2011/06/08

Por biletoj kaj ukrania vizo

La 5an de junio nia ĝenerala sekretario sendis al ni mesaĝon ke ni ĉiuj ricevos la vizon kaj ni aĉentinte biletojn ni iros al la ambasadorejo por ricevi la vizon.

Mi esperis ke NEspA serĉos bileton por ni, por ke ni aĉtos bileton por la sama aviadilo. Verŝajne, tiel la kosto pli malmulltiĝos.

Intertempe ne venis ian ajn informon de iu ajn partoprenonto krom Nabin. Mi hieraŭ vespere telefonis al Bharat kaj li diris ke ni povas aĉeti bileton laŭvole kaj ni iros al la ambasadorejo markrede. Do. Estos stulta atendi ke NEspA faros ion por aĉeti unuopan bileton. Mi devas pensi pri mia bileto nun.

Pri IJK. Mi skribis retleteron al la konsuleto de Ukranio en Katmando sed ne venis respondo.

Nu. La problemo estas tia ke sen dana vizo, estos malfacila ricevi ukrajnan vizon. Kaj por ricevi danan vizon, mi devas unu aĉeti bileton al Kopenhago. Tio signifas ke mi ne povos aĉeti rektan bileton al Kievo. Do?

Eble mi devas nuligi mian planon partopreni en la IJK. Estas tiel malfacile mortigi revon...


No comments: