2011/09/02

Ni okazogos SAS en Nepalo -- Kiu estas Sughir Ghimire?


Hieraŭ vespere (2011-09-01) mi estis ĉe NespA oficejo. Estis Mukunda Pathik, Bharat, Narendra, Krishan, Birkha kaj Punya kiam mi atingis. Poste venis Poshraj, Navinlal.
Kiel skribis Bharat en lial la letero, mi proponis ke ni okazigu Sud-Azian Seminarion (SAS) en Katmando en 2012 marto. Ni kune diskutis pri ĉiutagaj programeroj, kotizo, loko, ebleco eksursi, profito kaj ebleco malgajni ktp.
Mi proponis ke ni donu membrocon por Sundari Mika, kiu ja faras grandan laboron por Nepalo. Ĉiuj konsentis. Ŝi diris ke ŝi venos por praktiki la kanton sed ŝi ne povis veni.
Mi estis ĉe la lernejo de Sundari Mika hodiaŭ matene (2011-09-02). Dum unu horo, ni kune kantis kaj min surprizis ke ŝi tuj regis la kanton. Per bela voĉo, ŝi kantis la Espernato-version de "Resham Firiri" kiel spertulo. Gratulon al ŝi.
Ni ankaŭ elektis kelkajn kantojn kiujn mi traudkos poste. Ŝi vojaĝos al Japanio vendrede kaj ŝi ne havas multe da tempo.
Nu. Ni diskutis pri Sud-Azian Seminarion (SAS) en Katmando en 2012 marto hieraŭ en NespA. Sed neniu  - ĉefe KAEMano de Nepalo Mukunda Pathik kaj ĝenerala sekretario Bharat Ghimire - ne informis nin ke iu Sudhir Ghimire el Nepalo (kiun mi neniam vidis en NEspA) estis elektita kiel nepala reprezentanto al Komuna Seminario al Koreio kaj li ricevos 500 eŭrojn kiel subvencio!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!
Mi telefonis al Mukunda pri tio kaj li unue ne diris ion ajn pri Sudhir kaj poste respondis ke li ne sendis nomon. Poshraj, Narendra kaj Navaraj ne sciis pri tio.
Mi vidu kiel mi regos kontruax tiu ĉi korupta ago de KAEM.

2 comments:

Kanchan said...

estas teruran koruptan ago de KAEM, se iuj Nespanoj kaj Nejanoj ecx ne konas la SUDHIR GHIMIRE, estis elektita kiel nepala reprezentanto al Komuna Seminario al koreio. mi kiel Nejano tute estas kontraux la decxido de KAEM.

Razeno said...

Kara Kanchan,
Dankon por via regago. Mi samopinias.

Sed mi timas, ke problemo estas cxe ni. Iu kasxis al informon al ni. Sxajnas ke iu de NEspA skribis al KAEM ke tiu knabo estas tre aktiva persono. Do?

Pro tio, mi cxiam diras ke NESpA devas funkcii laux la sistemo.

Kuragxon al gejunuloj de Nepalo!