2011/03/19

Holi, lunego kaj timiga pluvo

Hinduanoj de Nepalo hodiaŭ celebris la festivalon de "Holi". Tiu ĉi festivalo okazos dum la tutluna tago de tiu ĉi monato. De mateno unu ĵetis akvon aŭ koloron al aliaj kaj multe ĝuis ĝin.

Estas tre amuza festivalo, kompreneble. Sed nuntempe ĝi fariĝas ŝanco ataki al knabinoj trapasantaj kun koloro kaj iom pli. Do la policanoj malpermesis knabaĉojn kiuj intencis ĉagreni knabinojn. Ĝis vespere pli ol 200 knaboj estis arestitaj!

En la proksima vilagxo de Harishiddi (Jxala), la nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo prezentis danco-dramon. Homoj rakontas religiajn rakontojn kun masko-dancoj en gxi. Onidire, gxi dauxras de pli ol 2,000 jaroj.

Krome, hodiaŭ la luno aperos plej grande, kaj plej bele in 19 jaroj. Oni nomis ĝin "lunego". Kaj multaj homoj kredas ke ĝi donos al ni malbonan rezulton. Ĉu la tertremo kaj cunamio de Japanio estis la rezulto de "lunego"? Neniu povas diri.

Jes, post la tertremo kaj eksplodo de nukleaj plantoj, oni diris ke pluvo povas esti danĝera. Eĉ BBC diris, do nature homoj kredis. Tre bedaŭrinde, hieraŭ vespere pluvis en Katmando, kaj vi miros ke homoj simple malaperis de stratoj. Timo ja restas en kapoj de homoj.

Ne povis okazi sabata kunveno ĉe NEspA. Kompreneble pro la festivalo. Eble ni havos tempon por diskuti pri la IHR venontan sabaton.

No comments: