2011/06/13

Mi ĵus aĉetis la flugbileton!

Jen mi havas novaĵon. Mi ĵus aĉetis la flugbileton por vojagxi al Danio!!!!!! Mi flugos la 19an de julio kaj reflugos la 11an de aŭgusto. Ĝi kostis nekredeble multe. Mi scias, 22 tagoj ja estas tre longa vojaĝo. Nabin estos kun mi dum la flugo. Verŝajne, Navaraj ankaŭ estos kune. Mi jam ne scias kiuj jam aĉetis bileton kaj kiuj ankoraŭ ne.

Morgaŭ matene ni ĉiuj iros al la ambasadorejo kun la flugbileto kaj ni ricevos la vizon. Tiel diris Bharat. Kaj okazos katastrofo se ni ne ricevos la vizon ĉar la bileto ne estas re-pagebla!!!!!

Jam ne estas ĉio certa, sed ŝajne mi vojaĝos al Germanio la 2an da aŭgusto kaj ĝuos etoson kaj vivstilon kun miaj amantaj amikoj. 

Plani por sep homoj ne estas ĉiam facila. Kaj tio estas pli malfacila kiam homoj aŭ ne venas dum la kunveno aŭ ne diras sian planon dum la kunvenoj. Mi timas sekreton. Mi nur scias ke Bharat vojaĝos frue ĉar li devas partoreni en la IEI kaj Navaraj revenos frue ĉar li havas ekzamenon. Mi ĉial estas feliĉa ke ni, sep el Nepalo, partoprenos en la eŭropa UK por la unua fojo. Dank' al ĉiuj.

No comments: