2011/05/31

Mi sukcese petis vizon

Hodiaŭ ni iris al la dana ambasadorejo kiel ni planis antaŭe.  Ni estis bone pretaritaj. Ni havis personan leteron de s-ino ke ŝi pagas por mi flugbileton, tranokton manĝadon ktp. Ŝi ankaŭ sendis al mi kopion de ŝia pasporto por garantio. Tio estas pli grava por la ambasadoreja administrado ol la oficiala invitletero de LKK, UK.

Ni bone povis eniri la pordon kaj devis atendi ĉirkaŭ unu horo antaŭ la domo.

Venis al ni oficisto por kolekti monsumon kion ni devis pagi por la intervjuo.  Ni scias ke ili ne redonso al ni Rs 5800 ĉu ni ricevos vizon aŭ ne.

Poste vokis nin la sama oficistino por intervjuo.  Ŝi sufiĉe ĝentile parolis kun mi. Ŝi demandis kiu pagos por mi. Ŝi demandis pri mia laboro. Ŝi ankaŭ demanids pri mia rilato kun NespA. Miaj respondoj eble kontentigis ŝin. Ŝi donis ŝtampon sur nia pasporto kaj diris ke ŝi poste informos nin pri la stato pri vizo-ricevo.

Mi devis reveni al al oficejo frue ĉar mi havis gravan kunvenon ĉe mia oficejo.

Mi ne povas diri ĉu mi povos ricevi vizon aŭ ne. Ŝajnas ke ili donos vizon, ŝajne ke ili ne donos vizon. Do mi aranĝos aliajn planojn nur post ricevo de vizo. Mi volas danki al s-ino ke ŝia persona helpo estis sufiĉa por ni peti la vizon.

--
http://razeno.blogspot.com

2011/05/30

Mi petos vizon

Dankon por viaj daŭraj sugestoj, apgoj kaj subtenoj dum mia malfaicleco.

Mi decidas morgaŭ iri al la ambasadorejo kun bezonataj dokumentoj por peti vizon.

Mi kredas ke post tiom da bruo inter gravaj esperantistoj mi ricevos vizon.

Mi ne vere kulpigas iun ajn. Sed ja mi ne estis malkontenta pri la agoj de LKK ĉi foje. Mi nur deziras ke LKKoj estu pli fortaj, bonvenigemaj.

Nun mi komprenas ke ja estas hontinda sed protesto (ne peto) de mia sola flanko ne nion sanĝos. Kaj do mi decidis peti la vizon.

Ne okazis kunveno ĉe Thamel do mi ne scias ĉu Indu jam ricevis tiujn dokumentojn aŭ ne. Sed mi kredas ke ili jam alvenis.

Se mi vere ne sukcesos ricevi la danan vizon post ĉio, mi certe planos por Vjetnamia UK.

2011/05/27

Mia deziro

Hieraŭ vespere estis kunveno ĉe Thamelo. Venis nur Bharat. Indu kaj Navaraj. Mi esperis ke ni diskutos pri bonaj kaj malbonaj flankon de vizo-peto. Neniu diskuto okazis. Ni nur trinkis kaj manĝis.

Mi ne povas diri ion ajn al almozpetantojn. Mi ne povas kredi/kompreni kial ili tiel volas sinmortigi por la dana vizo. Eble pro tio la danoj ne volas helpi nin.

Persone, mi  ne volas viziti Danion. Ne temas pri manko de papero. Sed temas pri rigida respondo de la dana ambasadorejo kaj "politika" helpemo de LKK. Nun estas pruvita ke la oficiala invitletero de LKK de Danio ne estas sufiĉa por ricevi vizon de Danio. UK estas la programo de UEA kaj LKK. Do ili devas zorgi pri la invititoj. Se iu invitito ne povas ricevi vizon, ili devas aŭ klopodi havigi lin/ŝin vizon aŭ peti pardonon. Nenio okazas. La konataj danoj diras ke ili "volas renkonti min en Kopenhago" sed ne estas preta sendi al mi tiujn dokumentojn kiujn ilia ambasadorejo ĉi tie postulas. Iu eĉ ne volas "implikiĝi". Do kial vi vizitu al Danio se la danaj samideanoj ne volas?

Dank' al mia kara eŭrupa samideano, ŝi estas preta ganrantii por mi. Ŝi sendos al ni la leteron baldaŭ. Per tio mi eble ricevos vizon. Sed tio ne devas esti tiel. Per persona invitletero de ŝi, mi iam ajn povas viziti al Eŭropo. Sed mi volis partopreni en la UK (loko ne gravas).

Mi nur zorgas pri kiel utiliĝi la monon jam elspezita je hotelo mendado. Se eblos ke iu vere utiligu ĝin, mi estos tre feliĉa (ĉu iu havas resondon?).

Jen mia deziro:

1. Mi ne petos vizon al Danio. Mi jam havis sufiĉe multe da sperto. Mi ne estas teda aŭ kolera sed saĝa.

2. Mi proponas ke neniu nepalano petu vizon al Danio. Tio eble donos ideon al UEA ke ĝia kongreso-karto kaj invitletero de LKK ne estas sufiĉa por venigi esperantistojn al UK el malriĉaj landoj.

3. Mi proponas al nepalanoj ke ni kune preparu sin kaj atendu por partopreno en la UK en Vjetnamio.

4. En estonteco, mi vojaĝu al Francio aŭ Germanio, kie vivas pli gastemaj samideanoj kaj ili estas preta inviti min. Tiam mi aĉetos bileton malmultekostan kaj mi pli detale vidos Eŭropon.

5. Se mi ne sukcesos vojaĝi al Francio, mi certe povos volaĝi al Vjetnamio.

Sed sed sed. Mi diris ke estas nur plano, ne decido. Mi findecidos nur laŭ la deziro de mia exuropoa amikino, kiu tre volas ke mi partorenu en tiu ĉi UK. Restas tri tagoj. Se mi irus al la ambasadorejo, mi irus nur marde.

2011/05/23

La ambasadoreja oficistino ja traktis miajn vizo-petojn.

Mi revenis el la dana ambasadorejo. Hodiaŭ ne estas tago por akcepti vizo-petojn sed ili akceptis ĉar ili ne laboros dum merkredo kaj ĵaudo. Ni atingis je la ĝusta tempo kaj la gardistino vokis nin en grupo. Mia grumblo estis nur pri tio ke oni ne permesis min eĉ prezenti miajn dokumentojn. Oni ja " traktis la petojn." Pri tio ili satigis min. Dankon al la ambasadorejo.

Unue mi petas padonon al tiuj kiuj ricevis kopion de mia blogo kaj leterojn pri mia situacio en Nepalo. Mi hontas pri la ĥaoso kreiĝis pro mia aĉa blogero. Mi vere ne volis ke oni kriu pri tiu ĉi skandalo. Fakte tio ne estas skandalo en Nepalo, ni havas pli severajn spertojn apud pordoj de ambasadorejoj. Mi kutime blogas kiam venas penso en mia kapo. Mi neniel volis ke vi reagu, kritiku kaj devigu la ambasadoro doni vizon al mi. Sed mi ja dankas vin por via respondo.

Nu. Ni eniris al la oficistino ĉe la giĉeto. Indu donis al ŝi sian dokumentojn. La oficistino klarigis ke la dokumentoj ne estis sufiĉaj. Ŝi eĉ ne regardis ĉiujn dokumentojn de ni sep petantojn. Ŝi eble supozis ke ni ĉiuj havis similajn dokumentojn.

1. La oficistino demandis nin, "Kial iu subtenas por aliĝi, trakokti kaj vojaĝi?" Mi ne havas respondon pri tio. Mi jam ne demandis al tiu kiu parte subtenis min. Nun eble mi devos demandi kial ŝi subtenis min. Eble ŝi ne scias ke ŝi ne havas rajton.

2.  Ŝi diris ke mi devas montri ke iu eksterlandano (eble dano) devas sendi leteron al mi ke li/ŝi pagas tutan vojaĝon, trankonton, trasporton manĝadon ktp en Danio. Li/ŝi devas aserti ke li/ŝi garantias ĉion pri mi kaj ankaŭ devas sendi kopion de lia/ŝia pasporto. Ŝi postulas detalan "budxteon" de mia elspezo dum mia resto en Danio.

Mi povas peti tion al Franciska kaj verŝajne ŝi povas ankaŭ fari tion (ŝi devos mensogi). Sed mi ne estas certa ke eĉ tio kontentigos la oficistinon ĉi tie.

3. Kiam mi diris ke mi estas preta mem pagi mian flugbileton, ŝi diris ke Individue mi rajtas peti vizon, tiel ke mi povas pagi mian transporton tkp, sed grupe tio ne eblas. Estis mi kiu de komenco petis en nia asocio ke ni devas iri al la ambasadorejo unuope kaj peti vizon grupe.

4. Ŝi postulas kvitancon de UEA kiu montras ke mi jam pagis aliĝkotiĝon. Mi montris al ŝi la karton kun la kongresnumero, sed ŝi volas de tion la UEA devas mencii en la invitletero. Mi ne kredas ke UEA nun povas fari kvitancon pri pago de aliĝkotiĝo kaj UEA denove sendos alian invitleteron kun la aldona enhavo.

5. Ŝi postulis paperon "Dannis Immigration System" plenigita de dano. Tion ni ne havas (Eble Peter faris tion por Bharat? Mi ne estas certa).

6. Ni diris ke eniri al la giĝeto estas tiom malfacila kaj ŝi respondis ke leĝo de imigrado estas pli severa. Ŝi pravas.

7. Ŝi ne estas preta ricevi fotokopitajn sur A5 paĝo por malgrandaj aferoj, ŝi volas ĉion en A4. Ĉe ni oni faras fotokopiojn sur malgranda A5 paĝo. Ne gravas, tion ni povas fari poste.
Jen mia konkludo:

Danio povas esti bela lando kaj la esperantistoj ankaŭ povas esti bonkoraj sed nun mi ekmalamas la landon mem. Mi petas pardonon al samideanoj, mi ne naskiĝis kiel racisto.

Mi scias ke estas kelkaj "mondoj" en nia tero. Mi nur ne apartenas al la "tria mondo" sed ankaŭ al "Sudazio". Mi devas ne forgesi tion. Do riĉaj landoj ne vidas ĉiujn mondanojn kiel homoj. Mi ne plendas. Eble mi ne scias ke mi ne havas rajton vivi kiel homo kiam mi postulas vizon de riĉa lando. Mi fariĝas pli saĝa hodiaŭ.

Mi OPINIAS ke la oficistino ja ne volas doni vizon sed ŝi estis preta renkonti nin nur ĉar ŝi eble ricevis telefonvokojn aŭ retmesaĝojn el esperanstitsoj.

Post malsukceso enriti la vendrede, mi tuj decidis ke mi ne petos por vizo. Sed miaj samideanoj tie ĉi insistis ke mi provu denove. Hodiaŭ ankaxu, post la intervjuo, mi diris ke ni ne plu petu ĉar ne utilas. Sed amikoj ne estas pretaj. Ankaŭ min allogas Eŭropo, sed ne tiom.

Mi jam ne decidis sed mi tute ne volas peti vizon de Danio denove. Eĉ humiligo devas havi limon. Mi ne pensas ke ni povas kontentigi ŝin per ia ajn dokumento. Mi ne povas kompreni kial kelkaj amikoj ĉi tie ne volas lasi ĉi jaran kongreson, malgraŭ tiom da humiliiĝo.

Por mi ĉiuj bonkoraj esperantistoj de la tuta mondo estas egale karaj -- ĉu el Somalio aŭ ĉu el Danio. Mi kredas ke UKoj en aliaj malriĉaj landoj ankaŭ estos egale gaja kiel en Danio. Mi volonte partoprenos en la UK en Vjetnamio.

Ankaŭ mi komprenas ke jam mia subtenantino elspezis tiom da mono je mia nomo, por aliĝi kaj por mendi la hotelon. Nur por tio mi daŭre petas vizon. Mi estos tre feliĉa se iu povas preni mian liton pagitan por mi, kaj repagos la sumon al mia subtenantino. Mi deziras, nur mi mem povas repagi ĝin al ŝi.

Mi estis preta elspezi ĉi 1,000 dolarojn nur por vidi Eŭropon per miaj okuloj. Mi ne sciis ke tiu stulta deziro kostos pli ol tio (temas pri ne-monaj aferoj). Eŭropanoj ne povas eĉ imagi kiom ja jarojn oni devas ŝpari por kolekti tiom da mono ĉe ni. Mi jam pagis monon por vojaĝo-asekuro, deponis Ĉ 4,200 dojarojn en mia banko por preni la paperon de la banko ke mi havas tiom da mono (ĉiuj scias ke tion oni faras tie ĉi per ŝuldo je granda interezo).

Mi devas konfesi ke nepalanoj malfrue agis. Venis unue mesaĝo de subteno eble en oktobro kaj iel tiel ĉio malfruiĝis. Kiam mi montris deziron vojaĝi, tiam la flugbileto kostis nur ĉ 1,000 dolarojn kaj nun ĝi kostas pli ol 1480 dolaroj. Tio ankaŭ esats alia problemo por mi.

Mi bedaŭras kaj hontas ke mi ĵenis vin ĉiuj pri mia persona /bagatela afero. Mia intenco ne estis krei bruon pri la skandalo. Mi bone scias, kiel civitano de malriĉa lando ke tio estas nia sorto. Mi nur volis informin vin pri tio, sed ne petis vin reagi. Mi denove petas pardonon al vi ĉiuj.
Mia respondo al kelkaj reagoj:

Mi opinias ke ne estas saĝa krei denovan bruon en la UK pri tio. Ni scias ke estas "kelkaj mondoj" en nia tero. Nur mi estis stulta. Kiel kaj kial civitano de Sudaziano (kie nur vivas teroristoj, refuĝintoj aŭ kriminaloj vivas) havu rajton peti vizon el riĉa lando ?

Oni ja akceptis vizo-petojn vendrede. Ĵaude ni iris, ne povis peti kaj dormis tie. Kaj vendrede, ni malsukcesis.
Ni scias pri surreta plenumado. Ni ĉiuj iris al la ambasadorejo nur post ni finis plenumi ĉion sururete.
Mi scias ke kelkaj homoj ne volas implikiĝi en tiu ĉi afero. Mia intenco tute ne estas tia, kaj mi ne faros tion.
Mi ne havas intencon verki artikolon pri la skandalo. Kaj se mi vere verkos artikolon, mi ne atendos ĝis mi ricevos la vizon. Kaj, mi certe ne mencios nomon de iu en tiu artikolo. Mi scias ke tio povas malhelpi altiuj kiuj vivtenas per subteno de la dana ambasadorejo.

Fine, mi kredas ke la dana UK en estos la lasta UK en la mondo kaj mi ne lasos nian internacian lingvon en unu jaro.

2011/05/20

Mi dormis apud strato por peti vizon al Danio

Mi revenis el la dana ambasadorejo hodiaxu je la 2.00a posttagemeze, ĉar mi malsukcesis doni  mian peton por vizo al la gardisto de la ambasadorejo eĉ post 26 horoj de atandado apud la  strato!!!

Ni iris tien je la 10a antaŭtagmeze por peti la vizo. Kaj post kiam ni ne sukcesis stari en la preskuax  senfina vico. Ni decidis ke ni estu unu granda grupo, la knabinoj staros dum tago kaj la  knaboj staros du nokto. Tiel ni povos bone prezenti niajn petojn vendrede metene. Estis ĉirkaŭ 40 gejunuloj.  Do post longa diskuto ni tiel decidis kaj mi iris al la laborejo.

Manĝinte, je la 7a vespere hieraŭ, mi iris al la ambasadorejo stari en la vico por peti vizon. Etis pluveganta kaj eĉ mia nova pluvmanteno ne helpis min. la stroto estis plenplana de akvo kiam mi rajdis mian motorbiciklon al la ambasadorejo. Do, mi finfine atingis kaj  ĝoje vidis ke la knabinoj bone gardis nin. Venis aliaj junuloj kaj ili volis sidi en la unua loko de la vico. Do, post longa diskuto, ni finfine venis al al punkto ke ni faros longan liston de nomoj kaj ni ĉiuj en vicoj zorgos pri ĝi. Estis tiel decidita ke knabinoj zorgos pri la vico dum tago kaj ni, viroj, zorgos pri ĝi dum nokto.
Tie, la simpatiaj knabinoj bone zorgis pri la situacio. Poste venis multaj aliaj viroj. Nature ankaŭ venis novaj knaboj kaj ili volis esti ĉe la unua loko. Do, sekvis kvereno ĥaoso.

Kiam homoj amasiĝis, al oficistoj vokis la la polico por forpeli nin; ili volis dormi kviete. La policanoj venis kaj tion diris al ni ke ne etas bona stari dum tuta nokto apud la domo de la diplomato. Ili scias ke tia ĥaoso estas preskaŭ ĉiutaga afero tie. Denove diskuto sekvis kun al policanoj. Ni finfine decidis ke ni faros alian liston de petontoj kiuj vere staris tie dum la tago kaj forpeli kelkajn nomojn kiuj ne venis. Denove, alia ĥaoso sekvis ĉar ni forpelis kelkajn nomojn kiuj volis esti. Tio daŭris...Ĝis la 11a ni aranĝis alian liston. Kaj la policano, nur por forpeli nin, diris ke li povos zorgi pri la listo. Sed nenio estis certa kaj ni ĉiuj volis esti tie. Ni devis gardi la liston. Finfine, ni resendis la knabinojn al iliaj hejmoj kaj ni 11 personoj sidis/kuŝis/dormis en la magranda ŝton-pavita loko ĉe la fenestro, tiom granda kiom etas modesta tablo! Inter geesperantistoj, nur mi, Shree kaj amiko de Navin dormis. Parasar ne venis, Indu reiris al ŝia hejmo kaj Bharat kaj Navaraj iris al Thamelo por dormi.

Estis vere ne forgesinda nokto en mia vivo. Ies piedo kuŝis sur alies kapo kaj iu metis sian dorson sur alies genuo. Kaj iu surgenuis, iu ŝtresis, iu sidis kaj iu preskaŭ staris. La ŝtono estis tre malvarma kaj ni havis nur un ĵurnalon por protekti nian korpon el la pavitaj ŝtonoj.

Estis malluma, malseka, malvarma kaj ankaŭ atakis in koskvitoj. Ni grumblis, koleris, ŝercis kaj babilis. Venis multaj temoj. Unu el niaj temoj, kompreneble, Espseranto. La ideo de Esperanto plaĉis al ili. Sed ili ne lernos ĝin, por ili vojaĝo al Danlando, Norvegio aŭ Svedio estis pli grava.

La loko estas stranga punkto por tiuj personoj kiuj vestas sin kiel virinoj kaj agas kiel putoj. Ili eble vizitas al iliaj klientoj. Venis multaj "knabinoj" en mallonga vestaĵoj eĉ dum la malvarma nokto-mezo. Tio ja donis al ni interesan tempo babili pri moderna vivo de Katmando. Ni eble dormis dum unu horo. Kaj mateniĝis.

Venis novaj vizo-petantoj je la 3a, 4a kaj 5a. Kaj ili ne volis akcpetis ekziston de nia listo kaj ili postulis ke nur tiuj homoj estu en vico kiuj dormis tie. Denove okazis kverelo.......

Bharat, Navaraj, Indu kaj Parasar ankaŭ alvenis. 

Iri al la necesejo estis alia problemo. Hieraŭ vespere mi ne multe manĝis al hejmo ĉar mi sciis ke estos problemo iri al necesejo ĉi tie dum mateno. Ni, kvankam, povis pisi ĉe la strato dum nokto.


Venis oficitoj je la 9a kaj komencis akcpeti petojn. La plej strange, ili invitis novajn studentojn kiuj ne estis en la listo kaj ni nur atendis. Eble je la 11 venis vico de Indu inter ni. Nia prezidanto diris ke ni estas grupeto kiuj vojaĝos al Danio por partopreni en lingva kongreso. La gardisto diris ke ni atendu ĝis ŝi vokos. Ŝi nur prenis petojn de "studentoj" kaj aliaj "vizitontoj". Ni dum du horoj nur staris kaj miris, kiel ŝi povis ignori nian staron en vico dum tuta tago kaj nokto. La situacio estis tiom malfacila ke ni eĉ ne povis lasi la lokon eĉ por trinki teon.

Finfine, ŝi fermis la fenestron je la 2a kaj diris ke ŝi akceptos pli da peton nur sekvontan lundon. la persono eĉ ne aŭuskulti nin kaj ne volis klarigi kial li ne voksi nin. Mia kara!

Mi proponis ke ni ne devas esti plu instultita kaj ni lasu ĉi fojan UKon. Ĉiuj konsentis kaj diris ke ni devas skribi al UEA, LKK kaj aliaj pri la situacio. Sed neniu povis diri kiu faros la oficialan leteron. Kompreneble la ĝenerala sekretario faros tion. Ili ne povis decidi. Mi ege estis malsata kaj mi, Shree, Alinka kaj Navin iris al manĝejo.

Mi finfine reisis al la oficejo. Mi eĉ ne povis malfermi miajn okulojn. Mi estis laca, miaj gamboj tre doloris kaj mi havis febron. Ĉu iu punas min ĉar mi volis partpreni en la UK en Eŭropo?


Mi ankoraux estas cxe la ambasadorejo

Mi venis je la 7a hieraux vespere al la ambasadorejo kaj sidis apud la pordo dum tuta nokto kontraux mallumo. Plovo. Moskvitoj. Suspektindaj homoj. Nun estas 6.37 matene kaj komencas kvelelo....ecx policanoj ne povis helpi.

2011/05/19

Insulto estas la komenco de preparado de partopreno en la UK

Mi hodiaŭ sentis sin tiom insultita de la dana ambasasorejo en Katmando ke mi eĉ ne volas peti vizon kaj partopreni en la UK en Danio!

Nepalanoj ne havas eĉ tiom digno kiom havas strathudoj - tiel mi sentis kiam mi iris hodiaŭ por peti vizon al la ambasadorejo.

Mi jam lasis mian peton per la interreto kaj nun mi devas nur doni miajn dokumentojn al la giĉeto. Por tio mi devas stari dum tagoj kaj noktoj apud la strato. Tage estas suno kaj nokte estas timo de rabistoj (pluvo aparte)!

La ambasadorejo situas ĉe mallarĝa strato kie ofte trapasas aŭtoj kaj kiam aŭtoj venas, estas malfacila por homoj starantaj. Kaj oni ne rajtas uzi ombrelon tie, ne gravas ĉu kontraŭ suno aŭ pluvo.

Miaj dokumentoj estis preparitaj, kaj hieraŭ mi sukcesis meti miajn informojn al la peto per la interreto. Ĝi estas ankaŭ akceptita. Hodiaŭ mi iris al la ambasadorejo je la 10a antaŭtagmeze por lasi tiun dokumentojn. Mi vidis ke estis nur dekoj da homoj ĉe la fenestro kaj revenis por atendi al miaj samideanoj kiuj preparis la dokumentoj per la interreto. Kune mi iris al la fenetro,nur por ŝokiĝi per la rakontoj de hororo de la kaprica proceso la ambasadorejo aranĝis por ni hundoj, errrrr, nepalanoj.

Laŭ ili oni devas veni vespere kaj stari sur la strato dum tuta nokto kaj nur tiam matene ili eble povos doni la dokumentojn je la 10a de la sekvonta tago. Nature, multaj homoj ne povas stari senfine. Unu juna knabino venadas fru matene tien dum pasintaj kvin tagoj, kaj ne sukcesas trovi sian vicon ĉar ŝi timas stari nokete. La petantoj, interekonsentite, preparas nomlistojn sed eĉ tio ne estas sekura. Nature venas multaj grupoj kaj ili batalas por eviti la vicon. Kaj, kontrolo de nomoj okazas eĉ noktomeze kaj tiuj nomoj etas forĵetataj sed iu persono lasas la lokon dum kelkaj minutoj.

La ambasadorejo akceptas ĉirkaŭ 15-20 petojn ĉiutage kaj ne zorgas pri aliaj petoj. Kaj, nature okazas ĥaoso ĉar venas duoble ol tio ĉiutage por peti vizon. Kaj tie ne ekzistas ia tia sistemo por akcepti, aranĝi aliajn petojn. Oni devas stari apud la fenetro kaj paroli tra la vitro kun la gardisto por doni la dokumentojn. Imagu, oni devas pisi ĉe strato kaj dio scias kio okazus se iu volus feki. Tia problemo estas pli kompleka por knabinoj, vi scias.

Ili eĉ diris ke estas danĝere stari tien nokte ĉar estas iom soleca loko kaj venas rabistoj por rabi monon aŭ poŝtelefonojn aŭ aliajn valorajn dokumentojn. Kaj, la gardistoj, anstataŭ gardi la petantojn, petas al ili ke ne plu stari ĉar ili ne povas garantii sekurecon de la petantojn.

Mi tute ne volas partopreni en ĉi foja UK, post tia severa insulto. Sed mi denove penis, nia kara amikino tiom multe da monon jam elspezis por mi kaj ĝi ne devas esti vana. Do mi decidis le mi faros ĉion laŭ la reguloj de la ambasadorejo kaj spertos la doloronon de Nepalo. Tio estos por mi pli valora or vojaĝi al Danlando kaj partopreni en la UK. Nur internacia linĝo ne sufiĉas por "unu grandan rondon familian".

Kompare al ĝi, la japana ambasadorejo estas 100 oble pli kultura kaj bonvenigama.
Vizitu min moraĝu por legi kio ja okazis al mi dum la nokto.

Mi memorigas min. Tute ne gravas se iu insutas min, mian naciecon, malriĉecon de mia lando. Sed mi ege estas feria ke mi naksiĝis en Nepalo!!!

(Ironie, mi hodiaŭ legis novaĵon ke Danio plimultigas ĝian mondonacon al Nepalo ĉi jare. Ho, damne!)

2011/05/17

Bondeziroj el la lando de la Budho

Saluton kaj Bondeziron al ĉiuj pacamantoj-mondanoj je okazo de la 2555a naskiĝtago de la Budho, el la lando kie naskiĝis li.

Presidento de Nepalo d-ro Ram Baran Jadav hodiaŭ donis la 'Gautam Buddha Internacian Paco-Premion' al la (eks)urbestro de Hiroshima s-ro Tadatoshi Akiba kaj urbestro de Nagasaki s-ro Tomihisa Taueje honoro de ilia kontribuo al la mondpaco. La premio portas monsumo de 50,000 usonaj dolaroj.

La multe-parolata premio estis donita je okazo de la 2555a Buddho-tago ĉe la ĝardeno Lumbino, kie naskiĝis Princo Sidharto, kiu poste fariĝis la Budho.

La nepala registaro decidis doni la premion al la japanoj post la rekomendo de eks sub-sekretario ĝenerala de la Unuiĝintaj Nacioj Kul Chandra Gautam.

Vic-Presidento Parmananda Jha, Ministro por defenso Bishnu Paudel, Ministro for Kulturo  Khagendra Prasain kaj Ministro sen portfolio Ghana Shjam Bhusal, inter aliaj ĉeestis dum la solena programo.

Sufiĉe interese, la Baidik Dharma Sewa Samiti, organizaĵo pri la Hinduismo, kiun kontraŭis la Budho, konstruis pordegon apude por pli beligi la sanktan naskiĝlokon de la Budho. Estas malfacila kompreni kial Hinduanoj volas esti proksime de la Budhismo en Nepalo kvankam nenio inter la du religioj estas similaj. Estas/estis nur politiko kiu ligis la du religiojn. La homoj en la regiataro estas ĉiam la Hinduanoj sed ili devas montri ilian "honoron" al la Budho dum la Budho-tago almenaŭ por diri al la mondo ke ili ne subpremas la Budhismon. Kaj, ili bone scias ke Budhismo estas bona ilo por kolekti turistojn kaj donacon de internaciaj organizaĵoj en Nepalo.

Jen la ekzemplo: La registaro fondis tiun ĉi premion por promocii mondpacon kaj turismon en Nepalo, kunekun Nepala Turisma Jaro 2011. Oni tute ne povas vidi "budhismon" en tiu ĉi premio kaj neniu povas diri kial oni elektis la sanktan ĝardenon por doni la premion.

Kaj, ankaŭ estas ironie, ke la regiastaro de malriĉa lando emas donaci tiom multe da mono al japanoj kiuj, fakte, ĉiujare donacas al nia registaro multege da mono. Politiko etas politiko, mi nur deziras ke oni ne miksu ĝin al pura religio.

Mi vizitis al la templo de Swajambhu hodiaŭ kun mia familio por honori al la Budho. Estis homamaso kaj la etoso estis ĥaosa.

Mi volus samtempe scii kiel esperantisto-budhanoj celebras tiun ĉi sanktan tagon en la tuta mondo.
La Buddho naskiĝis en reĝa familio de Shakja la plennunan tagon de Majo (Baishakh, laŭ sanksrita sitemo) en la jaro 623 Antaŭ Kristo. Li ricevis enlumiĝon kaj forpason la saman tagon je lia 36 kaj 60a jaro.

Kvankam la Budho naskiĝis en Nepalo, ĝi ne niam povis farixi budhisma lando, ĉar la reĝoj (kaj nuntempe, regantoj) ĉiam estas Hinduoj kaj oni emas sekvi la "reĝan" religion, nature. Nuntempe ĉirkaŭ 17 procento da popoloj estas budhanoj.

2011/05/14

Nepala kulturo en Usono, NEspA, Facebook por politika demostracio

Knabinoj de gento Nevaro en Usono hodiaŭ partoprenis en la rito de "Ihi" apud la Harikrishna Templo, ĉe Potomac de ŝtato de Maryland.

Jam mi ne scias kiom da nevaroj vivas en Usono. Sed estas ĝoja ke ili ne forgesas ilian tradicion kaj partoprenas en tiaj kulturaj eventoj.

Ihi temas pri pliaĝiĝo de knabinoj - de ĉ 4 ĝis 8 jaroj - kiam oni donas ligon al ili kun forta ŝovaĝa speco de frukto "Bel/;Bjaa" (wood-apple, agle) kaj oni tiel kredas ke la knabinoj poste neniam devos esti vidivina en iliaj vivoj.

=
Mi iris al la NESpA hodiaŭ. Estis Philip, Bharat, Navaraj, Poshraj kaj Narendra. Navin poste venis kaj sekvis Indu.

La menciita letero ne estis preparita. Sed la ĝenerala sekretario diris ke ni ĉiuj kune petos vizon al la ambasasorejo merkrede. Bone.

Imagu, kiom malfacila por nepalanoj plani vojaĝon al Eŭropo!
=
Facebook ne nur estas ilo por ŝerci kaj serĉi amikojn. Ĝi bone ligas junulojn por diskuti pri politikaj aferoj. Hodiaŭ ĉikaru 1000 gejunuloj, dank' al Facebook, amasiĝis antaŭ la domo de Konstitucia Asembleo kaj petis ke la membroj de la asemleo finu la taskon de verkado de la konstitucio ĝis la datlimo. Ili devis fini ĝin antaŭ unu jaro sed ĉar ili ne povis fini sed multe batalis por politika forteco, ili promesis ke la tasko estos finita la 28an de majo ĉijare. Sed ili jam diris ke ili ne sukcesos fini la labron ankaŭ ĉijare. Do?

2011/05/13

Striko de indigxenoj kontraux indigxenoj

Federacio de Indiĝenaj Popoloj hodiaŭ okazigis strikon en la tuta
Nepalo. Busoj, aŭotomobiloj. resturacio, fabrikejoj, vendejoj,
lernejoj ktp estis malpermesitaj/fermitaj. Homoj devis marŝhi sur
stratoj.

La postuloj de indiĝenoj estas ja validaj. Ili postulis ke oni havu
federalan sistemon kun ŝtatoj por ĉefaj etnoj. Por ke ili havu rajton
sur ilia tero. Por ke la enmigrantoj aŭ altkastanoj ne plu regu ilin
politike, socie, kulture kaj lingve. Ja estas komenco de postulo por
iliaj identioj.

Sed tio ne estas la tuto. La indiĝenoj mem esta nuntempe enmigrantoj
ĉar ili ne plu volas vivi en iliaj montoj. Ili volas vivi en Katmando
kiel modernaj homoj kaj denove volas akiri rajton sur la tero de iliaj
prapatroj. Ili nek volas vivi konsurse nek indiĝene.

Do, tiel iel ili venas en Katmando kaj nun ili trudas rajtojn de
indiĝenoj de Katmando. Kiel ili povas tiel vivi en Katmando? Almenaŭ
tiuj kiuj zorgas pri ilia kultura rajto devas honori kulturan rajton
de Katmando. Kial homoj ne konsideras homajn rajtojn de aliaj kiam ili
volas praktiki homojn rajtojn?

Cetere, hodiaŭ estas grava tago de festivalo en Patan kaj oni iras al
Lagankhel de Patan por omaĝi al la budhisma Bungadjo, la dio de pluvo
kaj rekolto. Sed la tiel nomataj indiĝenoj malpermesis nin praktiki
nian kulturan rajton. Do?

Post unu jaro de dormo, la politikistoj nun volas ke ili pli longigu
la periodo de verkado de la konstitucio de Nepalo. La limdato de
verkado jam finis la 28an de majo 2010. Sed ili ne sukcesis kaj do mem
deklaris ke ili finos ĉion en la 28a de majo. Ili preskaŭ nenion faris
gravan en la jaro kaj nun volas denove! Senhonte, ili gajnas salajron
sen laboro. Devas veni fino de ĉio malbona en Nepalo. Kiam?

2011/05/07

NEspA donis al mi la leteron

Mi ne iris al NEspA pasintan sabaton (30an de apriolo) cxar Bharat diris ke la letero de NespA ne estis preta. La 2an de majo vespere, li skribis ke la letero estas preta.

La 3an de majo, mi dankis lin kaj esperis ke ni cxiuj petos vizon kune. Li poste sendis al mi la informojn por peti la vizon. La 5an de majo, li sendis mesagxon ke la letero estis preta. Do, mi estis felicxa!

Hieraux 7an de majo mi iris al al asocio por preni la leteron. Mi renkontis Nabinon survoje. Philip kaj Bharat estis ene, ekstere instruis Narendra  al tri geknaboj. Poste venis Indu. Sxi donis subskribon kaj mi ricevis kopion de la letero. Mi ricevis la Nespa leteron por peti lavizon!

Bharat trelegis la regulojn por peti vizon. Mi ecx devas traduki la civitaneckarton en la angla por peti (kvankam la pasporto mem estas grava dokumento de la registaro).

Ni cxiuj diris ke ni petu la vizon kunkune. Sed mi ne povis auxdi kion aliaj homoj planas. Do, mi kaj Nabin almenaux kune petos.

Strange, estas aliaj tri kunvojagxontoj : Parasar, Navaras kaj Alinka. Ili jam ne venis al la asocio por peti la vizon. Do, cxu ili ne estas serioza?

Alia demando mia. Mi intencas resti almenaux tri-kvar tagojn en Danio, aux en Euxropo. Kio se mi ne ricevos vizon dum post-UK tagoj? Tre kaprice ke UEA petis vizon nur dum la UK. Do, kio okazos poste? Neniu scias.

Ni devas pensi pri la flugbileto ankaux. Mi ne jam scias de kie mono venos por mi. Sed mi multe esperas ke mi ricevos la vizon kaj petos al kelkaj bonkoraj geesperantistoj por parte subteni mian viziton al Euxorpo.



Mi multe esperas ke ni petos la vizon baldaux.