2011/09/27

19 homoj mortis pro falo de aviadilo apud Katmando

19 homoj mortis kiam la aviadilo BUDDHA AIR 9N-AEK 1900D falis sur tero la matenon de dimanĉo, la 25an de septembro. Inter ili estis 3 aviadilo-laborantoj kaj 16 vojaĝantoj. Estis 10 Baratanoj, 2 usonanoj kaj 1 japano. La aviadilo falis apud Katmando, en la monteto apud la templo de Bishankhu Narayan.

Jen la listo:

Laborantoj:
1. Pilot JB Tamrakar (Nepalo)
2. Co-pilot Padma Adhikari (Nepalo)
3. Air hostess Asmita Shrestha (Nepalo)
Pasaĝeroj:
4. Sharada Karmacharya (Nepalo)
5. Jagan Karmacharya (Nepalo)
6. Nirajan Karmacharya (Nepalo)
7. Pankaj Mehta (Barato)
8. Chhaya Mehata (Barato)
9. S Nagaraja (Barato)
10. T Nagaraja (Barato)
11. L Nagaraja (Barato)
12. HD Nagaraja (Barato)
13. D Jalosubrisum (Barato)
14. DP Jalosubrisum (Barato)
15. Jalosubrisum (Barato)
16. Nagraja Talosubrisum (Barato)
17. Toshinori Jehma (Japanio)
18. Natalie Nailun (Usono)
19. Andrew Wade (Usono)

Estas la unua fojo la aviadilo de Buddha Air falis post ĝia fondiĝo en 1997. Jam ne estas certa kiu kulpis kaj kiel okazis la katastrofo. Oni akuzis la malbonan veteran.

La aviadilo estis nur  2.5 minutoj for de la flughaveno-veturvojo  kiam ĝi travis la teron. La falitan aviadilon oni trovis je la alteco de 5,400 coloj proksime de du domoj.  Ĝi lasis la flugavenon de Katmando je la 6: 49 matene sed perdis kontakton kun al kontrolejo je 7: 31 matene kiam ĝi estis revenanta al la flughaveno. Ĝi devis estis surterigita je la 7:34 matene kaj ĝi falis je la 7:50 am, laŭ la registara oficejo pri aviado.



=
Pluvegis dum tuta tago en Katmando dimanĉe kaj lunde. Laux la registaraj oficistoj, estis la plej grnda septembra pluvado en pasintaj 26 jaroj. Pluvis 89.9 mililetroj en tiu tago. Estas la fino de la Musono. La pluvsezono kutime finas ekde 15a de septembro, sed ĉijare, ĝi pli longe daxuras. Kaj oni diras ke ĝi restos dum unu semajno plu.

Multaj homoj timas ke centoj da domoj kiuj trovis rompetojn eble disfalos post la pluvado.


=
Lunde okazis granda ĥaoso kiam iu pafmortigis altnivelan muslim-gvidiston en Katmando. La muslimanoj malpermesis homojn trapasi la ĉefajn vojojn kaj do miloj da homoj devis toleri pluvon sur la strato dum du horoj. Neniu scias ankoraŭ kiu kial pafis lin. En pasintaj kelkaj jaroj ege abundiĝis muslimenmigrantoj en Katmando. Ni ĉiam preĝu ke ne okazu Muslim-Hinduo malpaco en Katmando.

=
Aperis nova ĵornalo en Katmando. Estas speciala ĵurnalo "Newarland" en la angla lingvo por koni Katmando-Valon per la okuloj de nevaroj, la indigxenoj de la valo. Oni diskutas kiel antaŭeniras la ĥaosan valon kie prosperis civilizacio antaŭ 2000 jaroj. Ĝi celas bonan harmonion kaj interkomrpeniĝo inter la nevaroj kaj enmigrantoj.

Vi povas trovi ĝin senpage je : http://tinyurl.com/newarland001

No comments: