2011/05/23

La ambasadoreja oficistino ja traktis miajn vizo-petojn.

Mi revenis el la dana ambasadorejo. Hodiaŭ ne estas tago por akcepti vizo-petojn sed ili akceptis ĉar ili ne laboros dum merkredo kaj ĵaudo. Ni atingis je la ĝusta tempo kaj la gardistino vokis nin en grupo. Mia grumblo estis nur pri tio ke oni ne permesis min eĉ prezenti miajn dokumentojn. Oni ja " traktis la petojn." Pri tio ili satigis min. Dankon al la ambasadorejo.

Unue mi petas padonon al tiuj kiuj ricevis kopion de mia blogo kaj leterojn pri mia situacio en Nepalo. Mi hontas pri la ĥaoso kreiĝis pro mia aĉa blogero. Mi vere ne volis ke oni kriu pri tiu ĉi skandalo. Fakte tio ne estas skandalo en Nepalo, ni havas pli severajn spertojn apud pordoj de ambasadorejoj. Mi kutime blogas kiam venas penso en mia kapo. Mi neniel volis ke vi reagu, kritiku kaj devigu la ambasadoro doni vizon al mi. Sed mi ja dankas vin por via respondo.

Nu. Ni eniris al la oficistino ĉe la giĉeto. Indu donis al ŝi sian dokumentojn. La oficistino klarigis ke la dokumentoj ne estis sufiĉaj. Ŝi eĉ ne regardis ĉiujn dokumentojn de ni sep petantojn. Ŝi eble supozis ke ni ĉiuj havis similajn dokumentojn.

1. La oficistino demandis nin, "Kial iu subtenas por aliĝi, trakokti kaj vojaĝi?" Mi ne havas respondon pri tio. Mi jam ne demandis al tiu kiu parte subtenis min. Nun eble mi devos demandi kial ŝi subtenis min. Eble ŝi ne scias ke ŝi ne havas rajton.

2.  Ŝi diris ke mi devas montri ke iu eksterlandano (eble dano) devas sendi leteron al mi ke li/ŝi pagas tutan vojaĝon, trankonton, trasporton manĝadon ktp en Danio. Li/ŝi devas aserti ke li/ŝi garantias ĉion pri mi kaj ankaŭ devas sendi kopion de lia/ŝia pasporto. Ŝi postulas detalan "budxteon" de mia elspezo dum mia resto en Danio.

Mi povas peti tion al Franciska kaj verŝajne ŝi povas ankaŭ fari tion (ŝi devos mensogi). Sed mi ne estas certa ke eĉ tio kontentigos la oficistinon ĉi tie.

3. Kiam mi diris ke mi estas preta mem pagi mian flugbileton, ŝi diris ke Individue mi rajtas peti vizon, tiel ke mi povas pagi mian transporton tkp, sed grupe tio ne eblas. Estis mi kiu de komenco petis en nia asocio ke ni devas iri al la ambasadorejo unuope kaj peti vizon grupe.

4. Ŝi postulas kvitancon de UEA kiu montras ke mi jam pagis aliĝkotiĝon. Mi montris al ŝi la karton kun la kongresnumero, sed ŝi volas de tion la UEA devas mencii en la invitletero. Mi ne kredas ke UEA nun povas fari kvitancon pri pago de aliĝkotiĝo kaj UEA denove sendos alian invitleteron kun la aldona enhavo.

5. Ŝi postulis paperon "Dannis Immigration System" plenigita de dano. Tion ni ne havas (Eble Peter faris tion por Bharat? Mi ne estas certa).

6. Ni diris ke eniri al la giĝeto estas tiom malfacila kaj ŝi respondis ke leĝo de imigrado estas pli severa. Ŝi pravas.

7. Ŝi ne estas preta ricevi fotokopitajn sur A5 paĝo por malgrandaj aferoj, ŝi volas ĉion en A4. Ĉe ni oni faras fotokopiojn sur malgranda A5 paĝo. Ne gravas, tion ni povas fari poste.
Jen mia konkludo:

Danio povas esti bela lando kaj la esperantistoj ankaŭ povas esti bonkoraj sed nun mi ekmalamas la landon mem. Mi petas pardonon al samideanoj, mi ne naskiĝis kiel racisto.

Mi scias ke estas kelkaj "mondoj" en nia tero. Mi nur ne apartenas al la "tria mondo" sed ankaŭ al "Sudazio". Mi devas ne forgesi tion. Do riĉaj landoj ne vidas ĉiujn mondanojn kiel homoj. Mi ne plendas. Eble mi ne scias ke mi ne havas rajton vivi kiel homo kiam mi postulas vizon de riĉa lando. Mi fariĝas pli saĝa hodiaŭ.

Mi OPINIAS ke la oficistino ja ne volas doni vizon sed ŝi estis preta renkonti nin nur ĉar ŝi eble ricevis telefonvokojn aŭ retmesaĝojn el esperanstitsoj.

Post malsukceso enriti la vendrede, mi tuj decidis ke mi ne petos por vizo. Sed miaj samideanoj tie ĉi insistis ke mi provu denove. Hodiaŭ ankaxu, post la intervjuo, mi diris ke ni ne plu petu ĉar ne utilas. Sed amikoj ne estas pretaj. Ankaŭ min allogas Eŭropo, sed ne tiom.

Mi jam ne decidis sed mi tute ne volas peti vizon de Danio denove. Eĉ humiligo devas havi limon. Mi ne pensas ke ni povas kontentigi ŝin per ia ajn dokumento. Mi ne povas kompreni kial kelkaj amikoj ĉi tie ne volas lasi ĉi jaran kongreson, malgraŭ tiom da humiliiĝo.

Por mi ĉiuj bonkoraj esperantistoj de la tuta mondo estas egale karaj -- ĉu el Somalio aŭ ĉu el Danio. Mi kredas ke UKoj en aliaj malriĉaj landoj ankaŭ estos egale gaja kiel en Danio. Mi volonte partoprenos en la UK en Vjetnamio.

Ankaŭ mi komprenas ke jam mia subtenantino elspezis tiom da mono je mia nomo, por aliĝi kaj por mendi la hotelon. Nur por tio mi daŭre petas vizon. Mi estos tre feliĉa se iu povas preni mian liton pagitan por mi, kaj repagos la sumon al mia subtenantino. Mi deziras, nur mi mem povas repagi ĝin al ŝi.

Mi estis preta elspezi ĉi 1,000 dolarojn nur por vidi Eŭropon per miaj okuloj. Mi ne sciis ke tiu stulta deziro kostos pli ol tio (temas pri ne-monaj aferoj). Eŭropanoj ne povas eĉ imagi kiom ja jarojn oni devas ŝpari por kolekti tiom da mono ĉe ni. Mi jam pagis monon por vojaĝo-asekuro, deponis Ĉ 4,200 dojarojn en mia banko por preni la paperon de la banko ke mi havas tiom da mono (ĉiuj scias ke tion oni faras tie ĉi per ŝuldo je granda interezo).

Mi devas konfesi ke nepalanoj malfrue agis. Venis unue mesaĝo de subteno eble en oktobro kaj iel tiel ĉio malfruiĝis. Kiam mi montris deziron vojaĝi, tiam la flugbileto kostis nur ĉ 1,000 dolarojn kaj nun ĝi kostas pli ol 1480 dolaroj. Tio ankaŭ esats alia problemo por mi.

Mi bedaŭras kaj hontas ke mi ĵenis vin ĉiuj pri mia persona /bagatela afero. Mia intenco ne estis krei bruon pri la skandalo. Mi bone scias, kiel civitano de malriĉa lando ke tio estas nia sorto. Mi nur volis informin vin pri tio, sed ne petis vin reagi. Mi denove petas pardonon al vi ĉiuj.
Mia respondo al kelkaj reagoj:

Mi opinias ke ne estas saĝa krei denovan bruon en la UK pri tio. Ni scias ke estas "kelkaj mondoj" en nia tero. Nur mi estis stulta. Kiel kaj kial civitano de Sudaziano (kie nur vivas teroristoj, refuĝintoj aŭ kriminaloj vivas) havu rajton peti vizon el riĉa lando ?

Oni ja akceptis vizo-petojn vendrede. Ĵaude ni iris, ne povis peti kaj dormis tie. Kaj vendrede, ni malsukcesis.
Ni scias pri surreta plenumado. Ni ĉiuj iris al la ambasadorejo nur post ni finis plenumi ĉion sururete.
Mi scias ke kelkaj homoj ne volas implikiĝi en tiu ĉi afero. Mia intenco tute ne estas tia, kaj mi ne faros tion.
Mi ne havas intencon verki artikolon pri la skandalo. Kaj se mi vere verkos artikolon, mi ne atendos ĝis mi ricevos la vizon. Kaj, mi certe ne mencios nomon de iu en tiu artikolo. Mi scias ke tio povas malhelpi altiuj kiuj vivtenas per subteno de la dana ambasadorejo.

Fine, mi kredas ke la dana UK en estos la lasta UK en la mondo kaj mi ne lasos nian internacian lingvon en unu jaro.

4 comments:

Unknown said...

Mi tutkore esperas, ke finfine vi kaj viaj samlandanoj ricevu la vizojn senprobleme.

Aliamondano said...

Bedaŭrinde vi pravas. Vi kaj viaj samlandanoj (ankaŭ mi kaj multaj aliaj) loĝas en La Tria Mondo.

Ni estas kvazaŭ malsano por ili. Ili ne volas tuŝi (eĉ vidi) nin.

Antaŭ kelkaj jaroj oni pagis al mi la vojaĝon, tranoktadon kaj aliĝon al UK-2008 same kiel al vi nun. Bonŝance mi ne bezonis vizon.

Mi vidis Eŭropon per miaj okuloj. Estas bela, ŝajne agrabla. En kelkaj lokoj ili akceptas (monohavajn) fremdulojn senprobleme. Estas tamen tute tute alia mondo.

Proksimume mi elspezis 1500 usonajn dolarojn kaj mi ne pagis flugbileton, hotelon nek aliĝon. Nur manĝadon, lokan transporton kaj kelkajn memoraĵojn.

Eŭropo estas tro multekosta por ni Razeno. En mia lando mi devus ŝpari multe, almenaŭ USD 100 monate (kaj mia salajro estas USD 656) dum almenaŭ tri jaroj por feriadi trankvile tri semajnojn en Okcidenta Eŭropo. Nur por unu persono kompreneble.

Ili ne devas freneze ŝpari tri jarojn por veni al Latina Ameriko aŭ al Sudazio por feriadi unu monaton.

Estas du tute apartaj mondoj, tute apartaj planedoj, tute apartaj realoj. La grava ideo ja, ne estas ke ili estas pli bonaj homoj ol ni, tute ne. Sed ke ili havas tiom da abundo precize pro tio ke ni malhavas abundon. Ili rabas kaj ŝtelas de ni, antaŭe kaj ankoraŭ.

Stefano said...

Kara Razeno,

mi tre bedauras ke tio okazis al vi. Mi vojaghis kaj laboris en Azio: Srilanko, Barato, Tajlando, Singapuro, kaj iom spertis la diferencon de la vivo tie kaj chi tie en Europo, la socian organizighon, rilatadon kaj la kutimojn, kaj mi vidis tie, kiel ache kondutas kelkaj europanoj au usonanoj, au entute richlandaj turistoj kun la afablaj enloghantoj de la vizitata lando. Tamen, oni ne devus gheneraligi!

Aliflanke tutcerte estas tiel ke la reprezentantoj de la pli richaj landoj timas pri tio, ke enloghantoj de la malpli richa lando volus resti en la vizitota lando pro ekonomia kialo. Nu, chiukaze, la mondo miksighas, pli kaj pli la homoj migradas chien.

Mi tamen esperas, ke vi kaj via grupo ricevos la necesan vizon por cheesti la 69-an UK-n en Kopenhago!

Eble tiu chi danlingva teksto pri la kongreso (mi prenis ghin el Danlingva antaŭkongresa modela teksto por informi pri la UK ) povas iom helpi, se vi aperigas ghin en via blogo kiel artikolon kopiante de chi tie au el la jhus menciita retejo, kvankam ni ne tro esperu ke la ambasadejaj oficistoj legos vian blogon... Amike, Stefano

Esperanto holder verdenskongres i København

I perioden d. 23 – 30. juli 2011 inviterer Verdens-Esperantoforeningen UEA (Universala Esperanto-Asocio) til den 96. Esperanto-Verdenskongres, der finder sted i Bella Center i København. Deltagerantallet forventes at blive ca. 1500 personer fra 60 lande.

Kongressens deltagere mødes, dels for på forskellige niveauer at drøfte kongressens hovedemne – ‘Dialog og gensidig forståelse’, som er hovedtema for året, proklameret af Unesco, dels for at deltage i forskellige møder, konferencer og kulturelle begivenheder.

Sproget esperanto, der har eksisteret siden 1887, har sin egen kultur. Der er udgivet titusindvis af bøger og tidsskrifter på esperanto, og der er både fjernsyns- og radioudsendelser. Det er også velrepræsenteret på nettet – f.eks. er der nogenlunde lige mange Wikipedia-artikler på esperanto og dansk.

Sproget har udbredt sig til alle verdensdele, og antallet af brugere og brugsområder vokser konstant. Udviklingen har aldrig truet sprogets enhed, tværtimod er det stabilt, fordi det er brugerstyret.

Yderlige informationer fås ved henvendelse til Esperanto-Foreningen for Danmark:

www.esperanto.dk .

Der findes også en række interessante artikler om esperanto på:

sprogmuseet.dk .

Med venlig hilsen
Jens S. Larsen, presseansvarlig for den 96. Esperanto-Verdenskongres
Telefon 5038 4177

Razeno said...

Dankon al cxiuj.
Elinjo, dankon por via espero.
Aliamondano, vero pikas al multa homoj. Oni diras, silento estas oro....
Stefano, prave. Mi legis la artikolon, tradukinte gxin en Googles. Placxas al mi la ideo.