2011/07/31

Al nepala konsulo kaj cervo-parko

Post matenmanĝo ni iris al la urbo. Ni estis invitita de s-ro Prakash Suvedi, la konsulo de la nepala registaro. Ni atingis tien je la 10.45.

La domo estis antikva, konstruis ĉirkaŭ 300 jaroj antaŭe. Sed ili bone konservis ĝin; la ŝutparo estis jam enliniĝinta al maldekstraflanko. Sed ili ne pensas por rekonstrui ĝin. La amo al antikvaj domo-konstruaĵoj ne estas gloro por ĉiuj.

Ges-roj Suvedi bonvenigis nin. Estis lukseta apartmento kiun luis nepala registaro por li. Li estas nuntempe pli okupitaj ĉar la oficejo de la ambasadorejo estas translokiĝita, en iu loko kie troviĝas granda bela ĝardeno antaŭ al domo.

Ni drinkis bieron kaj poste sekvis nepalstila rizaĵo, kiun mi de multaj tagoj atendis. Post manĝado, ni teumis kaj babils pri divesaj aferoj – vivsteloj de danoj, prezoj, ferioj en proksimaj landoj, edukadsistemo kaj prezo de vizito al kuracisto.

Mi, Nabin, Peter kaj Lone revenis kune kaj veturis al tiel nomata cervo-parko. Estis mirinde granda, pura, verda kaj kvieta kvazaŭ nacia parko. La cervoj videblis en malproksimeco kaj ili tuj forkuris kiam ni ekmovis. Ni ĝuis la verdan razenon, kaj ludantan kaj biciklantajn gejunulojn. Same estis interesa vidi gepatrojn kun iliaj infanoj sur rulo-ĉaroj.

Ĝi estas dane nomata Jægersborg  Dyrehaven. Ĝi troviĝas norde de Kopenhago kaj ĝia grandeco estas 11 kvadratkilometroj. Estas ĉirkauigita de muroj kaj oni povas eniri tra unu el 15 ruĝaj pordo-domoj. Ĝi estas konata por ĝia riĉa manova kverkejo kaj nombro de cervoj. La arboj kreskas nature kaj la registaro faligas ilin nur se ĝi estas danĝera por preterpsantoj. Ĝi donas loĝejon por 2100 cervoj - 300 Red Deer, 1700 Fallow Deer kaj 100 Sika Deer.

[La fotojn mi prenis el la reto]

Estis kelkaj gejunuloj en soleco, sidantaj unu apud la alia kaj sole leganta librojn aŭ serioze diskutantaj. Eble ili havas revon por iliaj estontoj aŭ ili venas tie kiam amo miksiĝas kun kverelo…

Meze staras malgranda sed eleganta palaco, konsruita por reĝaj ĉasadoj de antikvaj periodoj. Ĝi nomiĝas Palaco de Ermito (Eremitageslottet dane kaj The Eremitage Palace or Eremitage Hunting Lodge, angle). Estis konstruita de la arĥitekturisto Lauritz de Thurah laŭ la stilo de Baroque ekde 1734 ĝis 1736 por al reĝo Christian VI de Danio por reĝaj bankedoj kiuj ofte okazis en tiu cervoparko. Belaj leono-virinoj de ŝtonoj en ĉiuj anguloj sur la muro estis allogaj. Ni tamen ne povis eniri.


Ni ĝuis la verdan razenon, ludantan kaj biciklantajn gejunulojn. Same estis interesa vidi depatrojn kun iliaj infanoj sur rulo-ĉaro. Je la mezo estis belega kasteleto.
[La foton mi trovis en la Facebook de Sabrina el Indonezio]

Poste ni atingis al la amuzejo kun multaj restoracioj. Estis simila al tio de Tivoli. La amuzejo havas interesan historion. Antaŭ 400 jarojn oni trovi tien akvo-fonton kun pura akvo. Oni kredis ke ĝi havas povon resanigi homojn. Do homoj komencis viziti tiun lokon kaj plikniki. Ili plej multe venis en la nokto de mezsomero. Kaj, poste ĝi pli kaj pli famiĝis kaj do, oni starigis amuzejon en ĝi. Post du-hora marŝado en la kvieta herbejo, esti ĉirkaŭ bruo ankaŭ denove amuza.

Jen ni rekte revenis al la hejmo. Kaj ni atendas al Ursula kiu, laŭ ŝia plano, piedre venos sole de la staci-domo de Limpby kaj trovos nian hejmon.

[La latajn du fotojn donacis al mi Peter] 

2011/07/30

Solena fermo



30 sabate, fermo

Jen la fino de la kongreso. Post hasta, kapdolora, eksciita kaj ĝoja kurado de unu ĉambro al alia ĉambro, ni jen venas al al fino de la kongreso.

Post matenmanĝo mi pretigis sin por purigago de la ĉambro, kolekto de mia aĵoj, kiuj estis malnete sur tablo kaj sur la planko. Mi volis plu ripozi sed mi iris al la salono Zamenhof kie okazis la solena fermo de la kongreso.

Matene, je la 10a horo, en la plenplena salono Zamenhof de Bella Center, la  96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago okazis la Solena Fermo.  La prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta estsa ĉiam gaja. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris resuman raporton pri la laboraj, klerigaj kaj kulturaj programeroj, kiuj disvolviĝis dum la kongresa semajno. D-ro José Antonio Vergara, kiu reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro de Junularo, legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis la konkludoj el tiu traktado.

Estraranino Claude Nourmont anoncis la rezuitojn de la Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso. Estrarano Amri Wandel disdonis diplomojn pri elstara agado al ok meritplenaj movadanoj kaj diplomojn pri elstara arta agado al kvar kulturaj agantoj. Estraranino Maritza Gutiérrez anoncis la ricevantojn de la subvencio Cigno kaj transdonis la "esperantistan pacpremion", Premion Deguĉi, al s-ro HORI Jasuo el Japanio. Estraranino Loes Demmendaal transdonis diplomojn pri 50-jara kaj 40-jara seninterrompa membreco en UEA.

Post la ferma festparolado de prezidanto Dasgupta la partoprenantoj de la Internacia Infana Kongreseto ĝojigis la publikon per du kantoj. Poste la LKK-prezidantino Ileana Schroeder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Maglahães invitis sur la podion la LKK-anojn kaj la helpantojn, kiuj ricevis rozon kaj fortan aplaŭdon de la dankema kaj evidente tre kontenta kongresanaro.

Fine sekvis la transdono de la kongresa flago, kiun el la manoj de s-ino Schroeder akceptis la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyen Van Loi, kiu kore bonvenigis la kongresanojn post unu jaro al Hanojo. Pli frue, Barbara Pietrzak anoncis la decidon de la Estraro de UEA, ke la 98-a UK en 2013 okazos en Rejkjaviko, 36 jarojn post la antaŭa UK en la islanda ĉefurbo.

Post la komuna kantado de "La Espero" sub la gvido de la Internacia Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop la prezidanto de UEA deklaris la 96-an UK fermita.

Ĉi-jare la Premion Deguĉi ricevas HORI Jasuo el Japanio pro multjara agado por konigi la japanan kulturon tra la mondo per prelegvojaĝoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras lia almanako Raportoj el Japanio, aperinta jam en 14 volumoj ekde 1997. Krome, ĉi-jare oni povis preskaŭ ĉiutage legi en Esperanto liajn retajn raportojn pri la vivo post la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo okazintaj en marto en lia lando.
Subvencio Cigno estis starigita per donaco de la japana esperantista mecenato Etsuo MIYOSHI por subteni Esperanto-projektojn en la Tria Mondo kaj la iamaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ĝi valoras 500 000 enojn, t.e. ĉirkaŭ 4500 eŭroj.

Ĉi-jare la Estraro de UEA dividis la subvencion Cigno-n (ĉirkaŭ 4500 eŭroj) inter tri ricevantoj:

1. Fondaĵo Ameriko por vojĝkostoj lige kun la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo, Brazilo, kaj por eldono de lernomaterialoj por hispanlingvanoj;

2. Esperanta filmfestivalo lige kun la 8-a TAKE; kaj

3. Dokumenta Esperanto-Centro en Zagrebo, Kroatio, por plibonigi siajn materiajn kondiĉojn kaj pligrandigi siajn kolektojn.

En la inaŭguro de la 96-a UK oni anoncis la nomojn de tri novaj Honoraj Membroj de UEA. Alia formo de honorigo en UEA estas la Diplomoj pri Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado. Ĉi-jare la Estraro decidis distingi per diplomo 12 Esperanto-aktivulojn.

Diplomo pri Elstara Agado: Jorma Ahomäki el Finnlando pro elstara loka agado kaj gazetara informado pri Esperanto; Augusto Casqueroel Hispanio pro instruado de Esperanto en Ĉinio kaj Vjetnamio;Helmar Frank el Germanio pro elstara antaŭenigo de Esperanto kiel lingvo de scienco, precipe pere de la Akademio Internacia de Sciencoj; Francois Xavier Gilbert el Francio pro longtempa gvidado de la Koresponda Servo Mondskala de UEA; Heidi Goes el Belgio pro sukcesa agado por disvastigo de Esperanto en Indonezio; Mireille Grosjean el Svislando pro laboro por Esperanto en Afriko kaj utiligo de Esperanto por interkultura edukado; Andrzej Grzebowski el Pollando pro antaŭenigo de turismo per Esperanto kaj pro agado sur la kleriga kampo; Geza Kurucz el Hungario pro modela redaktado de la revuo Juna Amiko;

Diplomo pri Elstara Arta Agado: Kim Henriksen el Danio kaj Jean-Marc Leclerc (JoMo) el Francio pro longtempa kontribuo al la Esperanto-muziko; Carmel Mallia el Malto kaj Abel Montagut el Katalunio pro elstara kontribuo al la Esperanta poezio.


REZOLUCIO DE LA 96-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,

efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado,
ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj,
agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -- sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp -- cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo,
konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj,

rekomendas
ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo,

alvokas
al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn, per kunordigita decidado, al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko.

(Mi citas informojn de UEA por tiu ĉi parto de raporto)

Bonege. Post la fermo okazas longdaŭra adiaŭo en la salono. Ĉiiuj ŝatas fotiĝi, manpreniĝi aŭ brakumiĝi, kavazaŭ ili ne niam renkontos poste. Sed nuntempe tia adiaŭo ne tenas valoron ĉar nuntempe oni povas tuj kontakti, babili per la reto post kiam ili alvenas en siaj hejmoj, aŭ eĉ dum ili atendas alian flugon en iu flughaveno. Komuniko inter esperantistoj de diversaj landoj estas nun ĉiutaga afero.

Interese, mi renkontis multajn homojn dum la kongreso, kiuj konas min per la Facebook, Ipernity aŭ per mia blogo. Iam ili konas min kaj mi ne memoras aŭ iam okazis inverse. Sed ni tre ĝojis kiam niam virtualaj konatuloj venis kaj brakumis min. Ili gratulis min por mia daŭra ĉeesto en la reto kaj komunikado pri nepala Esperanto-movado per la reto.

dankema al ili por ilia laboro por venigi nepalanojn al Danio. Estis kvazaŭ batalo por ili kontraŭ sia registaro. Tio fakte nur esta por plenkolora sukcesigo de la UK. Mi gratulis ilin por ilia laboro.

Nu. Estis planite ke mi loĝos ĉe Peter denove post la UK antaŭ ol mia veturo al Germanio. Ursula, en sia vico mendis sian hotelon. Kaj, mi proponis al Peter ke estos facile por mi se Ursula kune loĝos ĉe li. Li konsentis sed Ursula diris ke ŝi devas almenaŭ por unu tagon resti ĉe la hotelo; kaj ŝi ankaŭ havas rendevuon kun iu ie. Ŝi tre deziris esti en la maro, sed mi ne tiom ĉar la vetero ne estis favora al naĝado. Eble mi vizitos al la maro kun ŝi.

Venis Peter kaj li klarigis ke Ursula mem venos morgaŭ al la Lingby stacio kaj mem atingos al al domo.

Mi kaj Nabin veturis kun Peter kaj lia amikino. Ni vizitis al la Norreport kaj al centra bazaro. La strato esits plenplena de trapasantoj. Oni vendas aĵojn sur la strato kaj ankaŭ  mi vidis ke du geviroj kantis "Hareram" sur la strato laŭ la Hindua sistemo.

Ni ŝanĝis monon. Interese, ni devis pagi ĉ 12 procento de takso. Mi demands sin, ĉu mi pagas takson dum monŝanĝo en Nepalo? Ne rekte. Do kiel la ŝtato pova gajni monon por konstruo de bonaj stratoj ktp? Mi poste aĉetis kelkaj memoraĵoj por miaj geamikoj kaj parencoj.

Poste ni veturis laŭ la kanalo de Kopenhago per  boato. Stratvendejoj de kuriozajxoj cxe la haveno estis interesa. La ĉiĉeronino klarigis pri la ĉirkaŭaĵo en la dana, angla kaj itala lingvo. Multe ventis kaj estis malvarma, denove iam sunbrilis kaj tuj varmiĝis. Tia estis la vetero de Kopenhago. La boatveturo daŭris dum unu horo kaj jam estis 4.30 kiam ni revenis.

Ni tiel veturis al la hejmo. Nabin petis telefonilon de Peter kaj parolis kun lia parenco. Li volis loĝi kun lia parenco kaj ni lasis lin en iu strato.

Do, en hejmo denove. Estis tiel freŝiga. Mi estis tre tre laca kaj dormis dum du horoj eble. Poste ni vespermanĝis kaj parolis pri politika sistemo de Nepalo. Ili diris ke ni devas fortigi la sistemon kiu regas nin. Ili tamen esperas ke bonaj tagoj en Nepalo iam alvenos, iam.

Post manĝo ni kune rigardis filmon pri Sherlock Holmes. Antaŭ longe mi tre ŝatis librojn kaj filmojn pri lin. Mi vidis lian filmon post longa tempo. Do, ĝi en interesis min. Sed, la scenoj kiujn montras en la filmo ja estis interesa.

2011/07/29

Internacia vespero

30.
Jen la kongreso preskaŭ finas. Ne estis interesaj programoj hodiaŭ. Mi iris iom malfrue kaj gustumus kelkajn programojn sed ne plaĉis al mi. Eble mi estis laca pro kongresumado. Ŝajnis ke homoj ne plu volas kongresumi. Pli multe da homoj troviĝis ekstere kaj nur malmulte da homoj serioze sidas en ĉambroj nuntempe.

Mi sukcesis sendi bildkarton al Doi kaj Salla. Tio estis tre malgranda laboro mi ne sukceis fari dum pasinta semajno.
S-ro Hori acxetis lignan artajxon de amiko el Benino kaj li volis reklami gxin.

Estis granda afisxo de la UK por fotigxi, nur malmultaj homoj emis sidi malantauxe.

Mi iomete babilis kun la usona sinjoro.
Kaj mi fotigxis kun Renato!


Mi sentas sin pli kaj pli malsana, pro malvarmumo. Mi preferis ripozi hodiaŭ.

De tagmezo ni estis je preparado de internacia vespereo. Nepala teamo prezentos nepalan kanton.Eble estas la unua fojo mi vidis cxiujn nepalanojn kune.

Mi ĝoje regardis la filmon Internacia Lingvo. Tamas pri evoluo de Esperanto. Oni eĉ prezentis mian bildon en ĝi.
Mi staras kun Ella Stug, tiun foton mi trovis el sxia retpagxo.

Bonŝance mi povis partoreni en la brazila danco-grupo. Estis amuza sperto. Estis tiel. Estis la parto de la rakonto. Iu knabo kaj knabino enamigxas. La knabino estas graveda kaj la knabo volas fusxi. La patro iras al la polico kaj li finfine konsentas edzigxi. Do, la kamparanoj de la vilagxo dancas gaje. Dum la danco mi konatigxis kun Ewa, kiu voluntas en Esperanto-Urbo.

Mi sukcesis komuniki kun Peter kaj li estas preta akcepti min kaj Ursula al lia hejmo dum tri tagoj. Sed mi akoraux ne scias kio estas aliaj planoj de aliaj nepalanoj. Mi demandis al Parasar. Li diris ke li scias nenion.

Vespere estis la internacia vespero. Artistoj el Francio, Danio, Indonezio, Nepalo, Japanio, Svedio kaj aliaj prezentis kantojn kaj dancojn.
Ilia kaj Sabrina dancis tradician dancon de Indonezio

Nepalanoj dancas laux la kanto "beni ko bazar"


Kim kaj lia filo prezentas kanton
=

2011/07/28

CO respondas, budhismo,






Hodiaux mi partoprenis en la programo CO respodas. Multaj venis plendoj kaj Osmo lerte respondis.

Oni plendis ke mankis de afisxo cxe la kongresejo kaj la organizantoj perdis bonegan okazon varbi pri nia lingvo. Iu blindulo plendis ke mankis materialo pri la kongreso en alimanera formo do estis diskriminacio kontraux pli ol 20 blinduloj en la kongreso. Iu plendis pri la eksurso : La dana cxicxerono klarigis pri al lokoj en la angla lingvo kaj la dana esperantisto ne povis bone klarigis la enhavon en Esperanto. Manko de posxtmarko kaj posxtservo en la kongresejo estis aliaj problemoj.

Mi partoprenis en la kunsido de legantoj de revuo "Esperanto". La redaktoro diris ke fotoj devas esti bonkvalitaj kaj artikoloj estu suficxe bonaj. Oni diskutis pri reta kaj papera versio de la revuo. Li diris ke la papera versio aperados. Kaj li ankaux diris ke la UEA pagas pli multe al posxto ol al presejo.

Mi diris ke kaj reta kaj papera versio estas grava cxar retan version mi tuj ricevas kaj por papera versio mi devas atendi du du monatoj kaj duono. Kaj mi ankaux proponis ke oni devas de tempo al tempo kontroli cxu ricevantoj de al revuo legas gxin aux ne. Povas esti ke kelkaj homoj dauxre ricevas senpage, dank' al iu fonduso kaj li aux sxi ne zorgas pri la valora bulteno kvankam multe da mono estas elspezata por eldoni gxin kaj disengi gxin.

Kunsido de KAEM estas interesa. Sidis Hori, Hong, Indu kaj Lee al podio. Hori prezentis la projektojn, Bharat, je nomo de Nepalo diris ke ni okazigis IHRon, ni povas okazigi konunan seminarion de "MezAzio", ke ni eldonis "Templo"n. Li ankaux diris ke li instruis Esperanton en Filipinoj. Lee el Koreio, Trozoro el Cxinio, Jehosna Tilleman el Israelo, Heidi kaj Ilia el Indonezio, Immaru Fumiro (?) el Japanio kaj Parawaj el Pakistano parolis pri movadoj en siaj landoj. Indu venis nur por saluti. S-ro el Vjetnamio diris ke ili cxefe okupigxas pri okazigo de la UK.

Mi demandis al KAEM kiel mi povas komuniki kun KAEM komissioano kaj venis subite Bharat por respondi ke mi kontaktos al kamemano el Nepalo! Tute stulte. Mi ne atendis lian resondon kaj KAEM mem ne havis respondon.

Lee, jxetis kelkajn "amarajn" konsilojn. Li diris ke Hori kaj aliaj devas agi nur kiel eksprezidantoj kaj lasi novan komisianaron labori por plibonigo de la KAEM.

Mi estis invitita de koreoj por mangxi korean rizon. Estis bongusta.

Post mi iris al la kunsido de Budhismo, de Budhana Ligo Esperantista. De mia flanko, mi diris ke budhismo suferas pro la sxtata religio. Mi proponis ke ni okazigu Budhana Seminirio cxe Lumbini aux iu alia loko kie oni povos detale diskuti pri la Budhismo en divesaj landoj. Strange ke Esperanto floris en Azio kie vivas la plej multe da budhanoj sed mi ne trovas ilin tre multe inter esperantistoj, almenaux dum UKoj.

Mi poste trovis nepalanojn : Estis Bharat, Indu, Nabin, Parasar kaj Navaraj. Evle, estas por al unua fojo ke mi vidis ilin en unu loko. Venis tiu amikino de Peter kaj Indu volis estis fotita kun ili. Franciska ankoraux posedas la botelo de vino por nepalanoj. Sed gravaj nepalanoj ne estas preta regaligxi.

Mi poste komprenis ke ili akumuligxis por prezenti kanton por la internacia vespero. Mi ne volis esti tie por kantado. Mi iris al leteratua konkurso (eble) kiel Urlic Beker legis prozon. Estis interesa sed mi volis eksplori pli utilan programon.

Post mi iris al la kunsido de ILEI kie oni rakontas gxenerale kio okazis dum la ILEI konferenco. Oni resume diskutis pri la problemoj kaj planoj de Esperanto-instruistoj.

Reveninte mi vidis ke Ilia sercxin sxian amikinon. Ni auxskultis al malferma koncerto de Kajto. Nun mi komprenis kial Kajto estas malgranda nun. La grupo iam disigxis. Kaj la muziko ankaux ne plu estas tiom vigla kiom Kajsto estis 10 jaroj, kiam eble mi auxskultis ilin por la unua fojo.

Mi venis al cxambro por ripozi. Post tiom da tagoj de kongresumado, mi estas lacaj. Estis la tempo por filmo "La Universala Lingvo" sed mi ne iris tien pro laceco. Nur poste mi eksciis ke gxi enhavas mian scenon, 'pafita' dum la UK en Jokohamo.

Poste mi iris al la koncerto de Reverie. Ili havas kolekto de tre amuzaj instrumentoj. La virino tre lerte kantis kaj ludis instrumentojn. Sxi ecx ludis sur la ligna staktolo sur kiu sxi sidis. Sed sxajne sxi ne parolas Esperanton. Sxi finfine ecx kantis anglan kanton.

Poste sekvis la filmo "Atako de Lunaj Zambioj", esperantigita sur la fama mannova angla filmo "Star Wars" (eble). Komprenebla gxi placxis al mi sed pli multe placxis al mi dormo. Do.

2011/07/27

Ekskurso kaj koncerto

Hodiaŭ estis la tago de ekskurso. La kongresejo estis fermita. Etis diversaj eskursoj por deviersaj homoj. Unue mi ne sukcesis trovi ĝustan informon kaj due preskaŭ ĉiuj estis tre multekosta kaj mi ne volis partopreni en ĝi.

Antaŭ heraŭ Betty propnis ke ŝi ĉiĉeronu nepalanojn al al urbo-centro ĉar ankaŭ ŝi pensis ke eble nepalanoj ne povos pagi la ekskurso-kotizon. Prave. Sed kiam mi ekdemandis al nepalanoj, mi ankaŭ ŝokiĝis ke ili estas tre bonŝancaj. Bharat kaj Nabin planis vojaĝon al iu kastelo, Parasar havis bileton pri iu luksa ekskurso. Mi ne persone povis demandi al Indu kaj Alinka. Mi proponis al Navraj kaj li estis feliĉa.







Nu. matene mi iris al la pordo kaj Navaraj diris ke ankŭ venos aliaj. Samtempe mi renkontis tri gejapanojn kiu ankaŭ mem-promenadi. Mi proponis ke ili ankaŭ estu kun ni. Ni iris al la Norreport kaj piediris laŭ la bazaraj stratoj ĝis laborista kvartalo aŭ latina kvartalo.

Ni iris ankaŭ al la tombejo kie kuŝis memoron de dana esperantisto Marie Schroder, kiu multe laboris sed tre june forpasis. Poste ni iris al la botanika ĝardeno kaj muzeo. Ni iris por manĝi sed en tiu abunda varieco, mi ne povis bongusa (=nepaleca) manĝaĵo. Tamen devis satigi sin per fritita (anakaŭ malvarmega rizo kaj pecoj de kokaĵoj. Poste ni iris al la botanika ĝardeno kun belaj statuoj. Oni iris al la muzeo sed pro laceco mi kaj Navaraj decidis rekte reveni al la loko kie okazos la koncerton.

Koncerto komenciĝis je la 7a. Unuaj ne estis bonaj sed je la fino, la Danĝera grupo kaj Kimo mem donis energion kaj elektron al la dancantaj aŭdantoj. Ankaŭ ĉeestis Indu, Parasar kaj Bharat. Ankaŭ mi multe dancis.



Iu hungarino diris al mi ke kvar nepalanoj vojaĝos al slovakio kun ŝi. Kiuj nepalanoj povas esti. Interesajn novaĵojm oni havas por mi.
Jen kelkaj ligiloj kie vi povas gxui la koncerton:

http://www.youtube.com/watch?v=oHKsYvYEbD8&feature=related
http://www.youtube.com/watch?v=4gryFPJqeEM&feature=related
http://www.youtube.com/watch?v=3uDteJfHKf8&feature=related

Perdita generacio:
http://www.youtube.com/watch?v=0-VVUooyyHs&feature=related
http://www.youtube.com/watch?v=Jt5SxrdcN_4&feature=related
Jomo:
http://www.youtube.com/watch?v=lus6aO9cPbc&feature=related&noredirect=1
http://www.youtube.com/watch?v=lus6aO9cPbc&feature=colike
http://www.youtube.com/watch?v=WbXBXCme2i0&feature=related
http://www.youtube.com/watch?v=CnLPb6aQdN8&feature=related

2011/07/26

Tutemondeco, Kongresa temo, oratorio ktp


Tutemondeco, Kongresa temo, oratorio ktp

Mi sentis sin malsana pro malvarmumo. Kaj ankaŭ estis malfacila dormi kiam la ĉielo heliĝas je la 4a en mateno. Tio estas la problemo - tagoj estas tro longaj (de 4a matene ĝis 10a vespere). Okuloj ne volas dormi sed korpo postulas dorm-ripozon. Mi retumis kaj trovis Navarajon surlinie kaj kontaktis lin perskajpe. Ni kune vagis ĉirkaŭ unu horo ĉe Hotel Metro Cabin. Tie loĝas kelkaj nepalanoj.

Nature, mi estis iom laca kaj post matenanĝo, venis al la ĉambro por ripozi. Mi ne sukceis kontakti al mia hejmo kaj tio estas mia eta kapdoloro.

Unue mi iris al la programo pri la UEa-ITAk ekzamenoj de Hungario. Ili havas tiom bonkvalitan ekzamenoj por lenrnintoj, sed domaĝe, terure multe kostas. Mi scias Esperanto ne estas tiom facila lingvo, kaj mankas bonaj instruistoj ĉe mi. Kaj, ni ne povas utiligi la eblecon de bonaj Esperanto-instruistoj. Mi memoras antaŭ tri jaroj venis Tatjana el Rusio. Ŝi intencis instrui Esperanton al komencantoj kaj progresantoj. Sed ni ne povis organizi kurson por ni ankaŭ. Ĉiuj estas tiom okupitaj en Nepalo.

Mi poste sekvis la programon de Tutemondeco de Esperanto. Ĝi estas la faka asocio, kiun prezidas Renato Corsetti. Ili diskutas pri novaj vortoj kaj faciligo de Esperanto.

Mi iris al al koncerto de la hispano Slotronik, la hispana kantisto. Tute ne plaĉis al mi ĉar nur komputilo faris bruon kaj li preskaŭ nur dancis. Same kiel disko-jokioj faras tiel nutempe en dancejoj. Mi pvoas diri almenaŭ ke tio ne estas taŭga por mia gusto.

Poste mi iris al la Tago de Lernejo, por aŭskulti al la instrumaterialoj de s-ro Lee. Sed mi atingis al la ĉambro iom malfrue kaj ne povis vidi vin.

Do, mi iris al la kongreso Temo, temis pri dialogo inter generacioj. Ja estas unu el gravaj demandoj al Esperantistoj, kaj ankaxu al neesperantistoj. Kiel maljunuloj kaj junuloj povas pacience kaj logike disukuti pri novaj aferoj, por teni la harmonion en esperanto-asocioj? Hose donis al ni gravan demandon: Kion ni faru favore al la ekstigo/ plifortigo/pluvivado de efektivaj pontoj de intergeneraciaj dialogoj reciprokaj interkompreno kaj kunlaboro? Venis diversaj respondoj. De mia flanko, mi klarigis ke en Nepalo troviĝas tri generacioj : a. tiuj kiuj lernis en 1960aj jaroj, b. kiuj lernis en 1990 kaj c. kiuj lernis en 2000-2004. Mi diris ke eble maljunuloj ne volas ke junuloj progresu, kaj poste ankaŭ diras ke ne povas daŭrigi komuniko kiam maljunuloj ek de komenco babilas kaj odernas gejunuloj ke ili parolu nur esperante. Mi ankaŭ klarigis ke estos malfacile peti junulojn paroli Esperanton kiam "maljunuloj" ekde komenco krokodilas en Esepranto-kunvenoj. Ankaŭ estis tie Indu.

Poste mi provis iri al la kunsido de Sub-komutato: Landa Agado. Mi ne reprezentas sed, post kiam Corsetti demandis mi diris ke UEA devas kontroli kiam landaj asocioj lasas demokratiajn morojn. Nek prezidantino, nek la ĝenerala sekretario estis en ĝi. Kaj, mi iris por aŭskulti la oratoran konkurson. Sed tie neniun nepalanon mi vidis. Ĵus ekstere mi vidis ĉiujn nepalanojn.
Bharat volis diri ion al mi sed mi ne povis aŭskulti al li ĉar Roy Mcoy estis parolanta. Li petis min ke mi morgaŭ laboru por la kongresa kuriero. Bonege.

Poste mi sole iris eksteren kaj promenadis laŭ la larĝas strato kontraŭ forta vento.

Jes morgaŭ. Ne okazos kongreso. Oni elektis ekskursojn. Betty proponis ke ŝi deziras ĉiĉeroni nepalanojn al la urbo-centro. Bonega ideo. Sed estas la problemo: Parasar partoprenos en la ekskurso ĉar iu pagis por li. Bharat kaj Nabin estos en privata ekskurso kun Peter. Mi ne povis renkonti al Indu kaj Alinka. Do, ĉu nur mi kaj Navaraj?

Mi ne povis iri al la akcepto de la urbestro en al urbodomo de Kopenhago. Mi sentis sin tre malsana kaj venis al la ĉambro por dormi. Mi sciis pri tiu programo nur kiam Ahto revenis. Sed partoprenantoj diris ke ne indis partopreni. Cetere oni kritikis ke la urbestrino salutis geesperantistoj en al angla lingvo.

Poste mi promenis kaj trovis la korea grupo. Brila diris ke s-ro Yu bone kuiras manĝaĵon. Mi senhonte petis ke li ankaŭ min invitu ĉar mi tiom sopiras manĝi rizon. Ili invitins min por tagmanĝi ĵaude.

La teatro de "Dek tagoj de Kapitano Posnikov" plaĉis al mi. La rakonto temas pri vojaĝo de Zamenhof al Usono kaj ĝia politiko. Krome plaĉis al mi la uzo de kino en teatro.

Ni kune trinkis en ĉambro de Franciska, kun japanaj sinijorinoj. Rakonto de la japana sinjorino pri ŝia edzo nezorgema estis pensiga. Ili preskaŭ ĉiutage batalis kaj tio estis preskaŭ normala vivo por ili. Ŝi scias ke li iras dormi kun alia virino en la hotelo kaj ŝi simple ne pemesis lin esti en la ĉambro. Kiaj geedzoj! Ĉu tio estas normala?




[Tiun foton mi kolektis el Facebook]

2011/07/25

Koncerto, landaj agadoj, Oomoto

Estis la tago de fakkunsidoj kaj diskutoj.

Mi estis ĉe la fakkunsido de aplikado de Esperanto en poŝtelefonoj, de Jacob. Plaĉis al mi koncerto de Nataŝa kaj Ĵomart. Ili estis en mia kapo ekde kiam mi lernis Esperanton. Mi unuafoje asŭkultis ilin. 

Tre bedaŭrinde, nepalaj reprezentantoj ne troviĝis en la fakkunsido de landaj agadoj. Mi ĝoje estis en la fakunsido Oomoto. Kaj, tre bedaŭrinde, mine povis esti ĉe al tio de ĵurnalistoj. Kial UK estas tiom mallonga? Kial okazas same interesaj programoj samtempe? Kial programoj estas interesaj? Stultaj demandoj estis plena sur mia kapo.

Mi ekmalsaniĝis. Mi ne scias kial, sed mia kapo forte doloras kaj estis eĉ malfacila stari sen apogo. Sed mi volis ĉion ĝui de la kongreso. Eble tio okazis pro sanĝo de manĝaĵoj. Mi ja povis manĝi nepalstilan nudelon en la hotelĉambro sed tio ne estis sufiĉa. Mi ja deziris manĝi rizon, rizon kaj rizon…

Mi estis en la prelego de Paul Gubbins, pri arto de artikolo-verkado por gazetoj.

Fotoj de Neil Blonstein








Tiujn fotojn mi ricevis de s-ro Neil Blostein. Dankon al li. Li havas pli belajn fotojn de mi ol mia fotilo povis kapti....:)