2011/12/26

Felicxan kristnaskon!


Vicpresidento de Nepalo Paramanda Jha hiearux diris ke multaj homoj sxangxas sian religion pro malricxeco. Tio estis granda sxoko por multaj modernaj nepalanoj. Li estis parolanta al la kristnaska programo en Pokhara. Imagu, ecx en 21a jarcento, tiel grava persono de nepala registaro kiel vicpresidento opinias ke kresko de kristanoj estas pro mondonaco el eksterlandanoj.

Cxiujare kristanoj Kreskas en Nepalo. Mi ne scias cxu ili ricevas mondonacos post kristanigxo aux ne, sed jes. Mi estas certa ke ili liberigxas el la malbeno de kasto de Hinduismo.  Milionoj da homoj en Nepalo ankourax ne povas vivi kiel aliaj civitanoj cxar ili estas nomitaj malalta laux la kasta sistemo de Hinduismo. Ili ne rajtas vivi apud aliaj homoj, ne rajtas elcxerpi akvon de la sama akfo vonto, ne rajta tusxi akcon de aliaj homoj, ne rajtas iri al la sama lernejo, aux ne rajtas sidi apud aliaj geknaboj en lernejo, ne rajtas iri en temploj….

Jxus antaux kelkaj tagoj, iu el malalta kasto, Manbire Sunar estis kruele mortbatita cxar li hazarde tusxis kuirejon de civitano, t.e. altkasta homo. Kaj  la registaro ankouraux ne decidis kion gxi faru al tiuj vilagxanoj kiuj mortbatis la kompatindan junulon.

Kaj, en tia situacio, la vicpresidento simple fermas okulon la la barbara sistemo de la societo kaj akuzas ke kritanismo venis al Nepalo pro mondonaco de eksterlandanoj.

Antaux 240 jaroj, kiam la regxo Prithvi Narayan Shah akiris la Katmando-Valon, li perforte forpelis kristanajn familiojn el la valo. Cxar li volis fari “veran Hindustanon” en Nepalo.

Mi deziras felicxan kristnaskon al nepalaj kaj ankaux eksterlandaj kristanoj. Kaj mantras mian solidarcon je egaleco inter religioj, komunumoj, lingvoj, koloroj kaj rasoj.

No comments: