2011/08/07

Adiaux Fachingen, mi turismis en Ruedesheim

Hodiaux matene mi lasis hejmon de Ursula kun mia valizo. Estis ja malfacila lasi tiun hejmon kiu donis al mi amon, komforton kaj felicxon dum kvin tagoj. Mi ricevis interesajn donacojn de sxi. Krome estis la plantojn de rubuso. Mi imagis ke mi sukcesos travivigi gxin en katmanda etoso. Ni fotis nin multfoje, sed ne suficxis. Kaj je la jxusta momento, la baterio de mia fotilo finigxis.





Ni kune veturis al bela urbeto de Ruedesheim, kontruax la fresxa aero kaj gxuante la bela pejzajxo de deklivoj, tradiciaj domoj kaj la vasta rivero. Ni trapasis la riveron Rejnon de nia dekstra flanko. Kaj maldekstre estis rokoj de Lorely/Lorelei/ Lorelejo. Ursula rakontis al mi interesan folkloron. Estis iu bela virgulino/niksino tie kiu cxiutage kombis sian oran haron sub suno kaj sxia beleco tiris atenton de maristoj, kiu devis trafi akcidenton kontraux la deklivo. Kaj jen komencis folkloro. La roko ankaux gajnis famon pro la poemo de Heinrich Heine el la jaro 1823Jen la kanto, kiun mi trovis en vidipekio:


Lorelej’
Ne scias mi, kial mi estas
Malgaja en la kor’.
Antikva fabelo restas
Por ĉiam en mia memor’.
Vespero jam ekmalheliĝas,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,
La supro de l’ monto lumiĝas
En vespersuna bril’.
Belega knabino jen tronas
Kun ora juvelar’,
La belan vizaĝon kronas
Mirinde la ora harar’.
Ŝi uzas kombilon el oro
Kaj dume kantas ŝi.
Mirige tuŝas al koro
Sorĉiga la melodi’.
Kaj sopiregon eksentas
Ŝipisto dum sia vetur’;
Rifaron li ne priatentas,
Al monto rigardas li nur.
Mi kredas, ke dronos finfine
Ŝipisto kun sia boat’,
Kaj tion kaŭzis feine
La Loreleja kantad’.
tradukita de Leopold Elb (mortinta 1912), kun postaj modifoj
Ni vagadis cxirkaux la homamasa strato plena je vendejoj de multekostaj donacoj. Post mallonga atendo en kafejo, ni gxoje renkontis Francika, s-ino Tume kaj s-ino Kikie en Rudesheim.

Rüdesheim ankaux estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Kreuznach de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 2366 loĝantojn (laux la vikipedio).





Ni veturis al la monteto de "Niederwald Pejzajxo-Parko( proksime de Rüdesheim am Rhein en Hesse, Germany) per sxnur vojo.






Sur la monteto estis granda statuo de diino de Libereco "Niederwalddenkmal". La monumento estis konstriita je memorod de fondigxo de la germana empiro post la fino de la  Franca-Prusia batalo . La unua sxtono lasis la 16an de septembero, 1871, de Wilhelm I. La skulptisto estis Johannes Schilling, kaj la arhxitektisto estis Karl Weisbach. Gxi kostis cxirkaux unu milliono oraj markoj . Gxi estis malkovita la 28an de septembro 1883. La 38-metroj alta monumento representas la unuigxo de cxiuj germanoj (laux la vidipekio).

Tre bedauxrinde, kiam ni estis tie, la monumento estis kovrita por renovigado. Tute ne gravas. Ni havis kvar belajn diinojn de libereco. Jen:


Survoje, s-ino Kimie rakontis pri sxia ekzotika vojagxo tra la Euxropo. Ni ankaux trapasis interesan groton de la sorto. Ni malsupren venis per pli dangxera sxnurvojo, kiu havis nur du segxojn.



Poste ni veturis per sxipeto laux la rivero al urbetoj Bingen kaj Ruedeshimer, kaj gxuis la belajn bienon de vinberoj kaj antikvaj kasteloj. Dume ni babilis pri vivo en Nepalo kaj ebleco por emeritoj vivi en Nepalo cxirkaux bela vetero kaj gajaj esperantistoj.





Vespere ni vizitis la hejmon de Profesoro Rukuro Makabe, 81, kiu logxas apud Frankfurto. Lia pasio al Esperanto en tiu cxi agxo, dum malsano donis al mi novan energion vivi s . Li abonas Esperanto-revuon kaj ankaux la japana gazetaro. Li mendis iun precipan Esperanto-libron! Mi demandas min, cxu mi memoros Esperanton kiam mi estos sur la lito? Miaj sinceraj salutoj al tiuj kiu dum tuta vivo, vivis por Esperanto. Tial nia linvo vivas ankaux hodiaux.


Mi komforte gastigxis en hejmo de Franciska.

No comments: