2011/11/30

Troviĝis viruso de birda gripo en Katmando

La registaraj oficistoj hieraŭ detruis 1,300 kokidojm kaj 200 anasojn en malpura loĝejo ĉe la rivero Manahara post kiam ili certigis ke la kokidoj mortis pro la mondfama mansano por la unua fojo. Tiu viruso facile povas ataki homojn kaj estas preter resaniĝo. Ĉirksu 40 kokidoj mortis en la 10a kaj 11a de novembro ĉe hejmo de loka kontraŭ leĝa loĝanto Chandra Bahadur Tamang pro stranga malsano kaj li iris al la registara ekzamenejo por kuraci liajn birdojn. La registaraj oficistoj de la Departemento de Sano, Diretorejo de Besta Sano kaj Divizio de Birda Gripo komencis eksploradon de tiu malsano. La trovo de malsano estis certigita post kiam la oficistoj sendis la specimenon de la kokido al speciala laboretorio 'Veternary Lab Agency Wave Bridge" de Londono kaj venis respondo kej ĝi ja havis viruson de la birda gripo. En Nepalo la viruso de birda gripo troviĝis por la unua fojo en Jhapa en 2009. Poste ĝin oni vidis ankaŭ en Banke, Kailali, Dang, Rupandehi, Tanahu, Kaski kaj Chitwan. Kvankam, neniu jam mortis pro tiu malsano, lau x la registaraj raportoj. La birda gripo en iuj aziaj landoj estas kauzita de viruso de tipo H5N1, kaj ĝi disvastiĝas inter birdoj kaj malofte inter homoj. Ĝis nun oni ne registris kazon de infektiĝo de homo pro manĝo de kokaĵo au kokovo, sed trovis tiun de rekta infekto de koko al homo.

No comments: