2011/08/12

Kial amo fingxas je pafmorto?


Je juneco, junaj koroj trovas amon kaj imagas ke ili dum tuta vivo subtenos unu la alian en ĉiuj facilaj kaj malfacilaj tagoj. Sed kial kelkaj homoj nek bone vivas nek lasas aliajn homojn vivi en paco, nur ĉar li ne sukceas ricevi amon aŭ posedi ŝian amon? Tiel okazas en Katmando.

21-jaraĝa knabino Roji Maharjan, kiu loĝis en Juagal, apud la rivero de Bagmati, perdiĝis ekde vendredo kaj subite troviĝis mortite en merkredo, en arbaro de Nallu en Lalitpur, proksime de Katmando. La kadavro de la knabino estis trovita en la arbaro, pafmortita sur ŝia kapo.

21-jaraĝa knabo Subash Upreti, kiu venis en Katmando el la malproksima distrikto de Jhapa, estis arestita, kune kun liaj du amikoj, je ilia aliĝo al la murdo de la knabino.
Antaŭ la policanoj, li konfesis ke li pafmortigis la knabinon, kiun li amis antaŭe kaj kiu poste ĉesis havi rilaton kun li. Por pafmortigi ŝin, li ricevis helpon de 21-jaraĝa Sachit Khadka, 24-jaraĝa Kumar Tamang, 24-jaraĝa Raju Lohar.

La knabo, Upreti, venis al Katmando el lia hejmvilaĝo en Jhapa distrikto kaj la knabino estas indiĝeno de Katmando.

La 5an de aŭgusto, Maharjan lasis iris al ŝia urniversitato sed ne revenis ĝis vespero. Je la 7a vespere, la familianoj ricevis telefonvokon kaj SMS mesaĝon de nekonanta viro, kiu postulis 3 milionoj da rupoioj por liberigi la knabinon. Ŝia patro, Govinda Majarna, informis pri la incidento al la polico.

Laŭ la polico, la pafmorgigo estis farita tre planite. La viro havis amiikojn kiuj helpis lin mortigi tiun knabinon kiun li antaŭe amis.

La incidento estas grava por tiuj kiuj kredas ke amo estas la bazo de ĉiuj bonaj rilatoj. Ĉifoje, amo estis la bazo de la plej malbona rialto kaj malhumana krimo.

Fakte la knabo revenis tie ĉi kun ne kredebla malice plano. Li plibonigis rilaton kun la knabino, kune iris al iu proksima arbaro kaj pafmortigis ŝin.

Nu. La rilato malboniĝis. Ne scias kiu kulpas. Sed se tio rilato ne sukceis, tio ne signifas ke iu devas pafmortigi la duan. Li nek povis vivi pace kun plibona rilato kun alia knabino, nek lasis la knabinon kiu forlasis lian rilaton. Ĉu tio estas amo?

Jam ne ĉio estas malkovrita. Sed oni ĝenerale tiel komprenas ĝin: La geknaboj estis jn enamiĝo kiam ili studis kune. La afero bone iris sed poste ĝi ekdisfalis. La viro postulis ion de la virino, aŭ sekso (en Nepalo, sekso antaŭ la edziĝo ne estas akceptita kaj krom ekcepto, tio ne okazas) aŭ posedaĵo de la virino.  Do, la rilato inter ili pli kaj pli malboniĝis. La knabo finfine vojaĝis al Londono por plu studi. Pro io, la knabo revenis kaj faris nenion tie ĉi kaj la knabino kontinuis ŝian studadon. 

Hodiaŭ, la civitanoj de Katmando kaj Lalitpur protestis, postulante punon al tiu kriminalo kiu faris malpacon al virinoj.

No comments: