2011/06/23

NEspA eldonis Templo-n

Marde okazis inauxguro de la bulteno "Templo". Gxi estas la bulteno de NEJO kaj gxin cxi foje eldonis NEspA. Gxi havis artikolojn pri memorajxo de forpasintaj samideanoj Apsana Giri kaj Keshav Ram Joshi (kaj alia persono kiun mi neniam vidis).

NEspA decidis gxin eldoni gxin en aprilo 2010. Kaj nun post 14 monatoj gxi finfine aperis.

Gxi havis artikolojn, poemojn pri Apsana kaj Keshav Ram kaj ankaux pri aliaj gxenerajaj informoj pri Nepalo. Kaj ankaux estis memorajxoj el Renato Corsetti, Ursula Koelsch, Franciska Reisel, Jacob Nordfalk kaj aliaj.

Mi devis estis malfrua. Mi renkontis Filipon kaj Maja-n sur ls strato. Estis nur nekonata viro, Punya, Mukunda, Bharat, Krishna kaj Harkha.

Bharat diris ke nekredeble multaj homoj venis. Jes mi vidis nomojn de cxirkaux 30 homoj. Oni poste kalkulos cxu ili venis por la libro aux por la mangxo.

Ili donis al mi mangxajxon kaj ankaux viskion. Dume, Bharat invitis al Subhas kaj li ankaux venis.

=
En la sama tago okazis io en mia oficejo.

Altranga oficisto Ishwar Parajuli de Plej Alta Tribunalo dungis 11 jaran knabinon por labori en hejmo - por purigi domon, lavi potojn ktp. Tio estas kontraux legxa.Kaj lia patro, 72 jara malsanulo, exploiatis sxin sekse!

Ni savis sxin el la domo kaj sendis al alia loko kie ni metas tiajn suferantajn knabinojn.
http://www.ekantipur.com/the-kathmandu-post/2011/06/21/nation/mockery-of-law-protector-turns-predator-minor-rescued-from-sc-officials-house/223127.html

=

Mi ankoraux atendas telefonfoko el la ambasadorejo!!! Mi jam pagis monon por la bileto kaj oni ne certas kiam mi ricevos la vizon. Rstas aro da preparado pro fari post ricevo de la vizo. Cxu oni komprenas nin.

1 comment:

Ana said...

saluton Razeno,
Mi estas Ana el Mia vivo kiel Ana, Mi dankegas vin

Ana