2011/08/23

Ni iros al la dana ambasadorejo vendrede


Pasis 12 post mia alveno en Katmando de Kopenhago. Dume pasis du sabatojn kiam mi ne povis ĉe esti en la kunveno de NEspA. Mi estis tute malsana la 13a kaj mi ne emis iri la 20an ĉar mi ricvis informon ke nia prezidanto kaj ĝenerala sekretario jam ne alvenis en Kamando.

Mi ja havis ŝancon renkonti Poshraj-n kaj Narendra-n kaj rakonteti pri mia vojaĝo.

Hodiaŭ mi ricevis mesaĝon de nia ĝenerala sekretario ke ni iru al la ambasadorejo vendrede (ni devis iri al la dana ambasadorejo kun fotokopioj de niaj pasportoj kun la ŝtampo ke ni ja revenis el Danio). Estis skribita en la noto kiun ni ricevis post ricevo de la vizo ke se ni ne faros tion, ni estos en la "nigra listo" de la ambasadorejo ktp ktp. Bone.

Kaj mi samtempe proponis al ĉiuj vojaĝintoj ke ni faru prezentadon de nia vojaĝo aŭ partopreno en la UK. Mi havas preskaŭ ĉion en mia blogo kaj ankaŭ mi navas belajn fotojn. Mi kredas ke ni intersanĝu niajn spertojn kune.



No comments: