon pri nepala kulturo.


2012/01/11

Katmando detruata de barbaroj


Maoistoj estas famaj en Nepalo – ne por konstrui ion ajn sed por detrui kiun konstruis antuaxa generacio. Ili malkonstruis milojn da domoj, oficejoj, hospitaloj, lernejoj kaj eĉ temploj. Sed ili neniam havas sperton konstrui ion utilan por la nova generacio. Jen vidu , la maoista registaro detruis malnovajn domojn kiel rabobestoj dum la brila tago en Katmando.

Oni elektis D-ron Baburam Bhattarai, la vic-ĉefon de la Maoista partio UCPN-M, ĉar antaŭaj tri ĉefministroj ne montris emon finverki la konstitucion. Ili promesis fini ĝin en du jaroj sed jam ne finiĝis kaj pasis kvar jaroj. Ili daŭre interbatalis por kapti la plej profitdonajn postenojn en registaro. Korupcio estas la sekreto de plej multe da politikistoj. Aŭ ili simple dormas en la konstitucia asemblejo.

Sed, la ĉefministro trovis novan laboron : Li tuthjazarde disfaligis malnovajn loĝejojn apud la stratoj de Katmando, por doni pli da spacon por novaj importitaj aŭtoj.

La ĉefministro venis el vilaĝo Khoplang de Gorkha distrikto (kie mi estis antaŭ kvar jaroj), kiu presakŭ ne havas bonajn vojojn. Anstataŭ doni bojan vojojn al lia vilaĝo, ili elektis Katmandon, por detrui jam kontruitajn domojn kaj vojojn.

La registaro eĉ ne pensis pri la rajtoj de indiĝenoj. La enmigrantoj tiel barbare atakis loĝlokojn de indiĝenoj. Tio eble easta rara en la 21a jarcentoj.

Centoj da domoj estas malkonstruataj en Katmando. La registaro donis la laboron al YCL (antaŭaj Maoiostoj) kaj ili ne konas leĝon kaj regulon. La regisato laŭte diras ke tiuj domoj estas konstruitaj kontraŭleĝe, sed ankaŭ tiuj domoj estis malkonstruitaj kiuj staris tie antaŭ ol la registaro venis por fari leĝojn. Ili eĉ ne zorgis pri linioj de elektro, telefono kaj televido kaj kiel sovaĝaj bestoj atakis al belaj domoj.

Vidu la videon:
http://youtu.be/BqGM9EKvVso

Kaj, ironie, la ĵurnaloj ankaŭ ne povis distingi kio estas leĝa kaj kio estas kontraŭleĝa domo kaj sekvis nur la anoncojn de la detruistoj. Tio okazis ĉar plej multe da ĵurnalistoj estas enmigrantoj. Ili subite riĉiĝas kaj volas veturi iliajn novajn aŭtojn laŭ la mallarĝajn antikvajn vojojn. Do, ili pensas ke larĝaj stratoj faras urbojn. Ili volas ĝui en Katmando tion kion ili ne povas vidi en iliaj vilaĝoj.

Sed male, la registaro refuzis elsendi milojn da homoj kiuj kontraŭleĝe okupis la lokon de riverbordo apud komercaj lokoj de Katmando. Tio estas tial, ke plej multe de homoj estas Maoistoj kaj ili subtenas la registaron. Fi!

Ankaŭ en 15a jarcento atakis muslimano Sultan Samsudhin Tuglak de Bharato kaj li detruis multajn historiajn monumentojn. Pro la diferenco en mensmaniero kaj kulturo, li ne povis toleri belecon de Katmando. Nun io okazas kio ne estas tre malsimila ol la historia atako.

2012/01/10

2012/01/09

Pluvas en Katmando

Katmandanoj hodiaux tremis pro subita pluvado. De unu semajno la tagoj estis mildaj, compare al kutimaj januaraj tagoj kaj finifine pluvis hodiaux posttameze.
Je la 4a ptm, la Katmando sentis 11gradojn kaj dauxre pluvis dum pli ol unu horo. Estis preskaux terure cxar homoj ne estis preta por la pluvo. Sen ombreo kaj pluvmantelo, ili kuris tra la strato por savi sin el la atakoj de malvarmaj pluvgutoj. Kutime dum vintro ne pluvas kaj iam en februaro povas pluvi dum kelkaj tagoj.

Kvankam malvarmigxas dum kelkaj tagoj en Katmando, neniam negxas (mi ne parolas pri eksceptoj). Kaj homoj nature sopiras tusxi negxon. Do, ili kuras al proksimaj montetoj, cxirkauxaj post pluvo en Katmando. Se pluvo dauxros ankaux en la nokto, pluvos en proksimaj montoj de Pulchoki kaj Daman.
Precipe Daman estas la loko prefarata por ferii dum kelkaj tagoj en tiu cxi sezono. Gxi sutuas cxikarux 90 kilometroj for de Katmando kaj altas 2,480 metroj. Oni povas ankaux vidi belan panoramon de la Himalajo de tiu cxi monteto.

La malvarmeco donis frapon al politikistoj kiuj volis varmigi Katmandon per mensogoj, koruptaj agoj kaj ne zorgo pri postuloj de homoj.

Cetere venis raportoj el okcidentaj regionoj ke negxadis tie dum pasintaj kelkaj tagoj severe. En distrikto Mugu, negxis pli ol 30 centimetroj.
=
Aliflanke komencis hodiaux unu-monata rito de Suasthani. Dum la monato, precipe virinoj fastas, kun deziroj ke ili trovu belan, bonkorpan kaj amantan viron, aux ke iliaj edzoj amu ilin dum tuta vivo. La Hindu rito postulas ke virinoj pregxu al la dio Sxivo dum la monato. Ho, kial virinoj elektis tiun viracxon kiel modelo, kiu senhonte vestas sin malbele kaj multe fumas, ankaux kanabon….

2012/01/08

2012/01/04

Ĝis revido, Francisco


Jam en mia domo gastiĝis esperantistoj el Azio kaj Eŭropo sed estis unua ŝanco por mi gastigi iun el Suda Ameriko. Li estis mia kara amiko Francisco Zilli el Argentinio. Mi korespondis kun li ekde 2005 sed ne longe daŭris nia korespondado. Eble ni skribas kelkfoje en jaro. Se mi bone memoras, mi almenaŭ unufoje skribas al li dum nova jaro, kun digitala karto novjara.

Nuntempe ni multaj gejunuloj uzas Facebook-on kaj ĝi facile ligas homojn. La 23an de novembro li diris ke li venos al Nepal en marto kun lia familio. Poste, la 21an de decembro, li diris ke li venos la 25an. Mi ne kredis. Ne restis multaj tagoj kaj mi volis scii kio estas lia programo. Fakte li aranĝis lian vojaĝon laŭ la kosilo de Alinka, kiu loĝis en Itahari.

Mi ja volis inviti lin al mia hejmo, sed mi iom hezitis ĉar li diris ke li venos kun lia familio (edizino Maria kaj du infanoj - Mateo kaj Juliano). Mi timis ke eble mia simpla hejmo esto malfacila por ili. Tamen mi proponis al li gastiĝi kaj li akceptis. Li ankaŭ konversaciis kun Poshraj pertelefone kaj li diris ke li aranĝos ilian vojaĝon en Nepalo.

Mi, Narendra kaj Hari atendis lin al la flughaveno. Li alvenis sed li diris ke li jam reservis hotelĉambron. Tion mi ne komprenis kial li tiel decidis subite. Ne gravas. Ni iris al lia hotelo kaj teumis. Poste venis Poshraj kaj ni kune iris la la oficejo de li. Do, ni detale planis lian vojaĝon unu semajnan. Laŭ tio, li venos al mia hejmo, restos dum du tagoj, poste li flugos al Pokhara, spertos glitflugadon ("paragliding"), veturos al Chitaun, spertos ĝungala safario, kaj veturos al Itahario por renkonti al Alinka kaj "Filino NP".

Post lia alveno, mi skribis al nia prezidantino kaj ĝenerala sekretario pri la gastoj, la 27an de decembro, 2011 je  6:36 atm. Mi petis al ili ke ili okazigu rendevuon kun multaj nepalaj esperantistoj la 3an ĉar en tiu tago ili revenos kaj la 4an ili forlasos Nepalon.

Li bone vivis en mia hejmo. Danke' la infanoj estis tre ĝentilaj kaj ili ne sentis malfacilon. Krome ili tuj amikiĝis kun mia filo, kiu havas similan aĝon. Plaĉis al ili kutima nepalan manĝaĵon. Ili mem provis promeni al ĉirkaŭaj lokoj.

Ni multe parolis pri niaj landoj, politkoj, lingvoj, kulturoj - kaj similecon kaj malsimilecon. Li precipe havas sperton ambaŭ pri Argentinio kaj Bruneo (kie li nuntempe laboras kiel inĝineiro).

Li poste vojaĝis kaj akumulis mutajn interesajn aventurajn spertojn. Eĉ lia filo ĝoje spertis glitflugadon. Ili ankaŭ ĝuis sovaĝajn bestojn en Chitaun sed ne povis vojaĝi al Itahario pro politika demonstracio kaj ili finfine revenis al Katmando la 3an. Ili miris ke troviĝis ĉokolado de Argentino, suko el Suda Afriko kaj spagetio el Hispanio en Katmando.

Bharat povis dissendi la informon pri ili nur la 2an de decembro, post 6 tagoj. Li diris ke li estos okupita, tamen provos veni kaj Krishna portos la ŝlosilon. Tio etas la situacio.

La 3an, mi iris Thamel. Estis Nabin Subedi, Nabinlal, Hareram kaj Krishna. Francisco prelegis pri lia vivo en Argentinio, eklerno de Esperanto, eklaboro kaj vivo en Broneo. Ili metis mano-markojn sur argentina flago kaj donacis ĝin al Narendra (Bharat kaj Indu ne venis). Poste ni iris al nepala manĝejo kaj bone vespermanĝis. Estis ja gaja rendevuo.

Li donacis al mi piedpilka T-ĉemizon de Argentinion kaj kelkaj moneroj de lia lando. Ni konas lian landon per tiu fama T-ĉemizo…

La 4an ili unue iris al Thamel por aĉetumi kaj mi renkontis ilin ĉe la pordo de flughaveno. Oh dio! Maria ploris, ŝi vidis tiom da amo en nia mallonga kunvivado - tio estas Esperanto. Mi multe esperas ke ili denove gvidos sin al Nepalo iam en estonteco.
[Aliajn fotojn mi poste aldonos]

2012/01/03

Rendevuo kun Francisco Zilli ĉe NEspA

Francisco kaj lia familio vizitis al la NEspA oficejo. Malgraux mia peto al la prezidanto kaj al gxenerala sekretario por venigi multaj esperantistoj, venis nur kelkaj. Ni gxoje parolis pri multaj aferoj kaj kune vespermangxis en Thakali restoracio.

Jen kelkaj fotoj el telefonilo de Poshraj:



2012/01/02

Informo de NEspA pri SAS


NEspA decedis okazigi unuan Sud-Azian Seminarion (SAS) en Nepalo. Ties ĉefa celo estos disvastigi Esperanton kaj kunigi Esperantistojn en la regiono. Kaj laŭ plano, SAS okazos venontjare (2012) de la 1-a ĝis la 6-a de marto en Katmando. Ni esperas ke KAEM subtenos morale kaj finance tiun ĉi programon. Ni invitas ĉiujn Esperantistojn el la tuta mondo por internaciigi la etoson. Jen estas la proponita programo:
1-a de marto: Bonvenigo, registrado kaj interkona vespero
2-a de marto: Inaŭguro kaj fakkunsidoj
3-a de marto: Fakkunsidoj
4-a de marto: Libera tago
5-a de marto: Fakkunsidoj
6-a de marto: Ferma ceremonio.
Ni organizos ekskurzon antaŭ aŭ post la Seminario se montriĝos intereson.

Detalojn de la fakkunsidoj ni dissendos poste. Ni ankaŭ instruos Esperanton por diversaj niveloj, faros prelegojn kaj prezentos aliajn interesajn programerojn.

La kotizo estos 1.500 nepalaj rupioj por sud-azianoj (Nepalo, Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Shree Lanko, Afganio, Butano kaj Maldivoj) kaj 75 eŭroj por aliaj landanoj.

Ni ankaŭ pretas gastigi partoprenantojn en niaj privataj domoj.

Ni ĉiam bonvenigas viajn reagojn kaj sugestojn.
[informo de NEspA pri SAS]

Malvarmiĝis Katmando



Ĉio estis en ordo ĉijara vintro. Sed subite malvarmiĝis Katmando ekde hiearŭ matene kaj ni aŭdis ke neĝis en okcidentaj partoj. Oh.

Dimanĉe, matena minimuma grado estis 3.5 kaj nokte ĝi falis ĝis -2 gradoj.

Homoj ne estis preparataj por tiom malvarma vintro, ankaŭ subita. Do, estis ĥaoso, preskaŭ.

Oni diris ke tio okazis pro la malvarma vento kiu venis de okcidenta parto jammu, Kasmir, Pakistano.

Raportoj venis ke neĝis en okcidentaj partoj de Nepalo.

Ni travivu tiun ĉi vintron per varmaj konversacioj kun samideanoj tutmondaj.