2011/06/19

Sundari Mika volas kanti Esperante!


Interese estas ke japana kantistino, "Sundari Mika" vola kanti Esperanto-kanton por diskonigi Nepalon en Japanio.

Ŝi de pli ol 10 jaroj vivas en Nepalo, lernante kaj kantante nepalajn kantojn.  Ŝin en Nepalo konas amantoj kaj koservantoj de tradiciaj nepalaj kantoj, en divesaj nepalaj lingvoj.

Ŝi nun volas kanti Esperanto-kantojn laŭ nepalaj melodioj en Japanio. Tiel ŝi volas konigi Esperanton al amantoj de nepala muziko en Japanio.

Ŝi konatiĝis al Esperanto dank' al japana amikino Viola. Ŝi diris al Mika ke ŝi povus pli bone disvastigi ŝian talenton per Esperanto kaj ankaxu disvastigi Esperanton per ŝia talento. Do ŝi konatiĝis kun nia internacia lingvo kaj ŝi decidis lerni ĝin por disvastigo de Esperanto per ŝia arto.

Hieraŭ (2011-05-18), kiel planite, ŝi vizitis al NEspA kaj montris ŝian deziron. Ni ĉiuj gratulis ŝin kaj bondeziris al ŝia plena sukceso. La membroj ĝojis vidi ŝin ĉar ŝi estas konata nomo inter ni.

Post la kunveno, ni kune revenis al mia hejmo kaj mi prunte donis al ŝi lerno libron kiun mi havas.

Antaŭ kelkaj tagoj mi renkontis ŝin apud ŝia lernejo en Katmando. Ŝi diris ke ŝi havas planon kanti tradiciajn kantojn en Esperanto dum ŝia venonta koncerto en Japanio! Bonege!!

Mi jam promesis traduki kelkaj kantojn de mia gepatra lingvo en Esperanto.
Dume ŝi lerandos Esperanton. La simpleco kaj utileco de Esperanto plaĉas al ŝi. Mi iomote gvidas ŝin kiam ŝi mem bone lernas la lingvon.

En aprolo la 24an, Viola skribis al mi ke Mika volas lerni Esperanton en Katmando. Mi ĝoje respondis ke mi volonte helpos ŝin.

Sundari prezentis ŝian kantadon la 26an de februaro 2011. Jen mia blogo pri la programo : http://razeno.blogspot.com/2011/02/koncerto-de-sundari-mika.html

Se vi volas legi pli pri Sundari : http://www.mars.dti.ne.jp/~mica-har/purnima/
===
En NespA oficiejo, estis Bharat kaj du novuloj kiam mi kaj Mika eniris. Poste venis Poshraj, Narendra, Parasar.

Bharat diris ke ni okazigos programon marde vespere por publikigi la bultenon "Templo", kiun ni decidis eldoni je nomoj de forpasintaj samideanoj.

Sed, li rekte diris ke li ne okazigos nacian kongreson de NespA antaŭ ol nia partopreno en UK. La kongreso devis okazi en novembro de pasinta jaro. Iel, mi ne estas feliĉa ke reprezentos NespAn la kontraŭleĝa komitato de NespA.

Ŝi kantas en kelkaj lingvoj de Nepalo kaj ŝi jam eldonis albumon en
Nepali lingvo.
Se vi volas legi detale pri ŝi, jen :     

No comments: