2011/04/11

Festivalo de Bisket en Bhaktapuro

Jen komencis la ĉaro festivalo de Bisket en Bhaktapur. Estas unu el nur kelkaj festivaloj en la sankta Katmando-Valo kiu sekvas la sunan kalendaron. Temas pri dio Bhairav kaj diino Bhairavi, konataj en la valo kiel geprotektantoj. Oni metas la idolojn en lignaj ĉaroj kaj tiras ilin laŭ la brikpavitaj stratoj. Amaso da homoj ĝuas la festivalon, kaj ili kredas ke sukceso de la ĉaro-sesio signifas senprobleman jaron antaŭen.

Laŭ legendo, iam vivis princino en Bhaktapuro. La reĝo donis al ŝi multajn edzojn sed ĉiuj estis trovitaj mortitaj post la unua konto kuna. Kaj, je la fino, iu brava knabo travivis - li trovis ke elvenis serpento el ŝia nazo dum nokto. Tio estis la sekreto de mortintaj edzoj. Li sukcesis trancmorti la serpenton kaj la popolo ĝuis la morton de la serpento.


Mi aldonas foton de mia amiko Pradip Tuladhar. Dankon al li.

No comments: