2011/10/27

Feliĉan novan jaron 1132

Ĉiam venas nova jaro kun multaj novaj revoj, esperoj, decidoj, promesoj. Tagoj post tagoj, la sama jaro malnoviĝas kaj malproksimiĝas niaj promesoj por la nova jaro.
[multlingva tabulo pri novjaraj bondeziroj, kie trovigxas ankaux Esperanto]


Ankaŭ venis hodaŭ : Hodiaŭ estas la unua tago de Nova Jaro laŭ nepala kalendaro.


Ankaux venis hodaux : Hodiaŭ estas la unua tago de Nova Jaro laux nepala kalendaro.

Ni cenelbris la novan jaron 1132 laŭ la nepala kalendaro. Tiel diras la legendo: Iu nepalano komencis tiun kalendaron post kiam li akiris trezoron kaj liberigis homojn

el sklaviĝo. Do, memorinda tago. De tiam, ĉiuj reĝoj, popolo uzis ĝin por historiaj dokumentoj ktp kiel nepala erao. Post "unuiĝo" de Nepalo, la atakantoj ne volis uzi

ĝin kaj antaŭ 90 jaroj, tiama reganto malpermesis gxian uzadon en regisaraj aferoj. Ek de pasintaj 30 jaroj, la nevaroj de Katmando Valo petadis al registaro ke gxin

akceptu denove kiel nepala oficiala kalendaro sed gxis hodiaux, la regantoj ne volas akcepti ĝin ke gxi estas vera heredaĵo de Nepalo.
Hodiaux, antaux la homamaso, la cxefministro D-ro Baburam Bhattarai deklaris ke Nepala Erao estu la oficiala kalendaro de Nepalo. Interese, li parolis en nevara lingvo

(tio estas mia gepatra lingvo).
En la sama tago, ni nevaroj preĝas al nia korpo. Ni kredas ke la dio vivas en nia korpo. Do, nur li povas doni al ni eblecon movi, pensi, labori kaj ĝui la vivon. Ni kredas ke nia korpo estas la plej granda, ebla kaj inteligenta estaĵo en la mondo.

Lasu ilin, hodiaŭ estas la plej granda kultura evento de Nepalo. Pli ol eble 30,000 homoj, plej multe en kulturaj vestaĵoj, venis al la centra plaĉo (historia reĝa palaco) kaj kantis, dancis kaj ludis tradiciajn muzikilojn por intersanĝi kaj disdoni mesaĝojn de bondeziroj.

Jen kelkaj fotoj:









2 comments:

Unknown said...

Bonan novan jaron navaran al vi kaj al viaj karaj. La mondo fariĝus pli gaja se ni festenu ĉies festtagojn.

Razeno said...

Dankon kara,
Vere jes. Estus kiom gaja la mondo, se ni povus akcepti felicxon, feston de aliaj landoj, komunumoj. Sed vivas en homoj ecx tiaj, kiuj ne volas akcepti donacon de aliaj komunumoj cxar ili ne havas ion propran por reciproki...