2011/09/04

Skandalo pri KAEM subvencio al nepalano por Komuna Seminario


Okazis granda skandalo en Nepala Esperanto-Asocio (NespA) hodiaŭ pro la subvencio de KAEM al nekonatulo vojaĝi eksterlande.
Komenicis la afero antaŭ hieraŭ antaŭtegmeze (2011-09-02), kiam mi subite trovis retleron de s-ro Hong en la restgrupo yahoogroups. S-ro SONG Ho-young, la komisiito de TEJO pri Landa Agado en Azio, dissendis tiun cxi mesangxon la 1an de septembro, je la 2.23a horo posttagmeze :
"Estimataj,

Hodiaux KAEM publikigis la rezulton de la KAEM-subvencio, celitan por helpi al aziaj gejunuloj partoprenon en la 30-a Komuna Seminario en Koreio en Oktobro. La subvenciotoj ricevos po 500 euxroj.  

Jen la subvenciotoj:
 1. Mandakh Ayurzana (Mongolio) 
2. Yang Song (Cxinio)
3. Sudhir Ghimire (Nepalo)
"

Mia dio! En pasintaj 20 jaroj mi ne aŭdis tiun nomon kaj nia Espernto-etoso estas tiom malgranda ke ni ĉiuj konas ĉiujn kaj ankaŭ scias kia estas kies Esperanto-nivelo kaj aktiveco.
Ekzistas en Nepalo nia kara landa asocio kaj ankaŭ membro de KAEM, pri kio mi ĉiam fieras. Kiel nature, mi ĉiam esperas ke ili dissendu gravajn informojn pri koncernaj aferoj. La NEspA kaj KAEMano de Nepalo (s-ro Mukunda Pathik) ne sendas ilin sed mi devas ĉiam trovi tiajn aferojn mem, per la reto (kaj foje mi mistrafas). Tion mi ne povas toleri.
Mi tuj pertelefone demandis al s-ro Pathik pri tio (ĉar li ne ŝatas retleterojn). Unue mi demandis kiu estas Sudhir Ghimire kaj li respondis ke li ne scias. Poste mi klarigis pri la decido de KAEM. Li diris ke li ne sciis pri tio sed poste memoris ke Ghimire estis iu kiu lernis Esperanton en Baghazaro antaŭ 6 jaroj. Mi diris, se la asocio ne havas tian informon sed iu individuo trovas ĝin, ni devas fermi la asicoion, kaj li ne volis pli diskuti kun mi.
Mi multfoje provis telefoni kaj al ĝenerala sekretario (s-ro Bharat Ghimire) kaj la prezidanto (s-ino Indu Thapaliya), sed mi ne sukcesis kontakti ilin.
Poste mi sukcesis kontakti vicprezidanton Poshraj Subedi kaj vicprezidanto Narendra Bhattarai. Ambaŭ ne konas tiun gajninton.
Sufiĉe interesa, mistera kaj hontinda ke KAEMano ne sciis pri la tuta proceso, kaj ankaxu ne scias vicprezidanto de la landa asocio ke iu el la landa asocio elektiĝis por vojaĝi al Koreio, kun eĉ 500 euroj!
Mi ekmemoris kiom multe mi laboris por vivigi tiun ĉi asocion en 1990 kaj postaj jaroj. Kaj nun venas aliuloj por pluki fruktojn kaj ni eĉ ne rajtas scii kio okazas en nia landa asocio. Mi ne protestas kontraŭ ĝi ĉar mi mem volas vojaĝi. Ĉi jare almenaŭ mi ne vojaĝos eĉ se iu donus al mi flugbileton kaj grandan monsumon, sed, kiel ĉiam, mi staras por demokratio de la proceso kaj malkaŝo.
Fakte, vojaĝi al riĉaj landoj kiel Koreio kaj Japanio estas granda ŝanco por nepalanoj. 50,000 nepalanoj atendas iliajn vicojn post apero en la lingva ekzameno por vojaĝi al Koreio . Kaj, oni eĉ pretas pagi milionojn da ŭruoj por trovi tiun ŝancon.  Eksporti homojn al riĉaj landoj estas unu el plej bonaj komercoj en Nepalo. Tia komerco nomiĝas "Manpwer Agency". Mi nur ne volas ke nia landa asocio anakxu agast tiel.
Do mi decidis protesti kontraŭ tio. Mi verkis mian protest-leteron  kaj antaŭ ol sendi ĝin, mi unue skribis leteron al s-ro Ho….kiu dissendis la informon per la retgrupo kaj plu sendis ĝin al s-ro Pathik kaj s-ino Thapaliya, la prezidantino de NEspA.
Vespere mi telefonis al la ĝenerala sekretario. Li senzorge respondis ke ni ne devas pensi pri tio ĉar ĉio okazis persone.
Hieraŭ (2011-09-03) estis sabato kaj estis planite ke ĉiuj partoprenintoj al UK en Danio prezentos siajn raportojn. Mi havas mian raporton pretan sed mi iris al al asocio ĉefe por diskuti pri la skandalo.
Ĵaude vespere, ni  – la KAEMano, la ĝenerala sekretario, du vicprezidantoj kaj ankaŭ mi – estis kune ĉe la NEspA oficejo por diskuti pri la polanota Sud Azia Seminario. Neniu parolis pri tiu elektiĝo, kvankam jem estis decidita de KAEM. Ni devis fakte celebri ke iu nepalano estis elektita.
Laŭ Bharat, nur post lia reveno, s-ro Pathik telephone demandis al li ĉu Sudhir Ghimire estas la membro de NEspA kaj li respondis ke jes (tion li rakontis hieraŭ, sabate).
Nu, neniu el la ĉeestantoj de la NEspA kunveno - Philip, Poshraj, Narenda, Nabinlal, Krishna kaj mi ne konis lin kaj ne sciis ke li estis membro. Sed Bharat diris ke li lernis Espernaton en Itahari antaŭ longe kaj deveno venis al la kurso en Bagbazar. Kaj li pensas ke li bone parolas Esperanon. Laŭ lia informo en pasintaj tri jaroj kaj duono, li venis al la asocio du foje – en la jara kongreso de 2009 decembro kaj 2010 decembro.
Li diris ke heraŭ Sudhir telefonis al li kaj diris ke li estis elektita por ricevi la subvencion kaj li bezonis oficialan leteron de NEspA por ricevi la vizon, kaj por li tiu 500 eŭroj ne sufiĉis kaj serĉis pli da mona helpo. Li postulis tiun leteron per kiu li gajnis la subvencion kaj estis simplaj du tri frazoj.
Li opinias ke:
1.            Ne temas pri NEspA ĉar la persono individue petis kaj gajnis.
2.            Ne tempas pri NEspA ĉar temas pri junuloj kaj oni pli bone demand al NEJO (la junulara sekcio kiu de pli ol tri jaroj ne ekzistas). ALDNO: Jxus venis informo de Kanchan Mishra, aktivulo de NEJO ke li ankaux ne konas tiun personon.
3.            Eble ankaŭ ne temas pri s-ro Pathik ĉar en KAEM oni ne atendas ĉiujn anojn por respondi
4.            Ne temas pri NEspA ĉar la persono persone petis kaj gajnis.
5.            Ne gravas ĉar ankoraŭ restas unu loko por konkursi por la sama programo
6.            Ne gravas ĉar la viro ne povos ricevi vizon sen oficiala letero de NEspA.
7.            Ne gravas ĉar 500 eŭro ne sufiĉas kaj li ne vojaĝos.
8.            NEspA ne donos al li oficialan leteron tio estos la fino de la afero.
Jen, tre naive, kaj fakte senhonte, la ĝenerala sekretario eskapis la akuzon ke oni ne devas pensi multe pri tiu afero.
Sed miaj koncernoj estis:
1.            Mi volus ricevi tiun informon persone se mi volis. Sed mi ĉiam diras ke tiaj informoj kiuj temas pri la movado kaj asocio devas veni tra ni asocio. Por tio, ni estas mebroj de la asocio. Mi ne grumblas ĉar tion mi ne ricevis la subvencion sed ĉar ni jam ne demokratiigix en pasitaj 20 jaroj. Tiu ĉi ne estas la unua fojo ke nia asocio kaŝis informojn.
2.            Kiel KAEMano de Nepalo ne sciis pri projekto de KAEM subvencii homojn por partopreni en la Komuna Seminario? Aŭ ĉu li sciis kaj kaŝis aferon?
3.            Kiel NEspA ne sciis pri tiu projekto de KAEM kaj kial la ĝnerala sekretario ne dissendis tiun informon al ĉiuj membroj?
4.            Kial KAEM eĉ ne parolis pri tio dum la KAEM kunsido de UK en Kopenhago?
5.            Kiel tio povas okazi ke ni, tiuj kiuj renkontas ĉe la asocio ĉiusemajne, ne scias pri tio kaj kiel tiu viro kiu neniam aperas al la asocio dum du jaroj subite ricevis la leteron (laŭ Bharat, sendita de s-ro Renato Corsetti), kaj komprenis la enhavon kaj eĉ tiel bone petis ke li sukcesis gajni ĝin?
6.            Mi miras kiel tiu viro, kiu neniam korespondis kun aliaj ĉefaj nepalaj samideanoj, renkontis, babilis en Esperanto en Katmando; kaj kiu neniam verkis artikolon en Esperanto, kiu verŝajne sidis nur en kelkaj enkondukaj lecionoj de Esperanto tiel bone verkis lian artikolon por la konkurso (kie eble li dievis mencii pri lia esperantiĝo, aktiveco, rolo kaj plano por estotaj agadoj) ke li venkis ? Ĉu okazis miraklo?
7.            Tio ne estas la unua fojo. Jam vojaĝis al iu ne konata persono kiel Esperantisto al Koreio (kiu verŝajne ne revenis) antaŭ du/tri jaroj. KAEM sendis 1500 eŭrojn al Nepalo por vojaĝi al IJK en Vjetnamio en 2007 tiel secrete ke mi, tiama prezidanto ne sciis pri tio kaj per tiu mono vojaĝis du junuloj kaj tri maljunuloj (du inter ili tute ne parolis Esperanton). Restas multaj aferoj similaj…..
Narendra pensas ke tio ne povas okazi tiel simple kial Bharat rakontis ĉar jam multaj fojoj tiaj aferoj okazis en NEspA kaj kelktagaj kvereloj ne dois konkretan rezulton. Laŭ li devis esti ke iu grava persono de NEspA rekomendis lin.
Poshraj diris ke tiu persono tute ne povas skribi petleteron kaj KAEM ne povas decidi pri subvencio sen rekomendo de aŭ NEspA aŭ KAEMano de Nepalo.
Mi informis ke mi jam skribis leteron al Ho kaj ni konkludis ke ni atendu lian respondon.
Mi pensis ke nia prezidantino jam scias pri tiu skandalo pro tio ŝi ne venis malgraŭ nia program prezentadi pri nia vojaĝo al Danio. Mi skribis al ŝi per sms: "Saluton. Ĉu vi iros al nespa hodiaŭ?"
Anstataŭ diri jes aŭ ne, ŝi ĵetis stultan demandon: "Saluton. Kial, ĉu vi iros?"
Je la fino, Bharat konfesis ke li ja ricevis multajn mesaĝojn tra retlistoj sed li forĵetis ilin (eble unue li plu sendis la graven mesanĝon al liaj parencoj kaj konatuloj kaj poste forĵetis?). Tio okazas en NEspA. De pasitaj 14 jaroj, NEspA ne havas oficialan retadreson kaj la ĝenerala sekretario uzas lian persoan retadreson por skribi oficialan leteron kaj li neniam printas aŭ mantras ilin al estraroj kaj membroj. Li metas ĉion secrete kvazaŭ lia persona posedaĵo.
Nu. Mi estas kun NEspA dum pasintaj 21 jaroj kaj mi ĉiam pensas ke por longdaŭra movado, la asocio devas esti forta, respondeca kaj travidebla. Mi ĉiam diras ke anstaŭ por persona profito, ni laboru por fortigi la asocion kaj lasu ĝin kreski demokracie (tio estas la kialo ke mi ĉiam skribas pri tiaj sekretaj aranĝoj en mia blogo, por ke homoj hontu). Sed tio neniam okazis, almenaŭ en pasintaj 16 jaroj. Kaj, se okazas tiaj gravaj aferoj en nia asocio sen inform de vicprezidantoj, tute ne eblas ke tio estu "organizaĵo". Ĉu tio skandalo ne atestis ke NEspA jam mortis aŭ iu jam mortigis ĝin?
Se oni povas gajni profiton de Esperanto eĉ estante for de la movado, kial oni ĉiusemajne iri al la asocio, aŭskulti krokodilojn kaj atendi unu al alia, grumbli, kritiki kaj kvereli? Mi povas pli bone profeti se mi sidas antaŭ mia komputilo dum tri horoj ĉiusabate. Kial oni aliĝis al NEspA se ĝi ĉiam kaŝas gravajn informojn kaj la membroj (eĉ estraro kaj prezidanto) ne rajtas legi la oficialajn retleterojn? Kial oni ĉiam sidu kune por plani pri jaraj kongresoj kaj aliaj internaciaj renkontiĝoj ?
Bharat je la fino diris ke tio kio okazis hieraŭ estis "ŝerco" kaj ni diskutu pri la Sud Azia Seminario. Mi diris ke oni eĉ ne devas diskuti pri tio nun kaj forlasis la oficejon. Mi ne scias kiam mi denove iros al tiu oficejo kie oni pli multe da aĵojn kaŝas ol disdonas.
Estas preskaŭ klara ke kaj la KAEMano kaj la ĝenerala sekretario sciis pri tiu provizo sed ili kaŝis ĝin. Kaj sendis ĝin nur al iliaj konatuloj (onidire ĝenerala sekretario Bharat Ghimire kaj ricevito Sudhir Ghimire estas parencoj). Kaj, kiam aperis la afero subite de mi, ili volas ne  respondeci  kaj diris ke tio ne estas grava afero. Ĝis kiam tio duaxras en nia asocio?
Esperanto ne estas la lingvo por vojaĝi senpage. Tiuj kiuj tute ne pensas pri internacieco, lingvaj rajtoj, kulturaj diversco ktp venas aliĝas al la asocio por ke ili trovu iam ŝancon tian. Oni povas vidi ke ne estas mono kiun Nepalo bezonas nun por evoluo de la movado. Male, mona subvencio ĉiam kunportas kverelon en nia asocio kaj pli kaj pli da esperantistoj en Katmando lasas kaj lingvon kaj movadon. Kaj restas nur vulpoj kiuj atendas kaptaĵon bongustan. Nek mi volas esti inter tiaj homoj en la asocio nek povas simple lasi ortganizan movadon. Sed jes, mi amas Esperanton, esperanti-movadon kaj NEspAn kaj mi certe iros tien kiam oni vokos min por mia kunlaboro.
=
Notoj:
Nepala Esperanto-asocio fondiĝis en 1990. Centoj da homoj jam lernis Espernaton sed venas 5-8 homoj dum semaj kunvenoj, ĉefe por krokodili al nia luksa oficejo.
Nuna estrato estis farita la 2008 decembro. De tiam neniam okazis oficiala estrara kunveno. Devis okazis elekto de nova estraro en decembro 20110 sed ankoraŭ ĝi ne okazis.
Mi estis elektita kiel prezidanto de la asocio de 2002-2008. Sed la eksprezidanto ne donis al mi bonko-konton, la eks kasistino ne donis monon al la nova kasisto. Kaj la ĝenerala sekretario minacis ke li forpelos min kun plimulto da ĉeestantoj, sed ne faris tion.

No comments: