2011/08/29

Esperantiĝis "Resham firiri" !

Interese okazis hieraŭ vespere (2011-08-28). Mi invitis al Mayomi Asui kaj Sundari Mika por vespermanĝi ĉe mi. Ambaŭ estas japaninoj sed de longa tempo vivis en Nepalo kaj do bone parolas en la Nepali lingvo. Mi volis ke ili konatiĝu ĉar ambaŭ amas Nepalon, konas Nepali lingvon kaj studas Esperanton.

Tre bedaŭrinde, estis malluma kiam ili venis. Sundari venis kaj laboris sur ŝia Nepali-teksto kaj poste venis Mayomi. Ili interse interbabilis.

Antaŭ kelkaj monatoj mi renkontis Sundari-n kaj ŝi petis al mi traduki du nepalajn naktonjn "Resham firiri" kaj "Lyaymhama daju". Mi estis okupita (aŭ simple pigra) kaj ne povis fini ilin. Mi faris duonon el ambaŭ kantoj kaj lasis senfinite. De multaj jaroj mi volis traduki ĝin (almenaŭ Resham firitri) en Esperanto. Mi faris kaj lasis multfoje ĉar en Nepalo, esperantistoj ne emas kanti esperante kaj estos senutila se mi tradukos ĝin kaj neniu kantos.






Nun, la japana kantistino Sundari volas kanti tiujn kantojn dum iu Esperanto-programo en oktobro en Kioto, Japanio. Mi kredas ke tio estas tre granda propogando de Esperanto (kaj nepalaj kantoj).

Hodiaŭ mi finis tiun laboron. Post longa laboro, mi sukceis traduki unu el plej famaj nepalaj kantoj en Esperanto "Resham firiri".

Mi petas vin, bonvolu tralegi ĝin kaj juĝu se ĝi estas komprenebla. Tuj informu ĝin se ĝi havas gramatikan eraron, aŭ vi ne povas kompreni ĝin. Mi petas vin, lasi se nur temas pri vorto-ordo ĉar mi devis la vorto-ordon aŭ vorto-elekton tiel aranĝi por ke ĝi estu kantinda.

Jen la rezulto:

रेशम फिरिरि... रेशम फिरिरि
Silko fluanta...  silko fluanta

धेरै दिन भो नेपाल आएको धेरै ठाउँमा घुमियो
Jam pasis mul- taj tagoj de mia veno al Nepalo

त्यही ठाउँको सम्झनामा मेरो मनमा फूल फुल्यो
Floro floris cxe mia koro pro la bela memoro
नयाँ ठाउँको नयाँ फूल खोज्न टिप्न मन लाग्यो
Mi volas kol - ekti florojn de la nova vilaĝo
फूलको माला हातमा लिइ तिमीलाई भेट्न मन लाग्यो
Mi volas renkonti vin, kun la bunta bukedo
रेशम फिरिरि रेशम फिरिरि रेशम फिरिरि रेशम फिरिरि
Resham firiri, resham firiri silko fluanta, silko fluanta
उडेर जाउँ कि डाँडामा भन्ज्याङ रेशम फिरिरि
Flugi al monto mi volas kiel silko fluanta
अब जाउँ तिम्रो ठाउँमा रेशम फिरिरि
Veni al via loko mi volas silko fluanta.
धेरै ठाउँमा डुल्यो घुम्यो धेरै साथी भेटियो
Jam iris al multaj lokoj kaj mi trovis amikojn
त्यही ठाउँको सम्झनामा मेरो मनमा फूल फुल्यो
Floro floris cxe mia koro pro la bela memoro
नयाँ ठाउँको नयाँ फूल खोज्न टिप्न मन लाग्यो
Mi volas kol - ekti florojn de la nova vilaĝo

फूलको माला हातमा लिइ तिमीलाई भेट्न मन लाग्यो
Mi volas renkonti vin, kun la bunta bukedo.

यात्रा मेरो सिद्धिएको छैन तिमीलाई भेट्न मनलाग्यो
Mi ne finis vojaĝon, mi volas renkonti vin.
Tradukis: Razen Manandhar (2:08 PM 8/29/2011)

=
Persone, nepalanoj celebras hodiaŭ la Tagon de Patro. Tiuj kiuj havas iliajn patrojn donacas bongustajn manĝaĵojn aŭ vestaĵojn kaj dankas la patrojn por iliaj dumvivaj zorgoj. Kaj, tiuj kies patroj ne plu vivas, ili donacas manĝaĵojn al loka pastro.

Mi apartenas al la dua manbonŝanca kategorio. Mia patro lasis min antaŭ 24 jaroj (en 1987) kiam mi estis sufiĉe juna. Mi donacis manĝaĵon al bonzino ĉe la budhisma monaĥejo apud proksime al mia hejmo. Mi ne kredas ke mia patro venos por manĝi ĝin. Sed tio donas al mia koro pacon ke mi povis fari almenaŭ tion por memori lin. Jen mia paro:



=
Kaj iomete pri politiko:

Komunista politikisto D-ro Baburam Bhattarai elektiĝis kiel nova ĉefministro kaj malvenkiĝis demokrata politikisto Ramchandra Paudel (por la 18a fojo!). Estas bona ŝanco por li doni novan gusto de evoluo por nepalanoj. Sed restas granda baro de opozicio. Mi ne pensas ke oni lasos lin fari bonon por la lando. Tia estas Nepalo.

No comments: