2011/11/30

Troviĝis viruso de birda gripo en Katmando

La registaraj oficistoj hieraŭ detruis 1,300 kokidojm kaj 200 anasojn en malpura loĝejo ĉe la rivero Manahara post kiam ili certigis ke la kokidoj mortis pro la mondfama mansano por la unua fojo. Tiu viruso facile povas ataki homojn kaj estas preter resaniĝo. Ĉirksu 40 kokidoj mortis en la 10a kaj 11a de novembro ĉe hejmo de loka kontraŭ leĝa loĝanto Chandra Bahadur Tamang pro stranga malsano kaj li iris al la registara ekzamenejo por kuraci liajn birdojn. La registaraj oficistoj de la Departemento de Sano, Diretorejo de Besta Sano kaj Divizio de Birda Gripo komencis eksploradon de tiu malsano. La trovo de malsano estis certigita post kiam la oficistoj sendis la specimenon de la kokido al speciala laboretorio 'Veternary Lab Agency Wave Bridge" de Londono kaj venis respondo kej ĝi ja havis viruson de la birda gripo. En Nepalo la viruso de birda gripo troviĝis por la unua fojo en Jhapa en 2009. Poste ĝin oni vidis ankaŭ en Banke, Kailali, Dang, Rupandehi, Tanahu, Kaski kaj Chitwan. Kvankam, neniu jam mortis pro tiu malsano, lau x la registaraj raportoj. La birda gripo en iuj aziaj landoj estas kauzita de viruso de tipo H5N1, kaj ĝi disvastiĝas inter birdoj kaj malofte inter homoj. Ĝis nun oni ne registris kazon de infektiĝo de homo pro manĝo de kokaĵo au kokovo, sed trovis tiun de rekta infekto de koko al homo.

2011/11/27

Katmando de 1991 : Esperanto-filmo

Mi trovis tre interesan filmon en Esperanto pri Katmando. Tiun faris s-ro Joachim Werden dum lia vizito al Katmando en 1990/91, por instrui Esperanton al ni. La urbo tute malsimilas hodiaux. Sed la pura, silenta kaj romantika urbo allonas nin kaj mi nostalgie gxuis gxin. Ankaux vi povas....

2011/11/26

Blogo-vizitantoj de http://razeno.blogspot.com

Dankon al vi cxiuj vizitantoj!!!!
Razen Manandhar
http://razeno.blogspot.com

2011/11/24

Bonvenon al Nepalo

Bonvenon al Nepalo!

2011/11/23

Venos baldaŭ la Zamenhoftago


Samideanoj,
Ni memoru ke venos baldaŭ la Zamenhoftgo aŭ Ztago aŭ la Esperanto-tago baldaŭ.
Ni celebru ĝin, okazigu festojn, tralegu verkojn de Zamenhof, kantu Esperanto-kanton ktp.

Ni iel memoru lin, kiu donis al ni neforgesinda donaco - la lingvo internacia - por la tuta homoro. Dank' al tio, mi hodiaŭ komunkias kun al tuta mondo, sen baroj de lingvo, raso, religio.

Ni ĝuu!!!

Razen Manandhar
http://razenmanadhar.com.np

2011/11/22

MLTR prezentis en Katmando

La mondfama dana rok-pop mizikrupo Michael Learns to Rock" (MLTR) prezentis ĝian koncerton en Katmando sabate.

"Mi venis al mia lando de ŝonĝo. Mi estas tre feliĉa. Namaste," la kastisto  Jascha Richter diris, je la komenco.

Venis pli ol 6,000 mil da homoj por aŭskulti ilin. Iili prezentis ankaŭ novan kanton "Only Love", "I am" kaj aliaj. . La kanto "Anyway you want" estis ankaŭ filmita en Katmando.

Ili prezentis pli ol 25 kantojn en du horoj.

2011/11/21

Paco proksimiĝas en Nepalo


Ŝajnas ke la problemo de Maoistoj baldaŭ finiĝos. La registaro decidis akcepti 6,500 de la militantoj al la nacia armeo kaj sendi aliajn al hejmo kun granda mona helpo.

Estas 19,500 militantoj en divesaj tendaroj en NEpalo kiuj multe batalis por disfaligi la monrĥion kaj renovigi la landon per komunista ideologio.

Regrupigado de militantoj ĵus komencis en kelkaj distriktoj.
Finfine, post morto de 13,000 da homoj....

2011/11/18

Prelego de Narendra pri Nepalo en Francio



Mi hazarde trovis foton de s-ro Narendra Raj Bhattarai. Li staras kun lia edzino s-ino Rajani Bhattarai dum la prelego pri Nepalo en Francio.



Mi trovis gxin el Ipernitio de Nico Ray:
http://www.ipernity.com/doc/nicoray/10477092


[http://u1.ipernity.com/18/71/19/10477119.af34d8ae.1024.jpg]

Gxis donis al mi kiam mi petis informon pri la prelego de Nepalo en Kopenhaga Esperanto-Klubo.

Mi esperas ke iu klarigos tie cxi pri la okazajxo. Cxu trovigxas artikolo pri lia prelego?

Jen kelke da aliaj fotoj:


2011/11/16

Gratulon al estraroj de NEspA!

Estimataj,
Estraro de Nepala Esperanto-Asocio fariĝas 3 jara hodiaŭ. Laŭ la statuo de la asocio, estraro rajtas teni nur dum du-jaroj sed ĉi tiu estraro senhonte tenis postenon dum unu jaro. Kaj, dum tri jaroj, neniam okazis estrara kunveno kun 13 anoj! Estas la unua foje en la 20jara historio de Nepala Esperanto-Asocio ke estraro vivis dum tri jaroj.

Mi gratulas vi ĉiujn estrarojn ke vi tenis la postenojn dum tiom longa tempo sen protesto. Nuntempe oni eĉ hontas protesti. Vi estas tiom obstinaj....

La jara kongreso de NEspA okazos la 5an de decembro, 2009 kiam partoprenis homoj ( vi diros ke ĉiuj estas esperantistoj). http://razeno.blogspot.com/2009/12/okazis-jara-kunveno-de-nepala-esperanto.html

Okazis kongreso la 16an de nomembro 2008.

Mi prezidis la asocion dum du jaroj, ĝis 2008 Noembro la 16a. Mi ja bedaŭras pri mia prezidado kaj mi eĉ petis pardonon por mia "malsukceso" antaŭenigi la asocion lauix mia plano. Tamen mi ni estas feliĉa ke mi almenaŭ ne devis porti la ĉapelon de makulo.
Bonvolu legi mian sperton pri prezidado:

Kaj, pli bedaŭrinda, en al tuta mondo, ne ekzistas iu organizaĵo aŭ persono kiuj kotrolas pri demokratieco de landaj asocioj. Ke la estraro minacas ke tiuj membroj estos forpelitaj de la asocio kiuj protestas kontraux la maldemokratiaj agadoj de kelkaj homoj, kiuj regas la asocion dum dekjaroj....

--
Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com

2011/11/13

Du koreaj montgrimpantoj forpasis

Du koreaj montgrimpantoj forpasis vendrede kiam ili ekfalis de
deklibo, dum provo grimi monto-Cholatse de Nepalo.

Oficistoj de Korean Alpine Federacio, Lee Ui-jae sabate diris tion,
raportis jxurnaloj. Sed ili ne donis la nomojn.

Ili mortis kiam du montgrimpistoj el Koreio malaperis antaux du
semajnoj kaj ili ankoraux ne estis trovitaj.

--
Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com

2011/11/11

Stranga, interesa kaj rara momento de mia vivo!!!!

Hodiaux estas 2011-11-11 kaj la tempo ankaux estas 11.11 atm.

Kia tago kaj tempo estas tiu cxi? Mi ne vidos tiom da unuoj en taglibro en mia tuta vivo, kaj neniu naniam.

Kiel mi celebri gxin? kiun kiu, pri kio kaj por kio?

Mi sidis en la prelego de Paul Gubbins


Paul Gubbins: Kiel verki por la gazetaro 1/4
Paul Gubbins: Kiel verki por la gazetaro 1/4
http://vimeo.com/31781885
Mi sidis en la prelego de Paul Gubbins, pri artikolo-verkado por gazetoj, dum la UK 2011. Cxu vi vidas min? Mi sidas antauxe, en nigra T-cxemizo pri la UK 2007. Kiuj estas kun mi?
About this video:
"Kiel verki bonan artikolon? Paul Gubbins, ĉefredaktoro de MONATO, enkondukis en tiun arton dum seminarieto en la Kleriga Lundo de la 96-a UK en Kopenhago. (1-a parto)"

2011/11/06

Miloj da turistoj "malliberigitaj" apud Monto Everesto

Ĉirkaŭ 3000 eksterlandanoj atendas senhelpe en malgranda vilaĝo de Lukla, apud Monto Everesto de unu semajno ĉar ne povis okazi flugoj de aviadiloj de tiu regiono pro malbona vetero.



Inter ili, ĉirkaŭ 100 pretis pagi mendon de helikoptero vendrede. Eĉ ili ne povis ricevi tiun luksegan servon ĉar mankis tiaj helikopteroj por ĉiuj. Surke estas la proksima loko kie la helikoptero povis lasi ilin sed eĉ tiu loko ankaŭ suferas pro pluveto kaj nebulo. Centoj da aliaj turistoj preferis piedmarŝi dum kvar tagoj, de Lukla al Jiri (Dolkha) por savi sin.

La eta vilaĝo de Lukla ja estas paradizo por la turistoj, sed la subita amasiĝo de turistoj estis kvazaŭ katastrofo por ili kiuj estis kvazaŭ malliberigitaj. Mankis dormejo, manĝejo kaj akvo por la turistoj. Do estis danĝera plu vivi en tiu vilaĝo, kvankam multaj turistoj ĝojas viziti tien eĉ unufoje dum ilia restado en Nepalo.
Aliflanke, centoj da flugoj estis nuligita el Pokhara, alia turista urbo de Nepalo en tri tagoj pro la manbona vetero. Konstanta nebulo en la ĉielo super la flughaveno kaŭzis grandan ĥaoson inter turistoj kaj ankaxu ĝi donis maltranvilon al turisto-komercistoj de tiu urbo. Ĉirkaŭ 70 aviadiloj flugas apud la flughaveno de Pokhara ĉiutage.
=
Intertempe mi organizis promenadon de ne-profesiaj fotantoj hieraŭ (2011-11-05). 

Mi celas kungi junajn fotantojn kaj gvudi ilin al iu interesa loko ĉirkaŭ la urbo kie ili ĝuos veran tradician, socian kaj kulturan vivon. Tio okazas en ĉiuj unuaj sabatoj. La grupo nomiĝas "sabata fotorafilo". Ni do, post interkonatiĝo iras al tiu loko, libere fotas kaj metas niajn fotojn en iu blogo kaj interdiskutas. Nun estas nur komenco. Do mi esperas ke mi povos kolekti multajn fotantojn en estonteco.

Hieraŭ ni ests sep. Ni iris al spekti la masko-dancoj de Pachali Bhairav. Du eksterlandanoj - usunanino kaj kanadanino - subite aperis, post mia informo en iu diskutgupo. Mi estas tre ĝojas ke mi povis montri al ili tiun parton de Katmando kiun ili neniam vidis. Bonvolu viziti al nia blogo: http://saturdayphotography.blogspot.com

Pro tiu interesa okazaĵo mi ne povis iri al nia asocio. Kaj, neniu atendas min tie. Eble ili sendos al mi invitilon por la jara kongrseo se ĝi iam okzaos. Kaj, mi ĝojus renkonti tiujn "esperantistojn" kiuj aperas nur dum jaraj kongresoj.

2011/11/05

Pachali Bhairav jatra

--
Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com

2011/11/04

Danco de Pachali Bhairav

Danco de Pachali Bhairav
Mi povis feliĉe esti ĉe la danco de Pachali Bhairav, kiu okazas unua foje en pasinaj 12 jare. Estis kreita antaŭ 470 jaroj kaj oni dancas ĝin dum unu periodo en cixuj 12-jaroj. Dum la periodo, ili dancas en diversaj anguloj de entra Katmando. Estas danco de 8 diinoj, dio Bharai kaj aliaj. La danco daurxas dum pli ol unu tago kaj unu nokto.

Estas unu el gravaj heredaĵoj de Nevaroj.

Jen kelkaj fotoj el mia fotlio:




Komeniciĝis Kartika Danco

Komeinciĝis alia historia danco en Nepalo. Nun mi parolas pri la danco kie estas aktoroj kun kaj sen maskoj "Kartika Danco". Ili prezentas Hinduaj mitologioj kaj ankaŭ popolrakontoj. La danco komenids ĉirkaŭ 400 jaroj. Atntaŭe ĝi okazis dum unu monato, dun diversaj scenoj aŭ aktoj. Sed nun, pro manko de mono, ĝi daŭras dum unu semajno, ĉiu nokte. Ĝi prezentas, kiel ĉiuj kulturaj agoj de Katmando, la Nevaroj, kiuj estas indiĝenoj de la Katmando-Valo.

Tre bedaŭrinde ke nun regas Nepalo tiuj homoj kiuj ne veas el kulturaj familoj kaj ili ne konas gravecon de tiaj kulturaj heredaĵoj. Sed, kio okazus se ĝi iam ĉesus. Estos ege malfacile restarti ĝin.

Astataŭ rakontoj, mi prezetas al vi belajn fotojn. Mi trovis ilin en Facebook, je via dispono.










2011/11/02

"Frauxlino-Nepalo" vizitos Londonon

Malina Joshi, reprezentos Nepalon kiel "la plej bela frauxlino de Nepalo", kun tiel nomata titolo "Froulino Nepalo" en Londono venontsemajne.


Sxi estas el urbeto Dharan, Sunsari distrikto kaj estis elektita la 31an de auxgusto. Sxi prezentis sxin hieraux kun la nigra vestajxo.




2011/11/01

Nova japana ambasadoro al Nepalo venis

Nova japana ambasadoro Kunio Takahashi al Nepalo venis. Li prezentis lian atestajxon al nepala presidento dimancxe.
Mi deziras lian sukcesn laboron en Nepalo kaj plibonan rilaton inter Nepalo kaj Japanio.