2011/08/26

Mi przentis mian pasporton al la dana ambadasorejo


Mi iris al la dana ambasadorejo por prezenti mian pasporton hodiaŭ tagmeze. Mi donis la pasporkton kaj la oficistino rigardis ĝin. Ŝi ankaŭ kopiis ĝin por la oficia kopio. Ŝi demandis al mi, "Kia estis la vojaĝo?"

Mi respondis,"Bone. Dankon."

Ili tion serĉas ĉar ili timas ke eble ni fuĝis en Danio. Nun ili estas certa ke ni ja revenis al nia hejmlado.

Parasar estis tie kiam mi kaj Bharat atingis per mia motorbiciklo. Poste venis Nabin kaj Navaraj. Indu ne povis veni pro okupiĝo kaj ŝi ja sendis ŝian pasporton pere de Bharat. Sed la oficistino diris ke ŝi mem devas apari. Bharat diris ke Alinka jam venis sole al la ambasadorejo.

Bharat informis ke venis invito de Korea Esperanto-Asocio por partopreni en Lorea Esperanto Kongreso.
Bharat petis ke mi invitu al ĉiuj por morgaŭa kunveno ĉe Thamelo.
=
Venis fama japana fotografisto (mi forgesis nomon) ĉe mia hejmo por foti nepalan kurarton antaŭ hieraŭ (2011-08-24) . Li estas ĝentila maljuna sinjoro. Li ankaŭ volis foti nin manĝanta, kaj li tion faris. Poste ni donacis nepalan manĝaĵon al lia grupo.

Hieraŭ (2011-08-25) mi ĝoje renkontis s-inon, japana esperantistino kiu jam vivis en Nepalo dum ĉirkaŭ 12 jaroj. Ŝi studis en Nepalo pro politiko kaj loĝis ĉirkaŭ 2 jaroj.

Mi demandis al ŝi pri ŝanĝojn ŝiaj okuloj kaptis. Ŝi diriske surstrate troviĝas pli altaj domoj. Sed en enaj partoj kaj pri vivstilo, malmulte sanĝiĝis.

Mi rakontis al ŝi pri mia vojaĝo al Japanio kaj ankaxu diris ke mia Esperanto-libro pri Japanio aperontas.
Kaj mi demandis al ŝi pri ŝia impreso de Nepalo. Ŝi diris,"Mi ne povas neŭtrale respondi kiam oni demandas al mi pri Nepalo. Mi amas ĝin tiom multe ke mi ne povas ne ami ĝin kiam mi devas opinii pri ĝi."

Laŭ ŝi, en Nepalo, homoj estas feliĉaj kaj ili havas tempon por amikaj kaj familiaj etosoj.
=
Iomete da novaĵo
Jam pasis tri jaroj kaj ankaŭ pasos re-aldonitaj tri monatoj en kelkaj tagoj. Sed neia pregreso okazis je tia afero. La altkastaj politikistoj ankoraŭ staras kontraŭ la nova (jam promesita) propono fari Nepalon federala respubliko.

Nu, oni denove staras por batali por la seĝo de ĉefministro. Jen venis du kandidatoj -- kompreneble de alta kasto kaj ankaxu viroj -- por la plej alta posteno. Ili estas D-ro Baburam Bhattarai (li representas la komunista partio, la Maoistoj, kiuj batalis por komunista regno en Nepalo antaŭ 16 jaroj kaj pro kio mortiĝis 13,000 homoj) kaj Ramchandra Paudel (kiu antaŭe konstestis por la sama posteno kaj malvenkis por 12 foje). Ni, indiĝenoj, scias ke nenia bono okazos ne gravas kiu inter la du venkos…

1 comment:

Piotr said...

via raporto estas detala, do ni konas multe da kutimoj el via lando.
amike Piotr