2011/09/30

Bonvenon Barabara!

Barbara Kruszewska el Pollando venis al Nepalo merkrede. Ŝi estis invitita de Himlal el Pokhara. Mi volis parte gastigi ŝin sed mankis al mi ŝian planon. Mi petis al Himlal sed li ne sendis ĝin al mi.
Posttagmeze Poŝraj puŝetis min per telefono kaj mi telefonis lin. LI diris ke ŝi jam alvenis kaj loĝis ĉe Narendra.

Mi sukcesis babileti kun ŝi telefone. Mi esperis ke li loĝos en Katmando, eble ĉe mia hejmo, dum la festivalo Daŝajn kaj mi gvidos ŝin en la urbo. Tiam okazas interesaj kulturaj eventoj en Katmando.

Kaj hieraŭ Narendra diris ke ŝi jam vojaĝis al Pokhara. Mi bedaŭras ke vi ne povos ĝui la antikvan maskdancon en Katmando. Mi renkontos ŝin post la festivalo.

Intertempe venis tre interesa "bondeziro" de nia ĝenerala sekretario Bharat. Tio estis publika mesaĝo al multaj lokaj geesperantistoj. Do mi citas tion ĉi tie :

 

bharat ghimire 

Tue, Sep 27, 2011 at 12:42 PM
To: Mukundaraj Pathik , luno1962@gmail.com, poshraj , Parasar rijal , razeno@gmail.com, Bishow Gautam , himal66666@yahoo.com, Novraj Buddha , Navin Shrestha , archana_esperanto@hotmail.com, philip pierce , Kanchan Misra , gajnanto@gmail.com, Subas Gautam , sudhir1 , cholnath@yahoo.com, shree_pokharel@yahoo.com, pokhrel_alinka2006@yahoo.co.in
Gekaraj:
Ankaŭ mi deziras al vi feliĉan Dashain.  Mi ankaŭ informas ke NEspA oficejo estos fermita dum Dashain( De ĵamare aŭŝi ĝis Purnima). Pri Komuna seminario, ni ĉiuj laboru. NEspA ne rezignis tiun projekton. Do, ni petas ke ni ĉiuj kune laboru malgraŭ kelkaj volas nuligi tiun projekton. Ili volas nuligi eĉ la asocion ĉar ili jam fondis alian. Ili ne ludis gravan rolon por fondi ĝin tial ili ne havas amon. vi mem konu tiujn homojn. Tiuj homoj ĉiam negetive raportas  pri nia asocio kaj malkuraĝas al niaj membroj. Ili murdas karakteron de la persono kiun kun pura celo laboras por disvastigi nian ligvon.  Ili mem diras ke Nepalalanoj eĉ manĝas ŝoseasuperaĵ (Alakatra) se ili ricevas senpage. Sed ili mem almozas (ekzemple 5 aŭ 10 ) Eŭroj aŭ dolaroj kiel almozuloj kun eksterlandanoj.  Tiuj homoj ŝaltas 2 metrojn supren kaj venas al la asocio por preni la benifiton, sed ili tuj kontraŭas se tiu benifito estos aldonita al alia persono. Ilia malpuraĵplena mano skribas  pri malpuraĵ ĉe Esperanta oficejo, sed ili mem ne havas kuraĝon purigi la oficejon.   Estas multon diri pri tiuj homoj. Pli bone, vi evitu tiuj homoj kaj antaŭen laboru.

Mi ne scias ĉu mia deziro funkcias aŭ ne sed mi refoje deziras al vi bonan sanon kaj feliĉan Dashain.  Bonan vojaĝon al s-ro Mukunda kaj edzino.


kore
Bharat

2011/09/27

19 homoj mortis pro falo de aviadilo apud Katmando

19 homoj mortis kiam la aviadilo BUDDHA AIR 9N-AEK 1900D falis sur tero la matenon de dimanĉo, la 25an de septembro. Inter ili estis 3 aviadilo-laborantoj kaj 16 vojaĝantoj. Estis 10 Baratanoj, 2 usonanoj kaj 1 japano. La aviadilo falis apud Katmando, en la monteto apud la templo de Bishankhu Narayan.

Jen la listo:

Laborantoj:
1. Pilot JB Tamrakar (Nepalo)
2. Co-pilot Padma Adhikari (Nepalo)
3. Air hostess Asmita Shrestha (Nepalo)
Pasaĝeroj:
4. Sharada Karmacharya (Nepalo)
5. Jagan Karmacharya (Nepalo)
6. Nirajan Karmacharya (Nepalo)
7. Pankaj Mehta (Barato)
8. Chhaya Mehata (Barato)
9. S Nagaraja (Barato)
10. T Nagaraja (Barato)
11. L Nagaraja (Barato)
12. HD Nagaraja (Barato)
13. D Jalosubrisum (Barato)
14. DP Jalosubrisum (Barato)
15. Jalosubrisum (Barato)
16. Nagraja Talosubrisum (Barato)
17. Toshinori Jehma (Japanio)
18. Natalie Nailun (Usono)
19. Andrew Wade (Usono)

Estas la unua fojo la aviadilo de Buddha Air falis post ĝia fondiĝo en 1997. Jam ne estas certa kiu kulpis kaj kiel okazis la katastrofo. Oni akuzis la malbonan veteran.

La aviadilo estis nur  2.5 minutoj for de la flughaveno-veturvojo  kiam ĝi travis la teron. La falitan aviadilon oni trovis je la alteco de 5,400 coloj proksime de du domoj.  Ĝi lasis la flugavenon de Katmando je la 6: 49 matene sed perdis kontakton kun al kontrolejo je 7: 31 matene kiam ĝi estis revenanta al la flughaveno. Ĝi devis estis surterigita je la 7:34 matene kaj ĝi falis je la 7:50 am, laŭ la registara oficejo pri aviado.



=
Pluvegis dum tuta tago en Katmando dimanĉe kaj lunde. Laux la registaraj oficistoj, estis la plej grnda septembra pluvado en pasintaj 26 jaroj. Pluvis 89.9 mililetroj en tiu tago. Estas la fino de la Musono. La pluvsezono kutime finas ekde 15a de septembro, sed ĉijare, ĝi pli longe daxuras. Kaj oni diras ke ĝi restos dum unu semajno plu.

Multaj homoj timas ke centoj da domoj kiuj trovis rompetojn eble disfalos post la pluvado.


=
Lunde okazis granda ĥaoso kiam iu pafmortigis altnivelan muslim-gvidiston en Katmando. La muslimanoj malpermesis homojn trapasi la ĉefajn vojojn kaj do miloj da homoj devis toleri pluvon sur la strato dum du horoj. Neniu scias ankoraŭ kiu kial pafis lin. En pasintaj kelkaj jaroj ege abundiĝis muslimenmigrantoj en Katmando. Ni ĉiam preĝu ke ne okazu Muslim-Hinduo malpaco en Katmando.

=
Aperis nova ĵornalo en Katmando. Estas speciala ĵurnalo "Newarland" en la angla lingvo por koni Katmando-Valon per la okuloj de nevaroj, la indigxenoj de la valo. Oni diskutas kiel antaŭeniras la ĥaosan valon kie prosperis civilizacio antaŭ 2000 jaroj. Ĝi celas bonan harmonion kaj interkomrpeniĝo inter la nevaroj kaj enmigrantoj.

Vi povas trovi ĝin senpage je : http://tinyurl.com/newarland001

2011/09/19

Gxistagigxo pri tertremo


Kvin homoj mortigxis pro la tertremo en orientaj montoj. En tute, 10 homoj mortis en Nepalo.

Pro la tertremo 136 homoj en Taplejung, 126 en Panchthar and pli ol 100 homoj perdis iliajn domojn.

Problemo venis post rokoj faladis de montoj al vilagxoj post la tremo.

(2011-09-21, 6.45 matene)

2011/09/18

Tertremo okazis en Nepalo

Kvin persronoj mortis kaj aliaj 44 personoj vundiĝis pro la tertremo de magnitudo 6.8 kiu okazis en Nepalo dimanĉe vespere. 33 personoj de Katmando estis vunditaj.

Tri homoj mortis kiam falis muro de la brita ambasadorejo, ĉe la strato Kapurdhara Marga de Lainchaŭr, sur ili kiam ili estis trapasanta la straton. Du aliaj mortis kiam iliaj domo disfalis en Furse de Dhanan, unu el urboj en orienta Nepalo.



36-jara Sajan Shrestha kaj lia 8-jara filino Anisha estis rajdanta sur lia skutero kiam ili esits ĉe la muro de la ambasadorejo kiu falis sur ili. Tre malfacile oni portis ili al la hospitalo ĉar la gardistoj de al ambasadorejo melpermesis homojn iri proksime al la loko dirante ke tie estas elektraj linioj ktp.

Multaj homoj ne dormis en siaj domoj ĉar ili timis ke revenos pli granda tremo en la nokto.
=

Subita tertremo je alteco de 6.8 rektoroj tremis eĉ korojn de Katmandanoj hodiaŭ vespere(2011-09-18). Ĝi okais je la 6.25 ptm dimanĉe kaj restis dum 30 sekundoj. La tremo okazis en multaj orientaj partoj de la lando.

Homoj subite lasis iliajn domojn kaj kuris laustratoj. Kelkja prenis iliajn infanojn kun ili. Esis ankaŭ pluvanta tiam, do, ĥaoso estis pli akra.

Jsxus venis informo ke kvin personoj - tri en Katmando kaj du en Dharan - mortis pro la tertremo.

Tri personoj mortis kiam la muro de la brita ambasadorejo ĉe Lazimpat disfalis (vidu la ironio, multaj homoj intrusas al malriĉuloj konstrui fortan domon kaj troviĝis la riĉa ambasadorejo la plej malriĉa en Katmando). Kaj kelkaj aliaj ankaŭ vundiĝis ĉar ili saltis el domoj pro timo. Fenestroj kaj muroj de kelkaj antikvaj domoj ĉe la centro de katmando estis rompitaj.

La orienda landlimo inter Nepalo kaj Bharato, ĉirkaŭ la ŝtato de Sikkimo estis la centro de la tertremo.

Pli ol 8,500 homoj mortis kiam okazis tertremo de 8.4 rektoroj en 1934 en Nepalo. Jam pli ol 6 foje okazis tertremo en Nepalo en 2011 sen grandaj perdoj de homoj. Oni timas ke Nepalo estas unu el plej vundinda loko per tertremo en la Himalajo.

Memoroj el Koreio 1994






















Mi vojaĝis al Koreio en 1994, por partopreni en la 79a Universala Kongreso. Min subtenis s-ro Kim Young Ĝin. Estis mia unua Esepranto-vojaĝo kaj mi estis energia junulo. Do, kompreneble, mi havis multajn geamikojn. Sed, hodiaŭ, mi bedaŭras ke mi havas kontakton kun preskaŭ neniu inter miaj junaj geamikoj. Mi multe espera ke mi trovu ilin deveno kaj ĝuu la vivon kun Esperanto.

2011/09/17

"Festivalo de Nepalo" en Japanio

komencis "Festivalo de Nepalo" en la Jojogi Parko de Tokio, Japanio ekde hodiaŭ. Troviĝas artistoj, manĝaĵoj kaj aliaj informoj de Nepalo.

Ĉu vi ne volas viziti tien hodiaŭ kaj poste plani vian viziton al Nepalo? Nepalaj geesperantistoj atendas vin!
(Mi trovis tiun foton en onlinekhabardotcom)

2011/09/15

Nepala Tago de Infanoj 2011


Hodiaŭ estas la Tago de Geinfanoj en Nepalo. Tion ni celebras hodiaŭ ĉar antaŭ 22 jaroj la 15an de septembro Nepalo subskribis sub la Internatia Kunveno de Infanoj.

Hodiaŭ matene ĉirkaŭ 50 geinfanoj vizitis la presidenton d-ro Ram Baran Yadav. La infano havis konrversacion kun la prezidento. Ili diemandis pri lia infana vivo kaj li gaje respondis. Fine li montris lian promeson pli bonigi la staton de infanoj en NEpalo.

Mi havis ŝancon estis inter la geinfanoj kiel unu el organizantoj de hodiaŭa programo.



Posttagemeze okazis alia granda programo por infanoj. Ĝin okazigis la Miniterejo pri Virinoj, Infanoj kaj Socia Bonfaro. Ankaŭ okazis amuza programo de la infanoj.

Malgraŭ mutaj tiaj internaciaj promesoj, niaj registaroj ne povis ankoraŭ garantii ke infanoj en Nepalo ne devos suferi ke ili ĉiel ricevos, manĝaĵon, protekton kaj etoson kie ili povos libere partopreni.

2011/09/12

Indrajatra, la plej pitoreska festivalo de Nepalo

Hieraŭ homoj de Katmando tiris la Sanktan Vivantan Diinon, Kumari, sur bele dekoraciita ĉaro ĉirkaŭ la malnova parto de la urbo. Oni vidas ĝin kiel la plej pitoreska festivalo de Nepalo. Dum la komenco aknaŭ ĉeesis la presidento de Nepalo, d-ro Ram Varan Yadav kaj aliaj altrangaj registaraj oficistoj.

Samtempe okazis dekoj da dancoj, plej parte estis masko-dancoj, kiuj prezentas la diino Kumari, kiel la plej forta persono por protekti la landon. Oni montras ke ŝi murdis la diablon. La festivalo dauxras dum ok tagoj.

La Nevaroj, la indigxenoj de Katmando, kredas ke la urbo (tiama sxtato) estas protektataj de diinoj kaj ili plej alte honoras diinon. La festivalo ja temas pri Hindu religio, sed la knabino kiuj elektigxas post longa ekzameno por esti la diino venas el budhana familio kaj anakaux budhanaj pregxistoj kune promenas dum la cxaro procesio.

Anstataxu verki artikolojn, mi preferas hodiaŭ montri al vi la festivalon per fotographoj. Mi trovis ilin en Facebook. Plej multe estis fotitaj de Nirprendra Shrestha. Dankon al li.
Bongusta mangxajxo, kiun oni mangxas dum la festivalo

Oni levas la kolono de Indrajatra. Tio signifas la komenco de la festivalo. Gxin faras familio de Manandar de centoj de jaroj.




Tradicia muzio aldonas buntecon en la festivalo





La sankta vivanta diino "Kumari". Oni honoras sxin kiel protektanto de la lando.

Masko-danco de Bhairav