2011/03/13

Kunveno en NEspA

Hieraŭ (2011.03.12)devis esti grava tago por NEspA. Ni sukcesis organizi la 9an Internacian Himalajan Renkontiĝon 2011. Mi esperis ke ĉiuj gravaj homoj de nia asocio venos kaj fanfaros ke ili laboris plej multe por sukcesigi ĝin, kaj kritikos unu la alian ktp ktp. Sed, ŝokinde, esis nur nia ĝenerala sekretario kaj lia nekonata gasto en nia oficejo. Eĉ ne estis nia prezidantino! Mi demandis, ĉu mi estis en la ĝusta loko? Ĉu nia asocio vere organizis la eventon? Kaj, se jes, kial homoj ne venis por doni iliajn opiniojn aŭ kritikojn aŭ simple revizojn pri IHR? Ĉu tiuj kiuj venis dum al senpaga vesperamanĝo de la lasta tago estis nur aktoroj?

En Nepalo ne nur troviĝas “salutantoj” kaj “kiel-vi-fartuloj”, sed ankaŭ “renkontiĝantoj”, kiuj venas nur dum la lasta tago de la renkontiĝo (en la nomlisto disdonitaj al eskterlandanoj estis ĉ 30 homoj). Ĉu vi scias kial?

Poste venis Mukunda kaj Harkha kaj Navaraj. Ili estas voluntuloj dum la IHR. Ili iomete diskutis pri monaj aferoj , kion mi ne komprenis (volis kompreni). Unu aĉetis fornon gasan per la mono de la asocio kaj alia pensis ke li pagis multe.

La ĝenerala sekretario diris ke ĉijare okazis ĥaoso ĉar Poshraj donis informojn pri la fracaj gastoj tre malfrue. Mi respondis ke ĉiu foje tio okazadas sed ne ni ankoraŭ povas funkciigi la asocion travideble kaj demokratie.

Ni iomete diskutis pri la partoprenontoj al UK. Mi donis al nia ĝenerala sekretario la informon kiun sendis Franziska. Tre bedaŭrinde, ni ne povos unuope peti vizon al la dana ambasadorejo ĉar kelkaj interni jam ne havas pasporton.

Mankis estraranoj por diskuti pri aliaj temoj. Narendra ankaŭ estis ekstere kaj okupita. Do, mi lasis la oficejon.

Hodiaŭ dimanĉe vojaĝos Narendra al Francio. Mi deziras al li bonan vojaĝon. Mi multe esperas ke li pli multe varbumos pri Nepalo kaj invitos al pli multe da geamikojn el Francio por la venonta IHR.

1 comment:

Piotr said...

Organizi bonan kunvenon, tio malfacila tasko.
sed intencoj ankaŭ gravaj, neksta kunveno sukceso certa.
p.s. Kara, koran dankon por ĝentilaj vortoj. Mi estas el polujo, sed via serĉilo montras Usono. amike Piotr